La 93a kongreso de SAT okazis inter la 26a kaj 31a de julio 2020. Ĝi devis okazi en Bjalistoko kaj tiel fariĝi la unua SAT-Kongreso en Pollando post la aborta provo de 1987, sed finfine tiuj, kiuj deziris fizike renkontiĝi en tiu ĉi urbo devos pacienci ĝis 2021. La organiza kongres-komitato konsistas el anoj de bjalistoka esperanto-societo, kaj plu aktive kunlaboris kun la PK de SAT por prepari plene retan eventon. [1]
La rezulto de la dumkongresaj interŝanĝoj estas resumita en du dokumentoj : la gvidrezolucio, interna laborplano por SAT-anoj dum la venonta agadjaro, kaj la deklaracio, direktita al la ekstero, kaj tradukata al diversaj lingvoj. Jam aperis de ĝi versioj en la
angla, germana, franca, hispana, itala, kataluna, nederlanda, pola, kaj portugala.
Jen la mapo pri loĝloko de la aliĝintoj :
La programeroj estis registritaj kaj plu estas spekteblaj en la jutuba kanalo de SAT :
vidu la programon en la kongresa retejo por plia enkuntekstigo.
[1] Finfine, la kongreso tamen havis malgrandan fizikan parton, ĉar la aktivuloj en Porto organizis grupan spektadon de la kongreso, kaj eĉ apartan surlokan programon en la Popola Universitato.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.