Hans-Georg Kaiser
Ĉu tro malfrue ?
Kaj tiam iam venos subite la momento,
kiam ni staros antaŭ ni mem.
Ni rigardos nin por momento sen iluzioj,
sen la kutimaj "etaj" mensogoj,
kiuj laŭdire necesas
por povi vivi.
Kvazaŭ turniĝinte
al la spegulo de l’ vero
ni demandos nin subite :
Kion mi faris por mi ?
Kion mi faris por aliaj ?
Ĉu mi devas honti ?
Ĉu mi estas superflua ?
Ĉu mi estas malica ?
Ĉu mi povas esti
kontenta pri mi ?
Kaj se ni tiam devos respondi,
ke ni nur transvivis,
ke ni nur eluzis aliajn,
ke ni estas ridindaj cinikuloj,
kiuj malamas la homojn,
ke ni ĉiam estis solaj,
kaj ke ni tute ne scias,
por kio ni vivas,
ĉar ni estas
tute sen espero,
jen ni evidente
fuŝis nian vivon,
kiu pro hazardo
kaj kosmaj kaŭzoj
estas donita al ni.
Jen fariĝas tempo
ŝanĝi tion, unue
kaj tre decide
per la ŝanĝo
de la pensdirekto...
Jen ni grimpu do
al la alia flanko
de la barikado.
Tio ne estas afero
de nia aĝo, tute ne.
Dum vi ankoraŭ vivas,
estas neniam tro malfrue
povi fari la ĝustan.
La homoj sur la alia flanko,
tiuj, kiuj ankoraŭ havas la senton,
ke tia ŝanĝo eblas, jam atendas vin.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.