Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce B.Traven pri festkermeso (9/2)
puce B.Traven : Registaro
puce B.Traven : Generalo venas el la ĝangalo
puce B.Traven : Mahagonciklo
puce B.Traven : Mahagontrunko
puce B.Traven : Marŝo en la regnon de l’ mahagono...
puce B.Traven : Ribelo de l’ pendumitoj
puce B.Traven : Ĉaro

B.Traven : Ĉaro

1-a volumo, enkonduko




B.TRAVEN
ĈARO

Pri la traduko

tradukis
Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ la unua eldono 1931
„Der Karren“
de Libro-gildo Gutenberg,
Berlino.

lingve kontrolis Vladimir Türk
aranĝis Frank Vohla.
Finrevizio
je la 14-a de oktobro
en la jaro 2016

1/1

Andreo Ugaldo havis pure indiĝenan sangon kaj apartenis al la granda popolo de celtaloj.

Li devenis de la bieno Lumbojvil en la distrikto de Simojovel. La kompleta nomo de tiu bieno estis Santa María Dolorosa Lumbojvil.

Lumbojvil estis la pramalnova indiĝena nomo de ekonomia komunumo de indiĝenoj kaj ĝi signifas „kultivita tero“. Post la hispana konkerado oni forprenis tiun komunumon de la indiĝenoj, kaj la ĉefa guberniestro, kiu tie komandis, vendis aŭ donacis la grundon al hispana soldulo, al landskneĥto, kiu transformis la komunumon al finca, al sia bieno. La indiĝenoj, la originaj posedantoj, restis en la vilaĝo, kiu troviĝis meze de la iama komuna grundo, ĉar ili povis iri al neniu alia loko. Parte ili restadis plu tie pro sentimentala fideleco al la tero, sur kiu ili naskiĝis, kaj parte pro la rapide disvastiĝanta ekkono, ke atendus ilin tute sama sorto, kien ajn ili irus. Ili ne plu estis sendependaj kamparanoj sur la propra grundo. La bienposedanto, la nova mastro sur la grundo, asignis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo al ili agrojn, sur kiuj ili kultivis la fruktojn bezonatajn por vivteni sin kaj siajn familianojn. Tio estis la pago por la laboro, kiun ili devis plenumi por la nova mastro, kies servutuloj ili fariĝis.

La hispanoj, se ili akiris tian komunuman grundon, adoptis la malnovan indiĝenan nomon, ĉar tio estis la ununura vojo por ebligi, ke la indiĝena loĝantaro uzinta la nomon dum jarcentoj, povu scii kie ili estas kaj kien ili apartenas. Sed la hispanoj, por esti certaj pri la protekto de siaj propraj dioj en la ĵus akirita tereno, metis antaŭ la indiĝena nomo bonan pian. En tiu ĉi kazo : Santa María Dolorosa.

Pro heredaĵoj kaj vendoj la bieno iom post iom trapasis la manojn de multaj posedantoj. Sed tio, kio neniam ŝanĝiĝis ĉe tiuj aĉetoj kaj vendoj, estis la grundo mem kaj ties originaj loĝantoj. Sur la bieno loĝis ankoraŭ la samaj familioj, kiuj tie jam loĝis antaŭ ol venis la hispanoj. Fidelaj al la grundo kaj al la tero ili atendis trankvile kaj pacience la tagon, kiam ili denove fariĝos la posedantoj.

La tiama posedanto estis don Arnulfo Partida, meksikano de hispana deveno. Pri sia hispana deveno li tre fieris, kvankam li verŝajne havis en siaj vejnoj pli da meksika kaj indiĝena sango ol hispana.


Gloso
 landskneĥto= tiu internacia vorto ne estas en la nova PIV. Mi trovis ĝin en vortaro de profesoro Erich-Dieter Krause.


ENKONDUKO I

PRI LA ROMANO ĈARO

Unua enkonduko de „Ĉaro“ ĝis „Generalo“ (1. Daŭrigo) laŭ la libro „B. Traven-sciigoj“ N-o 1-36

 
En sia libro „Ĉaro“ B. Traven rakontas al ni la sorton de ĉaristo Andreo Ugaldo, kaj tiel pri la malgaja vivo de indiĝenaj ĉaristoj kaj peonoj, do pri la indiĝenaj proletoj en Meksiko dum la diktaturo de Porfirio Diaz.
 
Oficiale la sklaveco en Meksiko estis forigita per la konstitucio el la jaro 1824. Sed ĉiujn bonkvalitajn rikoltogrundojn oni antaŭe forprenis dum la koloniisma tempo de la ejidos, de la indiĝenaj komunumoj. Tial la praloĝantoj de Meksiko laboras nun kiel peonoj, kiel taglaboristoj de la grandbienuloj por aĉa salajro. Kaj kion ili rikoltas sur siaj propraj malfekundaj kampoj, ili devas vendi al la patrono por prezo, kiun tiu mem difinas. Kion ili bezonas por sia vivtenado, ili devas aĉeti de la patrono, por prezoj, kiuj estas multe pli altaj ol ĉe normala komerco. Ili povas nenie aliloke aĉeti ion, ĉar ili neniam havas kontantan monon en la manoj kaj ĉar ili eterne havas ŝuldojn ĉe sia patrono. Eterne, tio signifas, dum la tuta vivo, kaj ankoraŭ post la morto. Se ili mortas, ilia ŝuldo transiras sur la filon aŭ la fraton aŭ kiun ajn en ilia parencaro. Se ili provas fuĝi, oni kaptas ilin kun la helpo de la polico, kaj la kostoj de la polico transiras sur la debitan flankon de ilia konto. Ilia mastro povas bati ilin laŭ emo kaj plaĉo, ja eĉ skurĝi aŭ pafmortigi ilin. Tiun senhontan ekspluatan sistemon subtenis de sube ĝis supre korupta registaro sankciigita de ĉiopotenca eklezio, kiu ne plej malmulte profitis de tiaj cirkonstancoj kaj ne havis intereson pri tio liberigi la indiĝenojn el la nesciado kaj sklaveco. La ĉaristoj havas iom pli bonan salajron. Sed ankaŭ ili restas la tutan vivon ŝuldantoj ĉe sia mastro. Sed iliaj ŝuldoj estingiĝas kun ilia morto kaj oni ne povas transskribi ilin sur la konton de la parencaro. Sed ankaŭ ili vivas streĉan kaj rezignoplenan vivon. Ilia tasko estas gvidi bovoĉarojn de urbo al urbo en la regionoj de Meksiko, kiuj ne estas tuŝataj de fervojoj, tion ĉe tropika varmego tra sovaĝaj pejzaĝoj kaj en tranĉanta frido, tra la transpasejoj de Sierra Madre, sur aĉaj vojoj kaj tra marĉoplenaj regionoj, preter krutaj deklivoj kaj ravinoj, kie pluvoverŝoj parte aŭ tute forlavis la vojon, tra vepro, ĝangalo kaj riveroj, kie finiĝas ĉia vojo, aŭ kion oni nomas vojo en tiaj regionoj forlasitaj de Dio. La materialo por la riparo de malnovaj rompiĝemaj ĉaroj – se sur la malglataj vojoj disrompiĝas radakso aŭ rado aŭ io alia – ili devas prizorgi al si mem, aŭ ŝteli, ĉar tiaj elspezoj ne estas rekompencataj. Ofte minacas ilin survoje atakoj de banditoj, se ili kunhavas valorplenajn ŝarĝojn. Entute estas vivo kiel apenaŭ imageblis, antaŭ ol Traven rakontis tion en sia majstra maniero.

Andreo Ugaldo, la filo de biena peono, en la aĝo de dek unu jaroj estas pruntedonata de la bienulo al sia edziniĝinta filino en Tenejapa, kie li devas labori en la domo kaj en la magazeno de don Leonardo. Li estas obeema kaj lerta knabo, kiu eĉ rajtas lerni legi kaj skribi, por ke li povu esti pli utila al sia mastro. Kiam li havas dek kvin jarojn, li fariĝas bovoĉara gvidanto kaj konatiĝas sur siaj vojoj al nova mondo, li observas, komparas kaj komencas memstare pensi. La leganto akompanas nun la marŝkolonojn de la ĉaristoj sur streĉaj vojoj tra la interna lando de Meksiko kaj ekscias multon el la vivo de la indiĝenoj, de iliaj moroj kaj kutimoj, de iliaj zorgoj kaj turmentoj. Tiam li akompanas Andreon al la festo de Sankta Caralampio en Balún-Canán, kiu daŭras ok tagojn kaj servas unuavice al la eklezio, al la aŭtoritatoj kaj negocistoj por ankoraŭ pli riĉiĝi. Krome ĝi disponigas bonvenigatan okazon sub la kovromantelo de pieco fordoni sin al ĉiaj nur iel eblaj malvirtoj. Pro naŭzo pri la funkciado de la aferoj Andreo paŝas iom flanken al la vilaĝa puto, kie indiĝenaj junuloj kaj junulinoj, kiuj ne povus pagi la multekostajn plezurojn de siaj mastroj, faras al si propran simplan feston kaj dancas. Jen li malkovras en morna anguleto kunkaŭriĝintan timidigitan indiĝenan knabinon. Li interparolas kun ŝi. Ŝi parolas celtale, la lingvon de lia tribo. Kaj nun Traven, tiu ofte tondre parolanta kaj maldece sakranta homo rakontas al ni amhistorion, kiu pli delikate kaj pli bele apenaŭ troveblas en la literaturo. Andreo ekscias de tiu knabino ŝian tragikan sorton : patro kaj patrino estas mortaj. La ŝuldoj de la patro transiris al la du fratoj, tiujn tiam vendas la bienulo kiel kontraktlaboristojn al monterio, el kiu malofte iu revenas. La knabino devas nun labori en la domo de la bienulo, la senhonta filo seksperforte molestas ŝin kaj ŝi fuĝas en sia mizero al Balún-Canán, esperante, ke ŝi trovos tie iun pagatan laboron. Kiam ŝi ne sukcesis, ŝi renversiĝis lacigite en la proksimo de la puto. Andreo donas manĝon al ŝi kaj prenas ŝin al si. Sur la vojo ŝi rakontas al li la kreadan rakonton de sia tribo, kiun Traven en pli ampleksigita versio reverkis en la libreto „Sunkreado“. Al siaj kamaradoj li prezentas la knabinon kiel sian edzinon, kaj ĉar ŝi ne havas nomon, li nomas ŝin Estrellita, steleto.

Je la lasta vespero de la festo, kelkaj horoj antaŭ la ekveturo de la karavano de Andreo, ankaŭ Manuel ankoraŭfoje, por lasta fojo volas tralavi la gorĝon kaj iras en la urbeton, kie la festo intertempe degeneris al diboĉa orgio, kia ĝi povus esti apenaŭ pli senhonta. Sed Andreo, kiu atendis, ke li trovos sian kamaradon ebrian kiel porko, trovas lin nun en la akompano de sana kaj forta indiĝena knabino, kiun Manuel prenis al si ĉe la puto. La rakonto de Rosario ne estas tia, kia la rakonto de Estrellita. Ŝi ne estas plu tiom naiva, sed honesta kaj fervora knabino, kaj Manuel pensas pri tio fuĝi ĉeokaze for de sia mastro, por komenci kun ŝi pli liberan kaj pli belan vivon.

