a) La dissendolisto servas por interŝanĝoj pri aferoj, kiujn ĝiaj membroj opinias diskutindaj ; al ĝi povas aliĝi SAT-anoj. Ĉi tiu regularo servu ne por cenzuri favore aŭ malfavore al iuj ajn opinioj, sed por certigi etoson, kiu invitas al plej ampleksa partopreno de la SAT-anaro.
b) La lingvo uzata en ĝi estas Esperanto, kvankam permesitaj estas okazaj citaĵoj de vortoj aŭ frazetoj en aliaj lingvoj. Permesita estas provizado de ligiloj al enhavoj en aliaj lingvoj ol Esperanto.
c) Diskutoj pri gramatikaj demandoj estas allasataj nur, kiam ili servas por certigi bonan lingvan kvaliton de oficialaj deklaracioj de SAT aǔ aliaj gravaj dokumentoj. Diskutoj pri lingvaj reformoj en Esperanto estas malpermesitaj.
ĉ) Evitenda estas mesaĝado laŭ maniero simila kiel tiu en babilejo – precipe per multmesaĝaj interŝanĝoj de tre mallongaj tekstoj.
d) Malpermesitaj estas personrilataj insultoj, primokoj kaj ofendaj esprimoj direktataj kontraŭ aliaj dissendolistanoj aŭ kontraŭ la organizo SAT ĝenerale.
e) Malpermesite estas plusendi mesaĝojn al dissendolistoj ekster SAT sen la permeso de la mesaĝintoj kaj la personoj, kies pli fruaj mesaĝoj estas cititaj en la koncernata mesago. Reciproke, malpermesite estas plusendi al nia dissendolisto mesaĝojn sen eksplicita permeso de iliaj aŭtoroj, venantajn de ne-publikaj lokoj, privataj poŝtaĵoj aŭ aliaj dissendolistoj, kiuj ne estas malfermaj al ĉiuj.
f) Enkopii citaĵojn el aliaj retaj aŭ alispecaj fontoj estas permesite, sed ili devas esti markitaj kiel citaĵoj. Ligiloj aŭ fontindikoj devas esti provizitaj. Enkopiaĵojn el eksteraj fontoj devas esti akompanitaj de adekvataj klarigoj pri la motivo de ilia alsendo. Ili estas evitendaj, kiam simpla ligilo al interreta fonto sufiĉus.
g) La mastrumantojn komisias la PK.
ĝ) Ĉiu mastrumanto rajtas private averti listanojn okaze de fojfojaj malobservoj de reguloj kaj en pli gravaj kazoj per publika averto en la listo.
h) Ĉe severaj malobservoj de reguloj aŭ post malsukceso de antaŭaj avertoj, la mastrumantoj rajtas, post kolektiva interkonsento, sankcii listanojn, kiuj grave aŭ persiste malobservas regulojn, aplikante konvenajn rimedojn :
– filtrado de mesaĝoj dum fiksita periodo kaj plusendado nur de regulkonformaj mesaĝoj al la dissendolisto ;
– filtrado sen tempa limigo ;
– blokado dum difinita tempo ;
– eksigo el la listo.
Lasta ĝisdatigo surbaze de decido de la PK la 19-an de marto 2022
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.