De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono
Via pakego ĵus alvenis, kara vicgrafo. Se ties dato estas ĝusta, ĝin mi devis ricevi hieraŭ
[1]. Ĉiel, se mi tuj legus ĝin, mi ne plu havus la tempon respondi. Mi do prefere atestas pri ĝia ricevo kaj parolos pri io alia. Miaparte mi havas malmulton por rakonti ; preskaŭ nur simivizaĝajn virojn tiu aŭtuno lasis en Parizo ; tial, de unu monato, mi preskaŭ mortas pro virto kaj ĉiu alia ol mia kavaliro laciĝus de mia fideleco. Senokupa, mi distras min per knabino Volanĝo, pri kiu mi nun parolu.
Ĉu vi scias, ke vi perdis pli, ol vi opinias, ne zorginte pri tiu knabino ? Ŝi estas vera frandaĵo, sen karaktero kaj sen moralo ; juĝu, kiel milda kaj facila estos ŝia uzado ! Per siaj sentoj ŝi neniam brilos, laŭ mi ; sed per siaj sensoj ŝi certe plej floros. Nek sprita nek subtila, ŝi tamen havas, se mi rajtas audaci tiun parolturnon, ian naturan falsecon, kiu eĉ min kelkfoje kapablas mirigi ; kaj ĝi tiom pli facile prosperos, ke ŝia vizaĝo estas la bildo mem de simpleco kaj naiveco. Ŝi laŭnature estas tre karesema, kaj mi kelkfoje amuziĝas per tio : ŝia kapeto nekredeble facile ebriiĝas ; tiam ŝi fariĝas des pli plaĉa, ke ŝi konas nenion, absolute nenion, pri tio, kion ŝi tiel arde deziras scii. Paciencon ŝi perdas tute komike : ŝi ridas, ĉagreniĝas, ploras, kaj poste petas, ke mi instruu ŝin, kun sincero vere loga. Mi ja estas preskaŭ ĵaluza de tiu, kiu havos tiun plezuron.
Mi ne memoras, ĉu mi sciigis al vi, ke de kvar aŭ kvin tagoj ŝi honoras min per sia konfidado. Vi ja divenas, ke mi komence rigoris ; sed tuj kiam mi komprenis, ke ŝi kredas sin kapabla konvinki min per siaj falsaj motivoj, mi ŝajne akceptis ilin pravaj ; sekve ŝi nun intime opinias, ke tiun ŝanĝon ŝi ŝuldas al sia elokvento. Tiu antaŭzorgo estis necesa por senkompromiti min. Mi eĉ permesis, ke ŝi skribos kaj diros mi amas ; kaj la saman tagon, ekster ŝia scio, mi aranĝis duopan ĉeeston inter ŝi kaj Dansnio. Sed imagu : li estas tiel malsperta, ke li ankoraŭ ekhavis eĉ ne unu kison. Tamen belegajn versojn kapablas tiu knabo ! Dio ! Kiom mallertaj estas tiuj intelektuloj ! Je tia grado de sensperteco tiu ĉi junulo vere embarasas min, ĉar fine lin ne povas konduki mi !
Kiel utila al mi estus vi nun ! Dansnio estas sufiĉe ligita al vi por konfidi sin ; se li tion iam akceptos, nia afero galopos. Do rapidu, kun via prezidant-edzino, ĉar mi nepre malkonsentas la finan elsaviĝon de Íerkuro ; cetere mi hieraŭ parolis pri li al la knabineto kaj tiel nigre pentris lin, ke ŝi malamas lin pli, ol se ili estus geedzoj jam de dek jaroj. Mi tamen multe admonis ŝin pri edzina fideleco ; neniu pli severus ol mi pri tiu temo. Tiel, unuflanke mi refirmigas mian reputacion de virtulino, kiun tro da komplezemo povus detrui ; aliflanke mi pliigas ŝian malamon kontraŭ sia estonta edzo. Post mia pretendo, ke amo estas ebla nur dum ŝia mallonga fraŭla tempo, mi esperas, ke ŝi rapide decidiĝos tutfrandi ĝin.
Adiaŭ, vicgrafo ; ek al mia tualetado, dum kiu mi legados vian volumon.
El... la 27an de Aŭgusto 17**.
[1] Ŝi plendas, ke letero alvenas nur la postmorgaŭon ! Ĉu la nuna poŝto pli valoras ? (NdT)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.