sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Jakvo ŜRAM

Progreso, katenoj kaj memmastrado.


JPEG - 191.5 kb


La demando, kiun mi volas fari, reage al la demandoj de mia amiko Snajpero estas : "Ĉu posedaĵoj per si povas alporti progreson kaj ĉu progreso ne estas tutsimple trovi manieron por socialismigi la mondon." Mi unue skribis "socialigi", sed ĉi tiu termino estas tro eklezia kaj alportas nenian progreson al la mondo.


"Progresema" estas, kiam iu transdonas siajn spertojn al aliaj, kondiĉe ke ĉi tiuj spertoj ne celas subpremi nek profiti nek detrui. Progresigi signifas, ke oni profunde devas pripensi ĉiun agon kaj faron. Progreso estas aŭskulti al homoj, kiuj havas ion por diri. Mia vivo nekredeble progresis, kiam mi lernis Esperanton. Sennaciulo, la revuo de SAT, ekzemple estas, laŭ mi progresiga revuo. En ĝi mi legas pri sentoj kaj spertoj de aliaj homoj. La avantaĝo estas, ke mi konstante lernas, sed malavantaĝo estas ke mi ankaŭ pli kaj pli konscias pri mia propra simpleco, konsiderante ke ne estas agrabla konstati kiom malmulte mi fakte scias. Kiam Snajpero sendas al mi leteron, mi povas uzi la leteron (kion mi ankaŭ faras) por progresigi mian gramatikan konon de Esperanto.


Mi povas, kun multe da peno, levi sakon da cemento. Dank’al rado mi povas “levi” 4 sakojn da cemento. La rado estas progreso, ĉar ĝi plialtigas mian kapablon. Se mi estus masonisto, kiu ne posedas ĉarumo, mi bezonus la helpon de kamaradoj por helpi alporti la cementon bezonatan por konstrui domon. Dank’al la rado (ĉarumo) mi povas fari la laboron tutsola. Ĉu estas progreso ke malpli da homoj havas laboron ? La bofilo de Karolo Marks diris jes en sia broŝuro (havebla ĉe Laŭte) “Rajto de pigro”.


Kiam la virinoj en la vilaĝo povas plifaciligi la pezan laboron de muelado de greno, mi pensas ke ili progresas en la vivo. Ili devas nur postuli la rajton uzi la ŝparitan tempon laŭ propra bezono. Sed jen la nigra flanko de inventaĵoj. Kiam aperas iu fripono, kiu volas komerci per la laborforto de aliuloj, ni spertas la problemon de subpremo. Grava estas, ke li ĉiam trovas personojn, kiujn li povas uzi por plenumi pezan laboron al li malagrablan. Granda problemo estas ke certaj homoj misuzas inventemojn. Anstataŭ progresigas la mondon, ĝi detruas la vivon de multaj.


Nia mondo konstruiĝis laŭ la koncepto, ke ni nepre devas labori, kaj labori signifas ĉi tie produkti ion, por ke oni povu gajni monon. Mi jam dum jaroj demandas min kian valoron havas ŝlifi diamantojn. La respondo : nulo kaj nenio ! Tamen mi scias per mi mem, ke mi estas tre lerta diamantŝlifisto, mi ankaŭ gajnas per ĝi bonan salajron. La serĉado de diamantoj kaŭzas teruran naturdetruadon. La homoj kiuj serĉas diamantojn, en certaj lokoj en la mondo, estas preskaŭ sklavoj. La vendistoj gajnas neimageble altajn sumojn per la vendado de diamantoj kaj fine la nura celo de diamanto estas ornami riĉulojn. Do simple dirite, diamanto= naturdetrua= ekspluatada = senutila.


Mi estas certa, ke se ĉiuj personoj pripensus pri la valoro de sia laboro, multaj konstatus ke ili faras ion tute senutila. Kiel vegeterano mi povus konsideri la laboron de buĉisto tute senutila, mi tamen bone scias ke amantoj de bona bifsteko aplaŭdas kiam ili en restoracio povas manĝi la putritan kadavron. Mi iam legis ke la brutaro formanĝas tiom da greno, ke se ni ne plu konsumus viandon kaj uzus la grenon por la homaro, ni havus tro da !


Progreso ! Lerte uzi inventaĵojn, ne misuzi la naturon, konscie uzi energion, ni ĉiuj scias kaj certe ankaŭ volas respekti tion, kion ni havas. Ni ĉiuj volas havi puran aeron, grandan praarbaron, bluajn riverojn kaj marojn. La homoj volas ĉiam pli, kaj la dirigentoj de la grandaj kapitaloj postulas ke ni konsumu. Ni devas labori aŭ ni estas profitemuloj, aŭ pli bone dirite ni devas labori por ke la estroj havu profiton.


Mi nekredeble ŝatas verki rakontetojn, ne por aperigo ĝin en revuoj, sed el iu neceso ke mi devas fari tion. Jam okazis, ke kelkaj personoj legis ilin kaj laŭdas la tekston, tamen neniu diras ke mi bone laboris, ne mi bone kapablas distri min. Progreso, katenoj kaj memmastrado.


Mia amiko Djemil verkis libron “Universalismo” originale en la Franca. La libro estis belega eldono, kun bela ruĝa kovrilo, belega litertiparo, grave interesega teksto. Mi ne scias, ĉu Djemil povas vivteni sin per ĉi tiu peza laboro ? Dank’al progreso oni povis presi la tekston de Djemil, dank’al progreso Kribo povas, kontraŭ ridinde malalta sumo, eldoni la esperantan tradukon. Se oni nur devus kalkuli al manlerteco la libro de Djemil eble neniam estus presita.


Jes teknologioj estas progresigaj, sed nur en la manoj de homoj, kiuj konsentas la penon pensi. Plej verŝajne ekzistas tro da sistemoj, kiuj instruas la homaron letargii, ne pensi, sed ŝafe sekvi. La kolektiva obeado kaj la rifuzo meti demandojn al si mem estas multe pli kondamninda ol la uzado de teknologio.


La solvo troviĝas ĉe ni mem . Snajpero pravas, kiam li skribas ke : --- "anstataŭ vidi la pajleron en aliula okulo ni rigardu nin mem". Kaj plej verŝajne ĉi tiu frazo estas la esenco de progreso. Nek mastro, nek dio - Nek sklavo, nek estro, sed mastri nian propran vivon, jen la solvo de niaj problemoj, kaj kredu min ni povas fari tion eĉ uzante modernaĵojn ŝajne malutilaj.

tiu kontribuo aperis en diskuto pri "Kio estas progreso", en Laŭte !.

redakta adreso Laŭte ! Esperanto Cargue Sac, FR-47470 Beauville

Sama rubriko :


puce Progreso, katenoj kaj memmastrado.

puce Mozaiko de konsideroj pri la 21-a jarcento

puce Ne pafu ien ajn !

puce Vinko Markov : Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj




Supren