Kelkajn jarojn poste – Estrellita lernis intertempe en la veturoj legi kaj skribi la hispanan lingvon- ili trafas survoje indiĝenan grupon, kiuj alportas sciigojn de la bieno Lumbojvil. Malbonaj sciigoj. La bienulo vendis la patron de Andreo al monterio. Dum nokto Andreo pripensas, kio estas farenda. Tiam li decidiĝis, kaj tiel, kiel tio ne estis alie atendebla de nekoruptita indiĝeno. Li gvidas sian karavanon rapide al la destinita loko por iri por sia patro en la monterion. Al Estrellita li diris, ke ŝi serĉu al si en urbo ĉe la bordo laŭ la fervojlinio bone pagatan laboron, por ke li povu trovi ŝin, kiam li post jaroj revenos el la monterio.
 

„Ne timu vin, steleto, estu kuraĝa. Eĉ se centoj de viroj kaj junuloj el la monterioj ne revenos kaj en ili estos forblovitaj kaj estos tie enfosigitaj – mi revenos. Mi revenos al vi, steleto mia, kaj eĉ se pro tio la mondo devus rompiĝi en pecojn.“ Kaj la steleto respondis : „Mi atendos vin, ĉiam kaj ĉiam.“


Rimarkoj
Porfirio Diaz estis dufoje prezidanto de Meksiko, de la jaro 1877 ĝis la jaro 1880 kaj de 1884 ĝis 1911. La artikolo supozeble estas verkita de B.Traven mem. (HGK)

 


ENKONDUKO II

Hans-Georg Kaiser
Kelkaj pensoj pri B.Traven kaj la vojo, kiun ni iru
 
Tiu romano, tradukita de mia edzino kaj de mi, estas la dua el la mahagonciklo, jen eksterordinara romano, ĉar en tiu libro parolas al ni maturiĝinta revoluciulo, kiu mem bezonis longan vojon por atingi tian majstrecon kiel verkisto. B.Traven, la filo de la brikofaristo Feige el la nuna Pollando, fuĝis deksesjara el la hejmo.

Li fariĝis iam aktoro kaj nomis sin tiam Ret Marut. Li havis kontaktojn al ruĝaj framasonistoj, estis adoranto de Max Stirner kaj de aliaj individuaj anarkiistoj, poste li ĵetiĝis en la konsilian revolucion en Bavario. Kaj en tiu tempo li komencis jam legi verkojn de Marx kaj Engels, li tre interesiĝis ankaŭ pri la unua libro de Engels : „La situo de la laboranta klaso en Britlando“, kiu tre forte influis lin. Tion pruvas multaj partoj de „La Mortula ŝipo“, kiuj laŭteme estas ĉerpitaj el tiu libro.

Li legis la verkojn de Jack London jam en la angla, ĉar tradukoj de Jack London tiam ankoraŭ apenaŭ ekzistis.

Kiel revoluciulo kaj aktivulo de la Ruĝa Konsilia Registaro, kiu fine fiaskiĝis, li devis fuĝi kiel serĉata ŝtatperfidulo el Germanio, li estis „sur la fuĝo pro kuloj“ kiel li mem nomis tion, „ĉar el la triopo ŝtato, registaro kaj mi, mi estas la plej forta. Tion notu !“

Kiel kotonplukisto en Meksiko li fine reaperas kaj entuziasmiĝas pri la radikalaj „Wobblies“, jen revoluciema sindikato de laboristoj en Usono kaj Meksiko, kiuj havis krom anarkiistoj, multajn marksistojn en la vicoj.

En la mahagonociklo, kiu konsistas el ses volumoj, Traven uzis ĉiujn ĉi spertojn por verki grandiozan volumaron pri la meksika revolucio. La romanoj estas fakte dokumentoj pri la antaŭhistorio kaj historio de la revolucio en Meksiko mem. Tiuj dokumentoj estas verkitaj surbaze de ekonomia analizo, kiu estis tute laŭmarksa, aŭ ni diru pli sobre laŭ la „Kapitalo I“, kiu ja tre deflankiĝas de la avangarda teorio de Marx, kiu tie tute ne ludas rolon.

Mi pensas, ke neniu anarkiema verkisto antaŭ Traven tiom bone prezentis la ekonomian pensadon de Marx. Nur Jack London jam antaŭ li provis tion. Speciale per la verko „People of the abyss“ : „Homoj de la abismo“.

La tamburado pri tio, ke Traven estis anarkiisto, estas ja prava, sed kiel verkisto de la mahagona ciklo li estis ankaŭ ekonomia marksisto. Ne jam en „La Mortula Ŝipo“, kiu estas efektive esence individue anarkiisma verko laŭ la ideologio de Maks Stirner.

Anarkiistoj, kiuj grumblas, se oni mencias la marksimeman flankon de Traven, komprenas Travenon nur parte. Ili subtaksas lin. Traven estis ne nur lerta disvastiganto de konataj anarkiistaj pensoj, sed ankaŭ profunda mempensanto.

Por mi li estis ankaŭ klarvida grava pensulo pri la revolucia potencialo en Latin-Ameriko, kio montriĝas nun iom post iom kiel tute ĝusta diveno.

Traven kiel sendependa pensanto, kiu apartenis al neniu partio, estas tial grava por nia tempo, ĉar ni nepre bezonas novan pensdirekton, kiun li ĉiam postulis.

La revoluciuloj en Ĉiapaso, kiuj konas la verkaron de Traven kaj uzas ties pensojn kaj ideojn eĉ en deklaroj, komprenas tion. Partiano de burokrataj komunistoj Traven neniam estis, rilate al ili li estis akra anarkiisto.
 
Kaj efektive, kiun vojon ni iru nun, denove tiun de diktatoroj, tiun de senfantaziaj burokratoj, je la kioma fojo do ? Ĉu ni ree iru kun partio avangarda, kiu denove sklavigos nin post la venko de la revolucio ? Aŭ tiun de moralistoj laŭ la kleriga movado en Eŭropo ? Ĉu ni do pluan fojon provu ŝanĝi la homojn per nura edukado sen scii ion pri la bazo de nia vivo, pri la ekonomio ? Kiun vojon ni do iru ? Mi pensas, ke ni iru la vojon de tiuj anarkiistoj, kiuj konsicas, ke la ekonomio estas la bazo, sed ne la celo de nia vivo. Kun Traven ni postulu mondon sur la bazo de anarkio kaj de komuneco, en kiu neniu plu regas iun alian. Jam la individua anarkiisto Max Stirner pensis en tiu direkto, kio estas ankoraŭ nun ne tre konata. Li estis individuisto, sed senhonta egoisto en la kutima senco li ne estis.

La plej stulta interpreto kaj impertinenta ŝtelisto de la ideoj de Stirner estis Nietzsche, kiu tordis ties ideojn tiom longe, ĝis fariĝis el ili la malo. La babilaĉo pri la tielnomata superhomo simple estas ridinda. Stulta estas ankaŭ la primitiva kontraŭkomunismo de Nietzsche, kiu ne havis argumentojn kontraŭ la pensulo Marx. Rilate al Marx li estas nur absurda modofilozofo, kiu postdormis sian tempon je almenaŭ kvindek jaroj. Post Marx kaj Stirner ne plu estis ebla ludi la rolon de superhoma Nietzsche sen ridigi sin inter veramaj homoj. En la historio de la filozofio ludas la talente tre dotita verkisto Nietzsche nur la rolon de ratkaptisto, kiu kapablis kapti precipe tiujn, kiuj mem estas tro arogantaj aŭ tro blindaj por la dialektika kaj historia materiismo de Marx kaj Engels.

Sed paradoksa estas kompreneble ankaŭ komunismo, kiu asertas, ke en komunuma ordo necesas gvidantoj. Tio estas kaj restas absurda. Traven ĉiam akre kontraŭis tion. La volo ne obei laŭ li estas en la homaro multe pli forta ol la deziro regi iun. Ju pli alta la socia evoluŝtupo de la homaro estas, des malpli homoj volas esti nur sklavoj de partioj au de aliaj fortaj individuoj.

La estonteco, kiu kaŭras jam kiel leopardo saltoprete en la nuna mondo, la utopio pri pli bona mondo, ne estas io, kio estigendas, sed tio, kio jam delonge komenciĝis kaj moviĝas tie, kie oni permesas tion en sia kapo kaj en sia vivo. La liberiĝo okazas ankaŭ en la kapo de individuo, kaj tiukaze, se oni ankaŭ agas laŭ tio, se oni ne volas demeti la kapon en la vestejo de iu nobla gvidanto, ĉar tiu laŭdire pli bone scias ĉion ol ni mem, oni povas krei ion, kio meritas la nomon libera socio.

Ke nia pensado kaj la sukceso de nia agado en ĉiu kazo estas ligita al certa evoluŝtupo de la homa socio kaj precipe al la aktuala ekonomia situacio, tio kompreniĝas per si mem. Sed dezirata estonteco, ne ekestas fatale per si mem pro la evoluŝtupo de socio kaj tio eĉ sen sen iuj propraj penoj ; se ni ne faras ion por pli hominda estonteco, eble neniam estos pli hominda estonteco. Pri ni kaj niaj infanoj zorgi, por ni mem batali, tion ni devas mem. Se ni ne faras tion, savos nin ankaŭ neniu partiprogramo el la Orwell-mondo, en kiu ni nun pli-malpli devas vivi.
 
Traven verkis la mahagonociklon unuavice por la legantoj de la sindikata eldonejo Büchergilde Gutenberg, do kun la celo „fortigi la dorson de la proletoj“ en Germanio, sed ne nur pro tio li verkis. Traven tute ne estis naciisto aŭ adepto de falsa proletkulto. Traven estis internaciisto kaj sennaciisto, kiu verkis la mahagonociklon por ĉiuj homoj en la mondo – kaj ĉe tio li eksplicite ne preferis la proletojn, li turnis sin al ĉiuj homoj, ankaŭ vidalvide kun la faŝismo, kiu tiam ekestis kaj triumfis en Germanio.

La okazaĵoj en Germanio rekte respeguliĝas en la tuta mahagonociklo, tial tiu ciklo legeblas ofte kiel komento de la okazaĵoj en la tiama faŝisma Germanio. Sed samtempe la mahagonociklo estas bonega lernolibro por venontaj revoluciuloj kaj por ĉiuj, kiuj ankoraŭ „ŝanceliĝas“, kiuj ankoraŭ ne trovis vojon, sed kiuj tamen jam volus scii, en kia socio ni vivas, kiun vojon ni iru en Latina-Ameriko kaj ĉie en la mondo.

La diktatoremaj komunistaj gvidantoj en Germanio perfidis Travenon per neglekto, kaj aliaj regemaj maldekstruloj ĝis nun perfidas lin (ĉar komunismaj anarkiistoj nur ĝenas ĉe la senhonta regado de homoj) ; ankaŭ tiuj laboristoj, kiuj volas fariĝi mezklasuloj, perfidas Traven.

Traven tamen neniam estis tute forgesita, kaj ĝuste nun la intereso pri tiu aŭtoro en Germanio kaj en aliaj landoj, precipe en Usono, ree kreskas, la tempoj ŝanĝiĝis, revoluciuloj kiel Traven ree estas legataj pli ofte ! De li mem oni povas mendi plu preskaŭ ĉiujn librojn en Germanio. Kaj „Ĉaro“, tiu majstroverko, estas unu el la plej ŝatataj libroj de Traven entute, ĉar Traven en tiu verko prezentiĝas kiel eksterordinare klarpensa batalanto por la bona afero de la indiĝenoj en Ameriko, sed ne nur por tiu. Traven celis ne pli malmulton ol la emancipiĝon de la tuta homaro.

