Ja mallonga estas nia historio. Ĝi komencis nur de post la jaro 1918a, tamen nia partio [1] travivis krucan vojon. Je 1918 enhavis tiu partio pli ol 200 000 organizitajn membrojn kaj elektis je balotado 59 delegitojn al la Parlamento. En ĉiuj ĉefurboj kaj lokoj, ni relative venkis, kaj sama rezultaĵo estis en vilaĝoj. Tago post tago kreskis nia movado ĝis la burĝaj kaj registaraj okuloj vidis ion ; tiam ili elpensis detrui tiun partion kaj ĝian kreskadon. De tiam estis konspiro preta, sed ili atendis oportunan tempon por ĝin efeklivigi. De tiu flanko okazis atenco kontraŭ la reĝon, tiam estis la ersekutado je tagordo. Kiom forfluis da nobla sango de niaj gekamaradoj !
Estas sekrete konata, ke Jugoslavio dependas de Francio. Nia ŝtato ricevis pli ol 100 000 rusajn elmigrintojn, blankuloj kiuj anstataŭas niajn ĉiuspecajn laboristojn. Ili ricevas ŝtatan subtenon, posedas bonajn okupojn, rajtas voĉdonadi samkiel niaj landanoj, ktp. ili spionas kaj denuncas niajn fratojn.
Vrangel promenadas tre libere en Jugoslavio kaj organizas atakon kontraŭ Rusion, kun la pera kaj senpera helpo de nia registaro.
Jugoslavio ĉiam staras antaŭe pri ĉiuj malbonaj aferoj, kaj eldonis novan leĝon por militistaro. Laŭ tiu leĝo, la oficiroj estras en nia ŝtato. Jen nur du ekzemploj : Fraŭla simpla leŭtenanto ricevas monate pli ol 3000 dinarojn kaj du vestarojn jare, edziĝinta, li ricevas kvar vestarojn jare, kvazaŭ nia ŝtato vestigus
oficirajn edzinojn ; profesoro edziĝinta kun tri infanoj, post servado de 25 jaroj ne ricevas pli ol 1200 dinarojn.
En nia lando oni povas vidi ĉiu 10 km ĝendarman kazernon, kaj lernejon nur ĉiu 150 km. Tiamaniere en Jugoslavio 80 % de la loĝantaro scipovas nek legi, nek skribi (laŭ lasta statistiko).
La faŝistoj jam sufiĉe agadas. Ili havas uniformojn, kaj kunportas ponardojn, eĉ ĉe la zono revolverojn, tio videble. Niaj policestroj tre bone konscias tion, sed ne kontraŭagadas. Se alvenas laboristo kun kapo rompita de faŝisto, li tuj estas enkarcerigata kaj batata de la policistoj, per la samaj knutoj kaj saketoj de malseka sablo uzataj kiel "gladilo" por la "laboristoj ripoj". Kiam faras la faŝistoj varbadon kaj laboristan buĉadon, ili iras 50-80 kune, nokte, kaj se estas kaptata laboristo, ili batas ĝin ĝis plena malforto, ofte ĝis morto. Tiuokaze, ili estas akompanataj de ŝtatpolicistoj kaj socialpolicistoj (socialdemokratoj) kiuj kune agadas...
La malliberejoj estas plenaj je komunistaj gelaboristoj. Kiam nia reĝino vizitis Dalmacion, en Dubrovnik venis amaso da scivolema popolo, el kiuj estis 12-14 jaraj knaboj por vidi ŝin. Spionistoj kaptis unu 13 jaran knabon inter ili kaj kulpigis lin kiel grandan ŝtatperfidulon. Sub forta akompano, ili kondukis
lin al la policestro kaj post tri-taga ekzamenado ili liberigis lin pro nenio kulpinda. Sed la spionistoj denove tuj kaptis lin kaj kondukis en Kotor’on ĉe la militkomando. Post 8 tagoj, pro malebleco firme kulpigi tin, li estis sendita al Zagreb, ĉe la ĉefa militkomando, kiu lasis lin post longa enkarcerado, pro malkulpeco. Li estis sendita ĝis la ministro de l’internaj aferoj en Beograd kaj finis en malliberejo, atendante ĉu kulpigon, ĉu malkulpigon. Forgesata pri tiu temo, li ricevis vizitojn de policistoj, knutojn kaj estadon en "kamentubo". Li estis sume pli ol 3 monatojn en karcero, nur pro tio ke lia frato simpatias komunismon . . .
Multajn aliajn similajn faktojn mi povus citi...
"Splita S.A.T.ano."
Pro terura laboro, 11 horojn tage, kaj aliaj malhelpaĵoj, la skribinto petis min elĉerpi ĉion bezonan el sia letero por presigi en "SR" kaj okaze, aliaj revuoj. Ĉiulandaj laboristoj devas scii la teruran Jugoslavan persekutadon. Tio minacas ĉiujn nekontraŭagemajn laboristojn
Ni atentu !
R. Cuillerdier 883
El Sennacieca Revuo, novembro 1923, p. 8
[1] Komunista Partio.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.