Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Dokumentoj

En la sama rubriko

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri organizado de SAT-Kongresoj
puce Helpfonduso por kongresontoj
puce Konsisto de la nuna Ĝenerala Konsilantaro
puce Regularo por SAT-diskuto
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Konsisto de LEA-Komitato
puce Gotenburga Konvencio

Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda


Celo

-1. Sub la nomo "Sennacieca Asocio Tutmonda" (SAT) estas fondita Asocio, kiu celas :
a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda ;
b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro ;
c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj ;
ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT ;
d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.

SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj ; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

Supren

Membreco

-2. Ekzistas 2 kategorioj de membroj : aktiva kaj subtenanta.

-3. Povas esti aktiva membro ĉiu persono, scipovanta Esperanton, kiu, akceptinte ĉi tiun statuton, pagas la jarkotizon, ĉiujare fiksitan de la Plenum-Komitato (P.K.).

-4. Aktivaj membroj rajtas :
a) ricevi la Jarlibron (SAT-Adresaron) kaj la oficialan organon de la Asocio,
b) partopreni en ĉiu referendumo,
c) voĉdoni en la Kongresoj,
ĉ) uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio. Aktivaj membroj do povas influi la gvidadon de la Asocio ; ili havas la devon ĉiel laŭpove helpi al la progresado kaj bona funkciado de la Asocio.

La samfamiliano(j) de aktiva membro povas ĝui la samajn rajtojn kiel ĉi tiu lasta, pagante nur la duonan kotizsumon. Tiaj membroj tamen ne ricevas apartan ekzempleron de la oficiala organo.

-5. Povas esti subtenanta membro :
a) lernanto de Esperanto.
b) ĉiu organizo, esperantista aŭ ne, kiu deziras subteni la Asocion per monhelpo. Subtenantaj membroj ricevas la Jarlibron (SAT-Adresaron) kaj rajtas uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio.

Supren

Membriĝo

-6. Principe la administra jaro kalkuliĝas de 1. januaro ĝis 31. decembro. La membreco estas definitiva nur post pago de la kotizo. En lokoj, kie jam troviĝas pluraj membroj, oni prefere aliĝu pere de la peranto.

Supren

Eksigo

-7. Estas eksigataj de SAT la membroj, kies agado ne konformiĝis al la Statuto, kiuj intence agis kontraŭ la celoj, principoj aŭ interesoj de la Asocio, kiuj malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj. La eksigoj estas publikigataj en la presorgano. Plendoj kontraŭ iu membro devas esti sendataj al Konflikt-Komisiono, kiu juĝos post la memdefendo de la kulpigito. La eksigito rajtas apelacii, ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido. Se necese, la Konflikt-Komisiono komisios al la plej proksima loka membraro (aŭ izolulo) esplori la aferon kaj raporti – la K.K. proponas la eksigojn al P.K., kiu havas la findecidrajton.

Supren

Organizado

-8. La organoj de la Asocio estas :
a) Referendumo,
b) Plenum-Komitato,
c) Ĝenerala Konsilantaro,
ĉ) Kongreso,
d) Fakaj Sekcioj,
e) Konflikt-Komisiono,
f) Presorganoj.

Supren

Plenum-Komitato

-9. La gvidado de la Asocio estas komisiata por tri jaroj al P.K. En okazo de malkonfido tuja revokeblo – ĝi konsistas el 6–8 membroj kiuj povas kandidatiĝi al la P.K. individue aŭ grupe – La pagataj oficistoj de la Asocio povas esti P.K.-anoj, sed ne rajtas voĉdoni pri aferoj koncernantaj sian propran situacion, plie ilia nombro en tiu instanco ne povas superi la proporcion 1:3. – La P.K. elektas inter si prezidanton, kies voĉo estas decida en okazo, se ĉe voĉdono montriĝas egala nombro da por- kaj kontraŭ-voĉoj.

-10. La P.K. estas elektata de la aktiva membraro per referendumo. La baloto okazas laŭ jena procedo : 5 monatojn antaŭ la koncerna Kongreso, P.K. sciigas en la presorgano, ke ĝia mandato finiĝas. La membraro en iu ajn loko en la mondo, kunveninte laŭregule kaj decidinte pri tio, rajtas proponi siajn kandidatojn. Ĝi sciigas tion al la funkcianta P.K. kaj samtempe sendas la nomon de la kandidato aŭ kandidatoj, kiuj estas proponataj de la loka membraro per plimulto de voĉoj. Ĉi tiu voĉdono okazu per balotiloj sendataj al ĉiuj membroj en la koncerna urbo kaj tiuj balotiloj estu konservataj por ebligi la kontrolon. La grupaj aŭ individuaj kandidatoj estu konigitaj en la presorgano almenaŭ du monatojn antaŭ la kongreso kaj diskutataj ĉe la kongreso. La referendumo findecidas. Nova P.K. ekfunkciu post konstato de la rezultato de la referendumo, kiu sekvas la kongreson, sed plej malfrue la 1. de marto.

-11. Por eviti ĉian naciecan influon en la gvidado de la Asocio, validas la elekto de P.K. nur en la okazo, se la enlandaj jesaj voĉoj por la kandidatoj en iu lando ne superas 1/3 de la tuta balotintaro. Aliokaze validu elekto de aliaj kandidatoj, kiuj ricevis pli ol trionon da voĉoj el la tuta balotintaro, sed kiuj estas dividitaj en pli normala maniero laŭ landoj. Kiam estas kandidatoj en pli ol du diversaj urboj, tiam validu la elekto de tiu(j), kiu(j) ricevis la absolutan plimulton. Aliokaze refoja baloto estu aranĝata inter tiuj du kandidataj urboj.

