De sinjorino de Volanĝo al sinjorino de Rozmondo
La fartoraporto pli bone ol mi instruos vin pri la timiga stato de nia kara suferantino. Tute okupata de mia vartado, mi ne havas la tempon skribi, des pli, ke aliaj eventoj aldoniĝas al la malsano. Aparte, jen unu tute neatendita : s-ro de Valmono elektis min kiel konfidato, kaj eĉ kiel peranto apud s-ino de Turvelo. Li sendis al mi leteron entenantan alian por s-ino de Turvelo. Mi respondis al la unua, sed kunresendis la duan ; mi kunmetas mian respondon : vi certe juĝos kiel mi, ke mi ne devis plenumi lian peton.
Eĉ se mi dezirus tion fari, nia malfeliĉa amikino ne kapablus aŭskulti : ŝia deliro ne ĉesas. Sed kion vi opinias pri la senespero de s-ro de Valmono ? Ĉu li estas kredinda, aŭ nur plian fojon volas trompi ĉiujn ? Eĉ se li nun sinceras, li tamen mem prikulpas sian malfeliĉon [1]. Mi kredas, ke li certe malkontentos pro mia respondo ; nu, ĉiuj okazaĵoj en tiu malfeliĉa evento ribeligas min kontraŭ li.
Adiaŭ, kara amikino ; mi reiru al mia trista vartado, pli kaj pli nigrigata de mia senesperiĝo pri ĝia prospero. Rilate vin, vi konas miajn sentojn.
El Parizo, la 5an de Decembro 17**.
[1] Ĉar ĝi restis sensekva, tiun leteron mi ne ĉimontras (NdA)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.