De Cecilo Volanĝo al vicgrafo de Valmono
Mi petas, sinjoro, bonvolu redoni al mi tiun ŝlosilon, kiun vi jam prezentis por anstataŭigi la alian ; ĉar ĉiuj deziras ties uzadon, ankaŭ mi ja devas konsenti.
Mi ne scias, kial vi skribis al s-ro Dansnio, ke mi ne plu amas lin : mi ne opinias, ke mi donis al vi motivon por tion pensi ; tio multe afliktis lin, kaj ankaŭ min. Mi ja scias, ke vi estas lia amiko ; sed tio ne pravigas, ke vi suferigis lin kaj min. Bonvolu kontentigi min, asertante, tuj kiam vi skribos al li, ke mi amas lin, kaj eĉ, ke vi certas pri tio. Vin li plene fidas ; sed kiam mi mem diras ion, kaj ne estas kredata de li, mi ne scias kiel elturniĝi.
Pri la ŝlosilo, estu trankvila, mi bone memoras ĉion, kion vi rekomendis en via lasta letero. Se vi ankoraŭ havas ĝin, redonu ĝin al mi ; mi tre zorge priatentos ĝin. Se tio povus okazi morgaŭ survoje al la tagmanĝo, mi donus al vi la alian ŝlosilon postmorgaŭ ĉe la matenmanĝo, kaj vi redonus ĝin same, kiel la unuan. Mi ja deziras, ke l’ afero ne daŭru, ke Panjo havu malpli da tempo por eventuale ekrimarki ŝanĝon.
Kiam vi fine havos tiun ŝlosilon, bonvolu ankaŭ uzi ĝin por preni miajn leterojn ; tiel s-ro Dansnio pli ofte havos novaĵojn de mi. Ja vere tio estos multe pli oportuna, ol nun ; sed komence tio tro timigis min ; mi petas, ke vi pardonu al mi ; mi esperas, ke vi plu estos tiel komplezema kiel antaŭe. Mi ĉiam estos tre dankema al vi.
Mi havas la honoron esti, sinjoro, via tre humila kaj tre obeema servantino [1].
El… la 28an de Septembro 17**.
[1] Tiaj ĝentilegaj esprimoj, nun surprizaj, estis banalaj en la tiama bona societo (NdT)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.