-12. En okazo de eksiĝo(j) de P.K.-ano(j), la membraro en la urbo de l’ sidejo elektas anstataŭantojn. Se eksiĝis samtempe pli ol la 1/2 de la tuta P.K., tiam ĝi organizas novelekton laŭ paragrafo 11. En okazo de eksigo de la tuta P.K. pro kontraŭstatuta agado, la K.K. anstataŭas provizore la P.K.-on kun la tasko kiel eble plej baldaŭ okazigi referendumon por elekti novan P.K.

-13. Rajtas esti membro de la Plenum-Komitato nur membro havanta 3 sinsekvajn jarojn da aktiva membreco kaj skribe promesinta firme kaj aktive defendi en ĉiuj cirkonstancoj la celojn, principojn kaj interesojn de la Asocio.

Supren

Perantoj

-14. Se en iu loko troviĝas pluraj membroj, ili elektas peranto(j)n, kiu(j) gvidas la administran kaj propagandan laboron por SAT en la koncerna loko. Por plenumi tiun elekton, iu aktiva membro prenas sur sin la taskon, kunvoki ĉiujn anojn loĝantajn en urbo kaj ĉirkaŭaĵo.

Supren

Ĝenerala Konsilantaro

-15. La Ĝ.K.-aro konsistas el SAT-membroj :
a) unu membro kaj unu anstataŭanto el ĉiu geografia sektoro, elektata per referendumo samtempe kun la P.K.,
b) Konflikt-Komisiono,
c) unu reprezentanto de la membraro el la urbo, en kiu sidas la P.K.,
ĉ) unu reprezentanto de ĉiu L.E.A. konvencie ligita kun SAT,
d) unu membro de ĉiu fako (Administracio, Literatura Sekcio, ktp.) funkcianta ekster la sideja urbo de SAT.
La sekretario de la K.K. estas ankaŭ sekretario de la Ĝ.K.-aro kaj funkciigas tiun organon. Ĉiu konsilanto estas elektata de la tuta anaro. [1]

-16. La Ĝ.K.-aro helpas al P.K. per siaj informoj kaj konsiloj. Ĝi plie observas kaj kontrolas la agadon de la P.K. – Se la Ĝ.K.-aro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta kaj laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per la presorgano. La Ĝ.K.-aro prezentas raporton antaŭ ĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la P.K. pri ĉiuj aferoj kaj postuli respondon.

Supren

Konflikt-Komisiono

-17. La Kongreso elektas K.K. konsistantan el 3 membroj (loĝantaj en la sama loko), kies tasko estas esplori kaj laŭeble solvi la konfliktojn inter la membroj kaj se necese proponi eksigojn (vidu § 7).

Supren

Kongreso

-18. Ĉiujare okazas Kongreso de SAT, kies lokon, daton kaj kondiĉojn difinas la P.K., laŭeble konforme al deziro de la antaŭlasta Kongreso.

-19. La Kongreso ekzamenas, aprobas aŭ malaprobas la moralajn kaj financajn raportojn de la P.K. kaj de la Ĝ.K., kiuj laŭeble devas esti koncize aperigataj en la presorgano plej laste 20 tagojn antaŭ la Kongreso.

-20. La Kongreso esploras diversajn proponojn pri la agado de la venonta jaro kaj vortigas siajn konstatojn kaj dezirojn, konigotajn al la tuta anaro. – La Kongreso esprimas pri ĉiuj proponoj sian opinion aproban aŭ malaproban. Referendumo findecidas pri ĉiuj proponoj.

Supren

Proponoj kaj Voĉdonoj

-21. Ĉiu aktiva membro rajtas sendi proponojn pri la agado de la Asocio al P.K., kiu post ekzameno decidas pri ilia publikigo en la presorgano. Principaj proponoj estu publikigitaj almenaŭ ses semajnojn antaŭ la Kongreso.

-22. Ĉiun proponon prezentatan de almenaŭ 1/10 el la membraro, la P.K. estas devigata publikigi en la presorgano.

-23. 2/10 el la membraro rajtas postuli la okazigon de referendumo pri malfido al la P.K. aŭ pri ĉiu ajn demando havanta grandan intereson por la tuta Asocio.

Supren

Servoj

-24. La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj aktivaj kaj subtenantaj.

-25. Principe la membroj aktivaj devas doni senpage informon kaj helpon pri vojaĝo, enketo ktp. al ĉiu membro, kiu sin turnas al ili. Ili havas la devon respondi ĉiun laŭregulan informpeton de alia membro, en templimo de 15 tagoj eĉ se ili havas nenian kompetenton por plenumi la deziron de la petanto. Tamen ili rajtas ne respondi al petanto se :
a) la letero ne estas redaktita esperantlingve,
b) la peto havas karakteron konfidencan aŭ ofendan,
c) la afero postulas elspezojn, ekzemple se responda afranko ne estas aldonita,
ĉ) la membronumero ne estas indikita.

-26. Resume : ĉies devo estas tia, ke la Asocio fariĝu kvazaŭ tutmonda retaro, kies maŝoj estas solidaraj inter si, kaj ke ĉiu trovu en alia membro la plej bonan kaj la plej certan peranton por vojaĝo, informo, enketo, serĉoj, ktp.

La membroj firme konvinkiĝu kaj neniam forgesu, ke ilia aparteno al SAT donas al ili ne nur rajtojn, sed ankaŭ devojn : la Asocio ja havas praktikan kaj idealan celon, ĉies devo estu do memedukiĝi por fariĝi ĉiurilate inda batalanto laboranta efike al starigo kaj prosperigo de senklaseca kaj senekspluateca socio.

Supren


[1Precizigo : tiu ĉi lasta frazo de §15 rilatas nur al punkto a).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio