De la 18-a ĝis la 21-a de aprilo 2009, registaroj de la G8-landoj kunvenos en Treviso (Italio) por ilia unua priagrikultura kunsido. La programo centriĝos pri nutro-sekureco kaj pri tio, kiel la agrikultura sektoro povus kontribui al revivigo de la ekonomio. Krom teknikaj problemoj, ankaŭ la Doho-Ciklo, la Tutmonda Partnerado, ONA-reformado (angle FAO), agrokarburaĵoj kaj klimat-ŝanĝiĝo estos pridiskutitaj.
La kampara krizo estas grandparte la rezulto de nuntempaj nov-liberalaj struktur-ĝustigaj politikoj kaj de la komerc-liberigo (antaŭenpuŝitaj aparte de la G8), detruantaj nutraĵ-produktadon bazitan sur kamparan-laboro kaj transformantaj multajn landojn de netaj nutraĵproduktantoj en netajn nutraĵ-importantojn, tre dependigante ilin de internaciaj merkatoj. Ĉi tiu okazanta senreguligo de agrikulturaj merkatoj kunigite kun spekulada kapitalo el financaj merkatoj estigis grandegan spekuladon pri nutraĵ-prezoj. Ili malstabiligis enlandajn merkatojn, forĵetante pliajn milionojn da homoj en malsaton kaj mizeron. Registaroj el la tuta mondo lokis la dogmon pri libera merkato super la bezonojn de la homoj. Nun evidentas ke ĉi tiu ideologio gvidas nur al bankroto kaj malriĉeco.
Anstataŭ daŭrigi kaj fortigi la samajn politikojn, ni bezonas re-direkti la nutrad-sistemon al nutro-suvereneco. Ni volas ke estu agnoskata la kamparana modelo de nutraĵ-produktado, kiel respondo al la klimata kaj nutraĵ-preza krizoj.
La G8 devas pridiskuti kaj analizi la proprajn agrikulturajn politikojn, aparte la [eŭropunian] Komunan Agrikultur-Politikon kaj la [usonan] Agrikulturan Leĝo}, por unue pritaksi ties kontribuojn al la krizo de nutraĵaj prezoj kaj due adopti la necesajn kontraŭdirektajn aranĝojn. La eŭropunia KAP, per la monkompensa sistemo por eksporto (pri lakto, ekzemple), ĉefe ŝutas malkostajn agrikulturajn produktojn en aliajn landojn, detruante ties internan merkaton kaj tiel malhelpante konkurencon de lokaj produktistoj.
La G8 devas ne plu provizi financan helpon por akiri semojn kaj kemi-sterkaĵojn, sed male devas instigi landajn registarojn respondece agi restrukturante sian agrikulturan sistemon, ĝin deturnante for de produktado industri-regata kaj eksport-cela. Landaj registaroj devas plenumi jenajn gvidliniojn :
– Forigi la danĝeran variemon de nutraĵ-prezoj en landaj merkatoj prenante plenan regon super eksportado kaj importado por stabiligi lokajn merkatojn
- Starigi politikojn por aktive subteni produktadon de nutraĵoj far kamparanoj kaj etfiŝistoj, lokajn merkatojn kaj plenumon de agraj kaj akvaj reformoj. Ni volas ke ĉiuj monrimedoj ne estu dediĉitaj al kemi-sterkaĵoj kaj GM-semoj, kiuj profitas nur al translandaj firmaoj kaj difektas grundojn kaj vivdiversecon
Konkludo de la Doho-Ciklo kaj ankaŭ de aliaj liber-komercaj interkonsentoj estas neakceptebla ĉar ili utilus nur al pligravigo de la krizo de kamparana nutraĵproduktado. Necesas malpermesi al Tutmonda Organizo pri Komerco, Tutmonda Banko kaj IMF interveni en landajn prinutrajn politikojn. Nutrado estas ne nur "teknika" problemo. Vivi en mondo kie ĉiu ajn povas sin nutri kaj agrikulturistoj povas vivteni sin, estas politika decido. Ni postulas ke mondaj gvidantoj alfrontu la defion.
17a de aprilo 2009
La Kamparana Vojo (La Via Campesina) - Internacia Sekretariejo :
Jln. Mampang Prapatan xIV No. 5 Jakarta Selatan, Jakarta 12790 Indonesia
Tel : +62-21-7991890, Telekop : +62-21-7993426
ret-adreso : viacampesina @ viacampesina.org,
TTT-ejo : http://www.viacampesina.org
[1] Vd [http://www.g20.org/Documents/Fin_Deps_IFI_Annex_Draft_02_04_09_-__1615_Clean.pdf->http://www.g20.org/Documents/Fin_Deps_IFI_Annex_Draft_02_04_09_-__1615_Clean.pdf]
[3] Vd ankaŭ la deklaron publikigitan de Kamparana Vojo k.a. dum la Pint-Konferenco en Madrido (januaro 2009) [http://www.foodsovereignty.org/public/new_attached/60_Statement%20Madrid%20meeting-EN.pdf->http://www.foodsovereignty.org/public/new_attached/60_Statement%20Madrid%20meeting-EN.pdf]
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.