Mi konsilas al vi, legu la libron. Mi promesas, ke vi ne enuiĝos, se vi legos ĝin. Eĉ se vi ne ĉiam konsentos al la aŭtoro, kion li mem cetere tute ne celis. Li verkis ja por tio, ke homoj mem lernu pensi kaj agi, sen mastroj aŭ dioj.

Unu el la fenomenoj pri la verko de B.Traven estas, ke legas lin tre diversaj homoj kun plezuro, el preskaŭ ĉiuj popoltavoloj de la homaro. Kiam mia kara avino pro mia entuziasmo eklegis Traven, mi estis iom mirigita pri tio, ŝi estis ja iam grandbienulino en Orienta Prusujo, ŝi havis grandan bienon kun multaj bestoj kaj kampoj, eĉ fiŝojn ŝi bredis mem en lago. Tial ŝi pli bone ol mi konis la rilatojn inter mastroj kaj servutuloj, ŝi tuj ekkomprenis, kionTraven celas, ke li estas tute aŭtentika maldekstrula aŭtoro. Kaj ŝi tuj flaris, kun sia granda vivsperto, ke Traven ankaŭ estas tre leginda kaj kapabla aŭtoro. Mi vere ne trudis la librojn al ŝi, sed subite ili estis en ŝia bretaro, ŝia plej ŝatata libro de Traven estis „Ĉaro“.

Se vi, kara leganto, legos la verkon, vi pli bone komprenos nian entuziasmon pri tiu verkisto. 

Se mi provas meti Traven por klarigoj de lia persono en kadron de certaj mondkonceptoj kaj ideoj, mi faras tion tamen bone sciante, ke Traven mem tre misfidis al ĉiuj belaj vortoj kaj voldeklaroj, li neniam asertis pri si esti marksisma anarkiisto aŭ anarkiista komunisto, aŭ kio ajn, sed li agis kiel tia ! Kaj tio por li pli gravis ol senfine babilaĉi pri la ĝusta direkto aŭ la ĝustaj nomoj por maldekstrula movado. Li ne bezonis ordenojn por certigi al si, ke tio estas ĝusta, kion li faras. Traven sciis ankaŭ sen pasporto, kiu li estas. Traven havis la memkonscion, kiun bezonas vivanta revoluciulo, kiu ne lasas korupti sin de ĉiuspecaj oportunistoj, kiuj volas havi nur panerojn de la riĉuloj. Traven celis profundan ŝanĝon de la tuta socio, surbaze de revolucioj, sed finfine por la emancipiĝo de la tuta homaro.

Tierra y libertad,
Dorothea & Hans-Georg Kaiser !


DANKOJ
Ni tre dankas al la meksika samideano Juan Jacobo Schmitter, ke li iom post iom respondis afable ĉiujn niajn demandojn pri meksikaj aferoj kaj aĵoj, kaj, ke li helpis ĝuste traduki hispanajn vortojn kaj parolturnojn deflankiĝantajn en Meksiko de la hispana uzado.
Ni tre dankas al Blazio Vaha, kiu donis multajn lingvajn konsilojn.
Kaj ni kompreneble tre dankas ankaŭ al la ĉeĥa samideano Vladimir Türk, kiu lingve kontrolis la tutan libron. (Dorothea & Hans-Georg Kaiser)


Ligo

B.Traven : Ĉaro (PDF)
Originalo :
Der Karren (PDF)
(unveränderte Erstausgabe als PDF)

El la romano

Ĉu scioj liberigas ?
Historio pri la dio, kiu kreis la sunon
Pri justeco, libera volo kaj Antikristo
Pri libero, ŝuldoj kaj bankoj



     

    Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

    67 av. Gambetta
    FR - 75020 Paris

    Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
    Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
    Retejo : http://satesperanto.org/
    Tel : (+33) 09 53 50 99 58

    Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
    IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
    BIC : PSSTFRPPPAR
    Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
    Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

    Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

    Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
    aŭ al via peranto

    Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

    Privata ejo
    Danke al spip

    fabrikita en esperantio