Leonardo da Vinci
Razotranĉilo
Kiam la razotranĉilo en iu bela tago elvenis de sia tenilo servanta al ĝi kiel ingo kaj kuŝiĝis en fenestra breto, ĝi vidis respeguliĝi la sunon sur sia korpo. Jen ĝi perceptis nekredeblan brilon, kaj enpense pri sia metio ĝi parolis al si mem : „Neniam mi volas reiri en la budon, el kiu mi venis ! La dioj malhelpu, ke mia briloplena beleco estu tiom humiligata ! Kia frenezo razi la sapumitajn oldulajn barbojn de stultaj kamparanoj, kia domsklava devo ! Ĉu tiu korpo estas kreita por tio ? Ho, ĉe Dio, ne ! Mi volas kaŝi min en sekreta loko kaj tie en kvieta trankvilo pasigi mian vivon.“ Kaj tiel ĝi efektive okazis.
Nun pasiginte kelke da tempo en sia kaŝejo, la razotranĉilo iutage releviĝis aeren ; sed ho ve, jen ĝi rimarkis, ke ĝi aspektas kiel malnova rustiĝinta segilo. Kaj la suno ne plu brilis sur la obtuza surfaco. Vane nun estis la pento kaj senutila la plendo. Li parolis al si mem : Ve, kiom multe pli bone mi estus farinta, se mi ekzercintus mian akran, aĥ, nun tiom aĉiĝintan eĝon de la tranĉilo ĉe la frizisto ! Kie estas nun mia brila korpo ?! Ve al mi, tiu ĉi abomeninda rusto inside detruis ĝin !“
Ĝuste tiel, miaj karaj, okazos al tiuj, kiuj sin donas al la pigrumado anstataŭ labori. Ili, same tiel kiel nia razotranĉilo perdos sian akran eĝon kaj la rusto de l’ nesciado aĉigos ilian formon.
tradukis Hans-Georg Kaiser