Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce B.Traven pri festkermeso (9/2)
puce B.Traven : Registaro
puce B.Traven : Generalo venas el la ĝangalo
puce B.Traven : Mahagonciklo
puce B.Traven : Mahagontrunko
puce B.Traven : Marŝo en la regnon de l’ mahagono...
puce B.Traven : Ribelo de l’ pendumitoj
puce B.Traven : Ĉaro

B.Traven : Registaro

2-a volumo, enkonduko

B.TRAVEN
REGISTARO


Registaro (PDF)
romantraduko

Erstausgabe,

Büchergilde Gutenberg,

Berlin 1936

Regierung (PDF)

Pri la traduko

laŭ la unua eldono
de B.Traven : „Regierung“,
Librogildo Gutenberg,
Berlino el la jaro 1932

Dua romano de la mahagonciklo

Tradukis
Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

La PDF-dokumenton
aranĝis Frank Vohla

Finrevizio
je la 30-a de oktobro
en la jaro 2016

El la romano


1/1

La politika ĉefo en la orienta distrikto estis don Casimiro Azona. Kiel ĉiu jefe politico, tiel ankaŭ don Casimiro unuavice celis nur sian propran prosperon. Li servis al la patrolando, ne favore al la patrolando kaj al ties loĝantoj, sed por enspezi pere de la patrolando je la kostoj de la popolo. Ĉimaniere oni pli agrable laboras kaj antaŭ ĉio oni vivas pli bone. Se oni kiel servisto de la ŝtato ne povas pli enspezi ol estro de taverno, jen vere ne estas kaŭzo, kial oni havu la ambicion meti siajn plej bonajn fortojn en la servon de la nacio.

Unue celinte la sukceson nur por si, li donis sufiĉe da atento al sia familio. Post tio sekvis liaj intimaj amikoj. Tiuj amikoj helpis al li kapti ŝtatan postenon ; kaj li devis konservi ilian favoron, por ke ili lasu sidi lin sur tiu posteno, tiom longe ĝis unu el ili pensas la tempon veninta nun por si mem konkeri la postenon.

Ĉiuj liaj familianoj ĝis la plej malproksima membro estis prizorgataj : nevoj, kuzoj, bofratoj, onkloj, fratoj kaj ties nevoj, kuzoj, bofratroj kaj filoj. Ili restadis tiom longe en siaj oficoj, kiel impostaj administrantoj, urbestroj, poŝtejaj estroj, policaj ĉefoj, pacjuĝistoj, kiom li mem povis teni sin en la ofico. Tial ili ĉiuj estis je lia flanko, kion ajn li faris, egale kiom ajn li ŝtelis. Li nur ne rajtis eventuale molesti ilin mem per ekzamenoj, kontroloj kaj per leĝoj, se ŝtelis ili. Ĉion, kion ili faris, ĉu laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe, li devis sankcii.

Tiu ĉi maniero de administrado de la ŝtata prospero komenciĝis supre ĉe don Porfirio, iris tiel plu en la ministerioj, tiel estis daŭrigata ĉe la generaloj, ĝi esprimiĝis sammaniere ĉe la guberniestroj de la diversaj federaciaj ŝtatoj kaj estis tiel daŭrigata ĝis la alkaldo de la plej eta komunumo.

La tuton oni nomis en la gazetoj kaj lernejaj libroj : la saĝa kaj bone ordigita organizo de la respubliko.

Ĉar supre estis malmultaj aŭ plej ofte tute neniuj kapabloj, tial oni esperis malsupre ankoraŭ pli malmulte. La loĝantaro ĝojis, ke ĝi rajtis vivi. Kaj se la najbaro neatendite estis murdita, ĉar li ekscitiĝis pri la fuŝmastrumado de la administrado kaj pri tro senindulga ŝtelado kaj subaĉetado, jen liaj plej proksimaj najbaroj kaj amikoj ĝojis, ke ĉifoje ne trafis ilin mem. Oni enfosis la murditojn kaj tuj forgesis ilin. Oni rememoris pri ili nur, por ĉeokaze diri : „Kial li ne tenis sian langon en la buŝo ?“


Glosoj
alkaldo = vilaĝestro, vilaĝa juĝisto
don = sinjoro


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio