I La IAREV-anoj
Kio estas IAREV-ano ? Tiu demando, ŝajne simpla, pli malpli dividis la membrojn de la gvida grupo.
Laŭ Krys Ungar [12], V. Kuzmiĉ volis altrudi limigon. Laŭ li nur ofciale konfirmitaj verkistoj, tradukistoj, kritikistoj fariĝu membroj de IAREV. Sed, laŭ mia patro [13], la kondiĉoj fine mildiĝis. Inter la kondiĉoj prezentataj al la kandidatoj por akceptigo, mia patro parolas pri tiu-ĉi : "ĉiu IAREV-ano devas produkti sian libron". Alivorte, esperantista verkisteco ne plu estis antaŭkondiĉo, sed farendaĵo. Poste, respondante al la kritikoj de Izgur kaj Kuzmiĉ, kiuj juĝis nesufiĉa la kvaliton de la verkoj proponataj de la verkistaj lernantoj, mia patro defendis tiujn-ĉi lastajn, konsiderante, ke tro elitisma koncepto de la asocio ne estus konforma al ĝia revolucia ideologio [14].
Fine, la problemo ŝajne neniam estis solvita, ĉar homoj kiel Kolĉinski la ukraino aŭ la japano Kurisu Kei, kiuj nur estis en la stato de verkista lernado, estis rekonataj kiel IAREV-anoj.
Pro tiuj kondiĉoj, mi proponas distingon de tri kategorioj de IAREV-anoj, konsistigantaj tri samcentrajn cirklojn. Centra cirklo, tiu de la komitatanoj, cirklo de la membroj de la kontrolkomisiono, kaj lasta cirklo enhavanta ĉiujn aliajn, ĉu konfirmitaj verkistoj aŭ ne.
I - 1 La Komitatanoj
Kvin anoj de Sovetunio (E. Izgur, V. Kuzmiĉ, E. Miĥalski, N. Nekrasov, S. Usmanov), kaj du ne-anoj de Sovetunio (la belgo L. Bergiers, la franco H. Bourguignon) konsistigas la direkcian komitaton.
La misekvilibro favore al la anoj de Sovetunio, komence anoncita kiel nur provizora, fakte daŭros ĝis la fino. Ĉu oni devas tie vidi, kiel oni jam diris, la influon de Kuzmiĉ, kiu defendos sin fronte al NKVD per la fakto, ke li ne enirigis novajn elementojn en la gvidantaron ?
La kvin membroj el Sovetunio havas plurajn komunajn trajtojn. Ĉiuj estas konfirmitaj esperantistoj jam de longa tempo ; ili estas unuahoraj IAREV-anoj, ĉiuj aliĝintoj ekde 1931 ; ili jam estis konataj kiel esperantistaj verkistoj, ĉefe Izgur, Miĥalski kaj Nekrasov ; ili estas alkutimigintaj al kontaktoj kun la ekstera mondo (Izgur, Miĥalski, Nekrasov estis SAT-anoj) ; ili ĉiuj havis fortan personecon, kaj ne hezitis montriĝi kritikemaj en multaj okazoj ; Miĥalski eĉ denuncis la skismon kun SAT. Almenaŭ por unu el ili, Izgur, la personeco forĝiĝis en afliktaĵoj : filo de bakista laboristo, kiu ne vizitis ian lernejon kaj komencis labori en la aĝo de 9 jaroj, poste migrante de unu metio al la alia, sed samtempe memlernanto, vere mirakle savita de la civila milito, ĉar lastminute savita de ekzekuto per la alveno de la bolŝevistoj [15].
La belgo L. Bergiers estas konvinkita komunisto ; li estos unu el la ĉeffondintoj de IPE. Ĉefe konata kiel literaturkritikisto, li ankaŭ estas esperantista verkisto. Ŝajnas, ke liaj kontaktoj kun mia patro ne estis multaj, ĉar mi eĉ ne trovis unufoje lian nomon en la dekvino da leteroj, kiujn mi posedas.
Mia patro iel estis la plurrolulo de la grupo, ĉar, al lia eldona tasko, jam sufiĉe peza, aldoniĝis la ilustrado de la revuo, la prizorgo de la kroniko de IAREV kaj la ligo kun kelkaj landoj, Ekstrema oriento (Japanio, Ĉinio, Hindoĉinio, Malajio) sed ankaŭ landoj estrataj de kontraŭkomunistaj reĝimoj kiel Germanio, Estonio, Bulgario, kie ne eblis rekte komuniki kun Sovetunio.
I - 2 La kontrolkomisiono
Tri el la kvar membroj almenaŭ estas IAREV-anoj de la unua periodo (N. Borisov, Sneĵko, Hohlov). Eble ankaŭ estis tiel por la kvara, Maur, sed mi ne havas informojn pri tio.
La misekvilibro konstatita favore al la sovetianoj en la komitatana grupo iĝas tie vera monopolo, ĉar la kontrolkomisiono estas el Sovetunio, kaj eĉ 100%e rusa (du blankaj rusoj , Sneĵko kaj Maur), "granda" ruso (Hohlov), unu ukraino (Borisov).
Sneĵko havis sinistran privilegion : li estis la unua arestita IAREV-ano. Sed, male al multaj el siaj kamaradoj, kiuj estis ekzekutitaj, li postvivis la stalinan teroron.
I -3 Aliaj IAREV-anoj
Mi volas elvoki almenaŭ du el ili, ne nur ĉar ili estis tre aktivaj IAREV-anoj, sed ankaŭ ĉar mia patro konsideris ilin kiel amikojn. Temas pri la japano Kurisu Kei kaj la ukraino V. Kolĉinski.
Kurisu Kei jam estis komunista kaj esperantista aktivulo, kiam mia patro kontaktis lin unuafoje, fine de 1934. Tiam 24-jara, li jam havis malantaŭ si riĉan aktivulan karieron, ĉar li estis unuafoje arestita en 1933, kaj liberigita post kelkaj monatoj. En 1934, li kreis en Kobe esperantistan revolucian literaturan grupon (Maja Rondo), kies plej aktivaj membroj, krom li, estis Jonemura Ken kaj Oka Kazuta, ambaŭ en letera kontakto kun mia patro.
Kurisu Kei senhezite akceptis iĝi reprezentanto de IAREV en Japanio kaj Maja Rondo tiam iĝis japana sekcio de la asocio. De tiam abunda korespondado estiĝis inter la du homoj, kaj definitive ĉesis kun la aresto de Kurisu Kei la 19an de Majo 1937. Li restis en karcero ĝis la 8a de februaro 1939 [16].
Mia patro ŝategis sian japanan amikon. Li vigle subtenis lian ambicion iĝi esperantista verkisto, kaj tiu ambicio ankaŭ baldaŭ realiĝos danke al la konsiloj de V. Kuzmiĉ. Li laŭdis lian dinamismon, lian organizan kapablon, bedaŭrante plurfoje, ke li ne havis en aliaj landoj IAREV-ajn korespondantojn same disponeblajn kaj efikajn kiel lin.
La pruvo, ke IAREV disvolviĝis en Japanio danke al Kurisu Kei, estas donata en la libro dediĉita al la proleta esperanta movado en Japanio, kies aŭtoro estis la japana prokuroro Takeuti Ziro [17] ; speciala ĉapitro pritraktas IAREV-on.
Kurisu Kei nun estas 90 jara. Li restas konvinkita kaj aktiva esperantisto.
Viktor Kolĉinski : antaŭnomo de venkanto, destino de venkito, sed venkita sen mallevi la kapon.
En 1934, tiam 30 jara, li jam estis konata kiel valora esperantisto, kiel atestas lia rolo de sekretario de SEU por Ukrainio. Kiel entuziasma adepto de la internacia lingvo, li ĉiam sekvos la saman konduktlinion : senĉesa aserto pri sia fido al la estonteco de Esperanto, senindulga kritiko de la varmetuloj kaj aŭ de la oportunistoj kadre de la soveta Esperanto-movado.
En unu el siaj lastaj publikaj skribaĵoj [18], li liveras la plejbonon el sia eperantista kredo : neceso de internacia proleta korespondado el vivantaj informoj [19], ebleco kaj neceso disvolvigi la instruon de Esperanto sen atendi eblajn pli favorajn kondiĉojn, kaj por tio la neceso kunlabori kun la laboristaj organizoj, en Sovetunio kaj alie.
Ŝajnas al mi, ke oni povas percepti tiun nekonformisman artikolon, publikigita ekster Sovetunio [20], kiel specon de alarmokrio, provo averti la okcidentajn esperantistojn pri la problemoj de la soveta Esperanto-movado. Kaj kiam, konklude, li priskribas kiel kapitulacia la pozicion de tiuj, kiuj pensas ke "la esperantista movado ne povas, ne devas esti amasmovado", li komplete kontraŭas la minimumisman sintenon adoptitan jam de pluraj jaroj de la gvidantoj de SEU. Ne estas malpli certe, ke la fakto, ke li publikigis sian artikolon ekster Sovetunio ne plibonigis lian reputacion, dum momento kiam la soveta povo montris kreskantan suspektemon rilate al la esperantistoj kaj ĉefe al tiuj, kiuj havis rilatojn kun la eksterlando.
Tri monatojn poste, V. Kolĉinski estis arestita. Kuraĝa dum sia libera vivo, li ankaŭ estis tia dum sia enkarceriĝo, neniam agnoskante la "krimojn", kiuj estis riproĉitaj al li.
II De Proleta Literaturo al Internacia Literaturo
Titolŝanĝo, nova koncepto pri la rolo de la revuo, ŝanĝo de ĝia formato, tiuj tri samtempaj modifoj atestas samtempe pri la klopodoj por pli efika agado, kaj pri la problemoj, kiujn alfrontis la asocio.
II -1 Titolŝanĝo
La numero 2 de Proleta Literaturo, publikigita en Septembro 1934, estas la dua el mallonga serio. Ekde 1935, la revuo de IAREV nomiĝas Internacia Literaturo.
La debato pri la oportuneco de tiu ŝanĝo estas prezentita al la leganto en la numero 2 de Proleta Literaturo , en la rubriko "Pri nia titolo".
Unua argumento favore al la modifo estis tiu de Miĥalski. Laŭ li Proleta Literaturo estas tro radikala titolo, riskanta timigi eblajn legantojn, kiuj ne agadus laŭ pure revolucia linio. Tiu propono verŝajne celis akordigi IAREV-on kun la nova soveta ekstera politiko kiu naskiĝis, karakterizata per la taktiko de popolfronto.
Alia kialo estas proponita de Kurisu Kei, kiu subskribas sian argumentadon kun la kaŝnomo Talpido. Laŭ li, la titolo estas tro maldiskreta kaj riskas averti la cenzuristojn en la landoj regataj de pli malpli reakciaj registaroj, ekzemple en Ĉinio kaj Japanio. Li substrekas, ke gravas ne la titolo, sed la enhavo, kiu devas resti konforma al la asocia ideologio.
Mi pensas, ke ankaŭ estas tria kialo, eble la pli kredebla : adoptante tiun novan titolon, IAREV montris sian volon akordiĝi kun IURV, kies gazeto, eldonata en Moskvo, nomiĝis, stranga koincido, Internacia literaturo.
La kontraŭantoj al la titolŝanĝo ne svarmas. Mi eĉ demandas min, ĉu mia patro ne estis la sola. Male al Miĥalski, li konsideras, ke la titolmodifo ne gajnigos eĉ unu leganton, kaj ke ĝi male riskas provoki la elreviĝon kaj foriron de iuj abonantoj. Li tamen rekonas, ke la argumento de Kurisu Kei ne estas neglektinda.
Kiu pravis ? Estas malfacile decidi, ĉar se la sekvo de la eventoj ŝajnas pravigi mian patron, ĉar la nombro de abonantoj ekster Sovetunio longe stagnadis, la faktoj, kiuj klarigas tiun stagnadon estas tiom multaj, kiel ni baldaŭ vidos, ke ne eblas aserti, ke tiu decido provokis la bedaŭrindajn konsekvencojn antaŭviditajn de mia patro.
II - 2 Ŝango en la rolo kaj enhavo de la revuo
E. Miĥalski kaj H. Bourguignon atente substrekis ke la nova revuo, Proleta Literaturo, ne prezentiĝas kiel anstataŭanto de La Nova Etapo, ĉar la eklipso de tiu ĉi estis konsiderata kiel provizora. Ne temis, en tiaj kondiĉoj, pri starigo de dua literatura revuo, sed pri enkonduko de nova ilo, komplemento de La Nova Etapo. La anoncitaj celoj estis jenaj :
- aktualigi la bilancon de tutmonda revolucia literaturo, esti, laŭ esprimo de Miĥalski, ĝia "sismografo".
- servi kiel ligilo inter la revoluciaj verkistoj, per organizo de iliaj kontaktoj, per provizado de informoj utilaj al ilia laboro.
- helpi la novulajn verkistojn per konsiloj, per organizo por ili, organizo de vera kuratoreco, kaj se eblas malfermi por ili specialan rubrikon en la revuo.
- plie estis proponita la kreo de "Amikoj de IAREV", kuniganta "aktivajn" legantojn, kiuj helpus la asocion per siaj kritikoj, siaj proponoj, la organizon de legokunvenoj kaj inter kiuj estu varbataj la lokaj agentoj de IAREV.
Tiu ambicia projekto ne havis sekvon, unue ĉar ĝi alfrontis, almenaŭ parte, la kontraŭon de V. Kuzmiĉ [21]. Ĉiuokaze necesis, por tion konkretigi, trovi multajn kaj firmajn apogantojn en pluraj landoj, kio ne estus facila, laŭ la sekvo de la historio de IAREV. Aliflanke, la legantoj de Proleta Literaturo, petitaj pri klarigo de siaj atendoj, sciigis ke ili preferus revuon proponanta "ne nur kritikojn pri literaturaj verkoj, sed ankaŭ verkoj, ĉu kompletaj, ĉu fragmentaj" [22]. Oni aldonu al tio la kreskantajn necertecojn pri la estonto de La Nova Etapo kaj oni komprenos kial tio, kio komence nur devis esti informa kaj diskuta bulteno, iom post iom iĝis literatura revuo. Tiu iom deviga evoluo verŝajne ne malplaĉis al mia patro, ĉar ĝi permesis al li pli direkte implikiĝi en la disvolviĝo de la revolucia esperantista literaturo. Konstatante, ke Esperanto atingis plenkreskulecon, li deklaris sin konvinkita, ke la tempo estis matura por granda esperantista literaturo [23]. Al Kuzmiĉ kaj Kurisu Kei, kiuj propagandis du etapojn en la redaktado de verkoj, unue la skribado en nacia lingvo, poste la traduko en Esperanton, li kontraŭstarigis du argumentojn : la traduko ĉiam pli malpli estas perfido kaj do devus esti rezervita al la ĉefverkoj. Eĉ pli bone, inversante la kutiman koncepton pri la rolo de Esperanto, li certigis, ke iam la verkoj originale verkitaj en la internacia lingvo estos sufiĉe valoraj por esti tradukataj en naciajn lingvojn. Tiel, kontraŭflue, iom utopie, dum multaj revoluciaj esperantistoj ŝajnis reduklti siajn ambiciojn rilate al la lingvo, mia patro alprenis maksimumisman vidpunkton pri Esperanto.
Ĉiuokaze, la transformo de IAREV okazis en la senco de esperantista literatura revuo. Tiu evoluo okazis per etapoj, kaj la decidan turnopunkton markis la nr.2 de Internacia Literaturo en kiu, unuafoje, la literaturaj verkoj okupas la plej grandan spacon. La ceteran lokon plenigas prezento de la poeto L. Ivanov de E. Miĥalski, kaj omaĝo al R. Rolland (Rolan) okaze de lia 70a datreveno.
Sed je la nr.3 de Internacia Literaturo mi volas restadi iom, ĉar ĝi estis la lasta publikaĵo de IAREV, kaj meritas pro tio esti salutata.
Sur la frontpaĝo troviĝis portreto de Maksim Gorki, laŭ ligna gravuraĵo de mia patro. Poste venis artikolo skribita ankaŭ de mia patro omaĝe al la granda rusa verkisto, kiu ĵus mortis ; sekvis teksto salutanta la liberigon de L. Renn, subskribita de sespersona grupo (N. Borisov, H. Bourguignon, E. Spiridoviĉ, O. Bajanova, N. Stejnberg, B. Eggers).
La literatura parto entenis kvar verkojn : "Mi Moskvano" de Nekrasov, 224-versa poemo gloranta la socialistan ĉefurbon ; "la Ruĝa Robo", de V. Kuzmiĉ, proza rakonto pri epizodo (ĉu vera ? ĉu imaga ?) de la civila milito ; "Moderna Hitler German Balado", poemo de L. Ivanov elvokanta, sub la formo de dialogo inter patro kaj lia filo, la mizeron de la germana proletaro ; "Al Proleta Knabo", poemo de Rodanto okupiĝanta pri la temo de la abomeneco de la subpremo en reakciaj landoj. Ĉu nur kvar verkoj ? Malmulte do, oni verŝajne opinios ; efektive estis malmulte , sed necesas scii, ke Internacia Literaturo nr.3 ampleksis nur 12 paĝojn, dum la n-roj 1 kaj 2 respektive estis 6 kaj 20-paĝaj. Kiel klarigi tiun maldikecon ? Mi ne kredas, ke la financa kialo estis la vera, eĉ se mia patro povis lastminute plenumi sian eldonistan taskon nur danke al neatendita monalveno provizita de novaj ĉinaj abonantoj, antaŭ ol komenci la vojaĝon, kiu devis konduki lin en Sovetunion.
Mi kredas, laŭ tio, kion li skribis [24], ke la direkcio de IAREV ne sendis pli da materialo. Mi ne scias kial.
Tamen. Malgraŭ la iom komplika funkcio de la eldonado, mia patro restis fidema kaj anoncis por la nr.4 de Internacia Literaturo novan koncepton : foje estu numero rezervita al ununura aŭtoro, foje pluraj aŭtoroj estu grupigitaj ĉirkaŭ sama temo. Kaj estas certe, ke mia patro multe kalkulis kun la vojaĝo en Sovetunio por solvi multajn mafacilaĵojn. Sed nek okazis vojaĝo, nek aperis la numero 4 de Internacia Literaturo.
II - 3 Ŝanĝo de formato
La titolŝanĝo (Internacia Literaturo anstataŭ Proleta Literaturo ) koincidis kun ŝanĝo de la grandeco de la revuo. La formaton 30 x 21 de Proleta Literaturo anstataŭis prezento sub la formo de pli malgranda kajero (21 x 15). Tiu modifo havis du avantaĝojn : la ĉefa estis la malgrandigo de la preskostoj, sed, samtempe, la pli malgranda formato permesis proponi al la leganto pli allogan revuon se okaze, pro manko de tekstoj, necesus redukti la paĝonombron. Ekzemple, Internacia Literaturo nr.3 jam estis iom maldika kun siaj 12 pagoj, kaj havus nur 6 kun la antaŭa formato, kio verŝajne ne estus tre plaĉa por la legantoj.
III - IAREV kaj la socialisma realismo
Ekzemplo de socialisma realismo : Paŝa bovidservistino, Internacia Literaturo n-ro 2
Mi jam diris, ke la tutrusia kongreso estis kaptata kiel oportunaĵo por reaktivigi IAREV-on. Sed oni ankaŭ scias, ke ĝi estis pripensita de Stalin kiel la funda ago de la varbado de la verkistoj kaj artistoj sub la flago de la socialisma realismo. Oni povas difini ĝin per unu vorto : pozitiveco. Pozitivaj estas la personoj, la agoj kiuj kontribuas al forĝo de nova socio, kiu estas la socialisma socio. Konsekvence, estas negativaj la personoj, la agoj, kiuj ne iras en tiu senco. La paro pozitiva-negativa estas la spino de la socialisma realismo. Ĝi estas esence maniĥea.
Jen do la demando : ĝis kia grado IAREV devis konformiĝi al la novaj verkaj reguloj trudataj al la aŭtoroj ?
Komencon de respondo oni povas trovi per komparo de la du unuaj numeroj de Proleta Literaturo, kaj pli precize, de iliaj frontpaĝoj [25]. Unua rigardo donas la impreson pri certa simileco : sama enpaĝigo karakterizata per la ĉefeco de la titolo, sama centra pozicio de ilustraĵo ĉirkaŭata de tekstoj. Sed kiam oni rigardas pli precize, la diferencoj rapide evidentiĝas.
Jen unue la gravurita ligno de Proleta Literaturo nr.1, verko de mia patro : antaŭe, plugisto laboranta, malantaŭe, ĉielo invadita de amasnuboj, inter kiuj malfermiĝas klarega ĉieltruo ; dekstre, birdoj ekflugas, kun malfermitaj flugiloj. Ĉio en tiu gravuraĵo havas simbolan signifon : la plugisto ne celas nostalgian elvokon de la pasinteco, sed atestas pri la klopodoj farindaj por pli bona estonteco, ideo subtenita de la klariĝanta ĉielo kun ekflugantaj birdoj. Ĉirkauante la gravuraĵon, du tekstoj de R. Rolland kaj H. Barbusse (Barbus) memorigas, ke la du francaj verkistoj estis inter la unuaj subtenantoj de IAREV kaj, ke ili estis kaj restas ardaj defendantoj de Esperanto.
Tiu ilustraĵo verŝajne ne plaĉis al ĉiuj en Sovetunio. Prezento de plugisto tenanta plugilon en epoko, kiam la traktoro iĝis la referenco, vera fetiĉo, ŝajnis esti speco de herezaĵo, korektinda malobeo.
La korekto ŝajne estas farita kun la numero 2 de Proleta Literaturo. Kun ia bombasto, la gravuraĵo prezentiĝas kiel omaĝo al la soveta laborista klaso, personigita de fraplaboristo, verŝajne "udarnik". Ne plu temas pri simboloj, sed pri la esprimo de la momenta realeco, tiu de la konstruado de la socialismo, kies motoro estis la metalindustrio. Kaj por plifortigi la mesaĝon, kiel leĝotabuloj, du tekstoj, unu de Lenin, unu de Stalin, ĉirkaŭas la bildon.
Ĉu mia patro, aŭtoro de tiu desegno kaj de la unua, laboris en urĝeco ? Ĉu mankis al li inspiro, fronte al temo, kiun li ne estus elektinta ? Ĉiuokaze, la diferenco estas evidenta : inspiro, movo, malpezeco en la unua gravuraĵo, sekeco, nemoviĝemo, pezeco en la dua. Pro hazardo aŭ pro ŝercemo de la aŭtoro, la salutsigno de la laboristo ne estas direktata al Stalin, sed al Lenin.
Jen nun la raporto farata de V. Kuzmiĉ pri la unua tutrusia kongreso de la verkistoj en la nr.2 de Proleta Literaturo. Klaras, ke la artikolo fandiĝas en la formilo, al kiu devas konformiĝi ĉiuj, kiuj skribe aŭ parole raportas pri la agoj de la soveta povo. La hiperboloj abundas, de la titolo, kiu reprenas la formulon regule ripetitan de Stalin, "la verkistoj, inĝenieroj de homaj animoj", ĝis la konkludo, ekstreme emfaza, en kiu Gorki estas komparata al flugmaŝino kun grandiozaj flugiloj (!). Intertempe akumuliĝas la laŭdoj al "la majestaj sukcesoj de Sovetunio, la granda tero de la socialismo". La soveta literaturo estas "granda" ; pli poste, ĝi estas "la plej avangarda, la plej potenca, la plej bela". La soveta verkisto estas "plej feliĉa en la tuta mondo" danke al la subteno de la partio kaj de la registaro, Gorki eldiras "profundan filozofian paroladon", kaj la aŭtoro de La Patrino estas metita sur la sama nivelo kiel Ŝekspiro, Goeto, Tolstoj.
Plie, V. Kuzmiĉ ne forgesas la plenumon de jam bone disvastigita rito, la kulto de la personeco. Stalin estas la gvidanto danke al kiu la verkistoj iĝis "inĝenieroj de homaj animoj", Gorki estas la orakolo, kiun oni kvazaŭreligie aŭskultas : "la granda salono aŭskultas, apenaŭ spiras...", " 1000 gastoj amasiĝas en la intertraboj, sur balkonoj, en partero kaj ne ekmoviĝas" kaj tiuj, kiuj intervenas post lia parolado kompreneble unuanime aprobas la diraĵojn.
Kion ekzakte diris Gorki ? Nenion tre novan, fakte, ĉar li reprenas la ŝablonan temon de la mortanta burĝa kulturo, al kiu li kontraŭmetas la proletan kulturon, kulturon de la estonteco. Por krei tiun novan kulturon, la verkistoj devas senĉese plibonigi sian konon pri la laborantaj amasoj kaj large pluki en la riĉa rezervujo de la popola kulturo. Do, la maljuna verkisto, kiu definitive forlasis ĉiujn sendependajn ideojn, fariĝas siamaniere la apostolo de la socialisma realismo.
Sed strange, la nova koncepto neniam aperas en la artikolo de V. Kuzmiĉ ; ankaŭ strange li dediĉas nur nunu frazon al Ĵdanov, kiu longe disertaciis pri tio. Verŝajne pro hierarkiaj kaŭzoj. Gorki restas la ĉefa referenco, dum Ĵdanov nur komencas la supreniron, kiu faros el li la oficialan kantoron de la socialisma realismo.
Poste la mesaĝo ŝajne estas aŭdita : IAREV devas submetiĝi al la normoj de la socialima realismo aŭ malaperos. Estas vere, ke la positivaj roluloj, la maniĥeaj kontraŭmetoj, karakterizaĵoj de la socialisma realismo ĉeestas en la tri numeroj de Internacia Literaturo. La pli okulfrapan ekzemplon konsistigas la rakonto titolita "Paŝa Bovidservistino" [26]. Paŝa estas junulino, kiu tute dediĉas sin al la bestoj, pri kiuj ŝi okupiĝas. Al ili ŝi foroferas sian ripozan kaj liberan tempon. Dum sia geedziĝo, en la parolado, kiun ŝi faras por danki siajn amikojn pro iliaj donacoj, pri kio ŝi parolas ? Pri siaj bovinoj, kompreneble. Sed por agnoski, ke ŝi ne komprenis kial Aglo, novnaskita bovido, senĉese blekadis malgraŭ ĉiuj siaj klopodoj, ĉar ŝi ne konis la kaŭzojn de tiu konduto. Ŝi tiam komprenis, ke ne sufiĉas ami la bestojn por estis bona bovidservistino, sed ke ankaŭ necesas ilin science koni. Tiam ŝi diras "Mi tuj komencis legi librojn. Mi komencis lerni. Mi volas iĝi zooteknikisto".
Konkludo de la rakonto : Paŝa meritis esti inter la elektitoj de la sovĥozo al la regiona kongreso de la sovetoj. Ŝi estas la ekzemplo, de kio devas estis bona sovĥozano : persono kiu ĉiam provas pli bone agi, por kiu "la socialisma havaĵo iĝis sankta havaĵo".
Alia pozitiva heroino : Marfa, kiu informas riskante sian vivon la bolŝevistan aviadiston Andrej, sia edzo. (la Ruĝa Robo de Kuzmiĉ) ; denove pozitiva estas "La kanotulo", kiu pensas nur pri sukcesigo de sia misio de revolucia kuriero (la Ruĝa Kanotulo de L. Ivanov).
Ĉeestas ankaŭ la maniĥeaj kontraŭmetoj : ekspluatanto/ekspluatato (Hitler German Balado), turmentisto/viktimo (Proleta Knabo), pasintecaj ombroj/lumoj de nuntempo kaj de la estonto (Mi Moskvano), kaj en la poemo dediĉita de E. Izgur al E. Thaelmann [27], la kontrastoj plenigas tutajn strofojn :
Barbara Hitleri’
Pereo de kulturo,
Sangverŝa tirani’
Mizer’ de homamasoj,
Sklaveco kaj milit’,
Besteca rasnaturo,
Kruela ekspluat’
De l’laborista klaso.
La Thaelmann-mond’ : satec’...
Solidarec’ libero
Disfloro de klerec’
Kulturo kaj scienco
Internaci-fratec’
Kaj paco sur la tero,
Homec’ kaj egalec’,
Kaj viv’ de ĝoja senco,
Ĉu tiu maniĥeismo rilatas al socialisma realismo ? Tion mi ne kredas. Oni unue povas rimarki, ke en preskaŭ ĉiuj verkoj troviĝas neniu referenco al la konstruado de la socialisma socio. La maniĥeismo, kiam ĝi ĉeestas, nur estas tie por substreki la kontraston inter abomeninda nuntempo, tiu de la kapitalisma socio kun siaj diversaj malvirtoj, homekspluatado, malegaleco, militriskoj, kaj brila estonteco, tiu de la senklasa socio. Alivorte, la socialisma socio restas ankoraŭ revo, sed revo pri kiu oni certas, ke ĝi iĝos realaĵo.Tre signifa pri tiu konvinko ekzemple estas la romano super kiu laboris Nekrasov en 1935, Miraklo Sur la Vistulo. Ĝi prezentiĝis kiel priskribo de Pollando de la jaroj 50, en kiu estos triumfinta la proleta revolucio. Sume, anticipa romano, sed kiu kompreneble ne povis antaŭvidi en kiaj kondiĉoj la komunistoj transprenos la povon en tiu lando post la Dua Mondmilito.
Fine, ŝajnas al mi, ke la produktaĵo de Internacia Literaturo estas plejparte konforma al la celoj donitaj al la asocio okaze de ĝia revigliĝo : batalo kontraŭ faŝismo, defendo de Sovetunio (kio ne devige sinonimas senkondiĉan laŭdegon de tiu lando), batalo por la paco, restante fidela al la revolucia gvidlinio.
Sed ankaŭ necesas substreki, ke la IAREV-anoj ambiciis akordigi revolucian mesaĝon kaj formalan kvaliton de la verkoj. Tion pruvas la bukedo el citaĵoj en Internacia Literaturo n-ro 2, kie kune troviĝas verkoj de N. Krupskaja, Gorki, Heine, Platono, Hegel, G. de Maupassant (Mopasan), Buffon. ŝajne eklektika elekto, sed tute ne hazarda. Du ĉefaj ideoj elstaras el tiu specimeno : la literatura kreado postulas multan laboron, la beleco de verko ne malebligas la simplecon. Ĉu tiu kvalito, al kiu referencis la IAREV-anoj, vere ĉeestis en iliaj verkoj ? Miaj mankoj en Esperanto ne faras el mi la plej bonan juĝiston tiurilate, sed ŝajnas al mi, ke almenaŭ kelkaj verkoj meritas pli ol neglekto aŭ malestimo. Ekzemple, "Mi Moskvano" de N. Nekrasov, verŝajne iom emfaza, sed al kiu ne mankas elvoka forto ; "Taglibro de F. Dzerjinski’’ de Miĥalski, poeta transpono de tio, kio povus esti la taglibro de la estonta estro de Ĉeka en la epoko, kiam li estis malliberigita en la karceroj de la caro Nikolao II [28] ; "la Ruĝa Kanotulo" de L. Ivanov, kiu lerte rezervas la stilefektojn ; "Viciĝu Gutoj" de Noskin, poezio originala laŭ sia konstruo, kaj kiu enskribiĝas en la simbolan registron...
Sed tiu kvalita ambicio ne ĉiam estis bone komprenata en la progresema esperantista movado, kaj iuj riproĉis al la IAREV-anoj, ke ili perdas sian tempon en subtilaj lingvaj traserĉoj.
IV - Vojo kun multaj obstakloj
"Vera kuro kun obstakloj" skribis V. Kolĉinski al mia patro. Tiu formulo, per kiu la ukraina esperantisto volis substreki la malfacilaĵojn alfrontataj de IAREV en Sovetunio, ankaŭ perfekte konvenas por priskribi la multajn problemojn, kiujn frontis la asocio de la komenco ĝis la fino de sia mallonga vivo. Temis pri la diseco de la komitatanoj, kiu bremsis la alprenon de decidoj, temis eĉ pli pri la financaj problemoj neniam komplete solvitaj, kaj temis ĉefe pri la malfido, eĉ la malamikeco manifestata de diversaj instancoj, esperantistaj aŭ ne, kun kiuj devis rilati IAREV (SEU, IPE, IURV, Soveta Komunista Partio).
IV - 1 Diseco de la komitatanoj
Mi unue memorigas, ke du el ili, la belgo L. Bergiers kaj la franco H. Bourguignon vivis malproksime de Sovetunio. Sed la kvin sovetaj komitatanoj mem loĝis en tri malsamaj lokoj : Nekrasov kaj Usmanov en Moskvo, Izgur kaj Kuzmiĉ en Ĥarkovo [29], Miĥalski en Stalino (hodiaŭ Doneck). El la tri membroj de la redakta komitato, unu, Kuzmiĉ, loĝis en Ĥarkovo, la dua, Miĥalski, en Stalino, la tria, Bourguignon, enBesse sur Issole.
Kiel rapide decidi kaj agi en tiaj kondiĉoj ? Komenca kunveno kun ĉiuj komitatanoj estus utila.Ĝi neniam okazis pro la neebleco forlasi sian landon por ĉiuj el ili, pro financaj aŭ/kaj administraj kialoj. Al la propono de mia patro pri renkontiĝo en Francio, Kuzmiĉ respondis, ke ne necesas urĝiĝi.
Do per leteraj interŝanĝoj la problemoj solviĝis, pli malpli rapide, kaj ankaŭ pli malpli unuanime.
Tre longa ankaŭ estis la procedo kiu, de la elekto de la tekstoj, iris ĝis la apero de la revuo. Kiel sekretario, E. Miĥalski ricevis el diversaj horizontoj proponojn de tekstoj por publikigo. Li transdonis ilin al V. Kuzmiĉ, kiu kribris ilin. La elektitaj verkoj (laŭ kiuj kriterioj ?) tiam estis transdonitaj al mia patro, kiu devis unue fari la necesajn korektojn, antaŭvidi la enpaĝigon, transdoni la tuton al la presejo en Cannes (Kan) [30]. Post la presado, la revuo revenis al mia patro, kiu prizorgis la dispartigon inter la nesovetaj abonantoj, kaj sendis al la sovetaj la nombron de ekzempleroj, kiun ili demandis.
Oni povas imagi ĉiujn malglataĵojn, kiujn devis renkonti tiu sistemo, tiel multobligante la malfruiĝojn. La tekstoj pli malpli rapide alvenis ĉe Miĥalski, Kuzmiĉ ŝajne ofte forestis el Ĥarkovo, mia patro, ĉiam superŝutita, ne ĉiam tuj plenumis sian taskon, la presejo ne ĉiam estis disponebla. Kiel ĉerizo sur la kuko, povis okazi, ke kelkaj abonantoj ne ricevis la revuon, ĉar ĝi estis kaptita de la cenzuro en iaj landoj.
Sed multe pli ol la diseco de la komitatanoj, la financaj malfacilaĵoj provokis malrapidecon kaj neregulecon en la apero de la revuo.
IV - 2 La financa demando, revena problemo
Ĉio komenciĝis per kalkula eraro kaj neplenumita promeso. El la financa truo, kiu estiĝis el tio, IAREV neniam komplete eliris.
La eraro estis farita de Miĥalski, konvinkita ke la unua tutrusia kongreso de la verkistoj oferis bonegan oportunaĵon por la diskonigo de Proleta Literaturo. La optimismo de mia patro faris la ceteron, kaj li do akceptis eldoni 1000 ekzemplerojn de la unua numero de Proleta Literaturo, el kiuj 300 estis destinitaj al Miĥalski, certe, por ke li disdonu ilin en la kongreso. Sed, kaj tio estas iom stranga, neniu el la 300 numeroj estis forprenita. Kion konkludi ? Ĉu estis organizita bojkoto ? De kiu ? Kial ? La incito (ĉu ĵaluzeco ?) kaŭzita de la grandega spaco okupata de la ukraina poeto en la revuo certe returnis sin kontraŭ li, sed ĉu ĝi tute klarigas tiun veran fiaskon ?
La neplenumitaj promesoj estis faritaj de la komunista partio (ĉu soveta ? ĉu ukraina ?), kiu neniam donis la paperon necesan por la eldono de la revuo en Sovetunio. En tiaj kondiĉoj, tio, kio devis esti provizora solvo, la eldono de Proleta Literaturo en Francio, iĝis daŭra situacio.
La savo nun povis nur veni el sufiĉa nombro de abonantoj. Sed, se ĝi estis korekta en Sovetunio (proksimume inter 300 kaj 400, laŭ la momentoj, laŭ Miĥalski), ne estis same en la aliaj landoj, kie ĝi longe stagnis ĉirkaŭ 50 antaŭ ol ĝi atingis 70 ekzemplerojn fine de 1935. Tiu misekvilibro estis tute simple dramo, ĉar la mono de la sovetaj abonantoj ne povis atingi mian patron, ĉar ĝian eliron malpermesis la soveta povo.
El taglibro de Feliks Dzerjinski de E. Miĥalski, ekstrakto, Internacia Literaturo n-ro 2
Sed kial estis tiel malmultaj abonantoj ekster Sovetunio ? Ĉu pro la nesufiĉa reklamo farata pri la nova revuo ? Ŝajnas, ke ne. Per diversaj publikaĵoj, Sur Posteno, Proleta Esperantisto, la revuo de FEP, l’Educateur prolétarien, mia patro plurfoje alvokis la esperantistajn aktivulojn. La n-ro 40 de Sur Posteno (Februaro 1936), ekzemple, pritraktas la misekvilibron inter la nombro de sovetaj kaj nesovetaj abonantoj, kaj vokas al abono.
Kiel kompreni la malfortan efikecon de la alvokoj, kiam oni scias ke, en Francio, FEP anoncis pli ol 350 membroj en Printempo 1934 [31] ? Ĉu do necesas kulpigi la ekonomian krizon ? Eblas, ke la senlaboreco, la timo perdi sian laboron, la malaltigo de la funkciulaj salajroj provokata de la deflacia politiko de la registaro de Laval en Francio estis kontraŭaj kaŭzoj.
|
Proleta Literaturo N°1
|
Proleta literaturo N°2
|
Oni povas imagi ekzemple, ke esperantista instruisto, kiu estis ano de la kooperativo de laika instruado, do abonanto al l’Educateur Prolétarien, ankaŭ eventuale abonanto al Proleta Esperantisto kaj al Sur Posteno, kiu krome kiel sindikatano en la unuiĝa federacio de instruado estis abonanto de L’école émancipée, ne surprizige ne metis inter siaj prioritatoj la plian abonon al Proleta Literaturo aŭ al Internacia Literaturo se li ne estis senkondiĉa adepto de la esperantista literaturo.
Sed mi pensas, ke unu el la kialoj troviĝas en la jam menciita aĉa komenco. La komenca deficito, kiun ĝi kreis en la asociaj financoj, kreis veran diablan cirklon : la monomanko provokis la neregulecon de la apero, kiu malkuraĝigis la eblajn abonantojn ; en tiaj kondiĉoj la financa bazo ne povis pliboniĝi, kaj tio provokis la neregulecon de la apero ktp...
Mi ankaŭ pensas, ke alian gravan klarigon konsistigas la neebleco, kiun alfrontis IAREV por starigi regulajn, koherajn, kaj, ni tion diru, lojalajn rilatojn kun pluraj institucioj plejparte kun la bazo en Sovetunio. Sed pri tio ni diskutos poste.
Do necesis anstataŭaj solvoj. Unue temis pri vendo en Francio de sovetaj libroj skribitaj franclingve, sed tiu projekto ŝajne ne kondukis al rezulto. Tiam oni pensis pri voko al kunlaboro kun R. Rolland kaj H. Barbusse, kiuj povis ricevi la monon, kiun alportis al ili la vendo de iliaj libroj en Sovetunio. La ruzo proponita de Miĥalski estis la jena : peti artikolojn de la du verkistoj por la bultenoj de IAREV, pagi ilin por tiu laboro, kaj ili poste transdonu parton el la ricevita mono al mia patro. Tiu sistemo ŝajne neniam funkciis, ĉar ne estas spuroj de artikolo skribita de R. Rolland aŭ H. Barbusse en Internacia Literaturo. Sed mia patro informas pri la ricevo de 200 FF senditaj de R. Rolland ; verŝajne temis pri afabla donaco.
Do, kiom da provoj, tiom da fiaskoj, sed tamen nekontestebla rezulto, la financaj perdoj de mia patro, kiujn li klarigas al Kurisu Kei [32] : la preso de la du unuaj numeroj de Proleta Literaturo kostis al li 900FF ; kompense, li ricevis 450 FF de la nesovetaj abonantoj kaj 200 FF de R. Rolland ; do li perdis 250FF, al kiuj aldoniĝas 350 FF, kiujn li devis antaŭpagi por la preso de la n-ro 1 de Internacia Literaturo [33].
Tiam necesis plurfoje malaltigi la ambiciojn, transiri de 1000 ekzempleroj por Proleta Literaturo n-ro 1 al 500 por Proleta Literaturo n-ro 2, kaj malsupreniri ĝis 300 por Internacia Literaturo n-ro 1 ; akcepti la neregulecon de la apero kaj la plilongigon de la tempodaŭro inter du numeroj, pli malpli redukti la nombron de paĝoj, ŝanĝi la revuan formaton por limigi la kostojn.
Estas surprizige, en tiaj kondiĉoj, ke mia patro neniam pripensis rezignon. Certe, foje, li agnoskis sian lacecon aŭ sian elreviĝon, sed sufiĉis unu eta plibonigo, ekzemple la alveno de kelkaj novaj abonantoj, por ke lia profunda optimismo reprenu la avantaĝon. Sed kiom da fojoj li verŝajne envie okulumis al Literatura Mondo kaj ĝiaj dek jaraj numeroj, kiom da fojoj li verŝajne revis pri tio, kio povus esti farata kun kelkaj pliaj moneblecoj : "ni povus prezenti al la diverslandaj abonantoj luksan literaturan revuon, se ni povus akcepti almenaŭ duonon de la mono ŝuldita de la sovetaj legantoj ... Per tiu mono, ni povus do presi ĉiun duan monaton 32-paĝan gazeton, aŭ ĉiumonate 16-paĝan kajeron" [34].
IV - 3 IAREV, marĝenigita asocio
Du faktoj atestas interalie pri tiu marĝenigo : la neebleco de la reenkonduko de la rilatoj kun IURV en la epoko de IAREV 1, la neebleco por IAREV iĝi literatura fako de IPE. La nekomprenemo de iuj, kaj la prudenteco iom miksita kun hipokriteco de la aliaj, kaj ĉefe la sinteno de la soveta povo, unue malbonvolema, poste klare malamika, klarigas tiun izoliĝon, tio estas la rapide malkomfortan situacion, en kiu troviĝis la asocio.
Sed por iom klarigi tion, vojdekliniĝo tra la sekretoj de la soveta politiko, ekstera kaj interna, nepre necesas.
La ekstera soveta politiko, oni jam tion substrekis, eniras spektaklan turnopunkton dum la dua duono de 1934. Oni povas konsideri, ke la decidiga evento en tiu ŝanĝo estis la Nokto de la longaj tranĉiloj en Germanio, dum kiu Hitler, likvidante Roehm kaj multajn SA-ĉefojn, senbalastiĝis de konkuranto kaj samtempe trankviligis la konservativajn mediojn terurigitaj de la demagogio de la SA-ĉefo. Stalin tiam ekkomprenis, ke Hitler sekurigis sian povon por longa tempo, kaj ke la ebleco de konflikto inter soveta Rusio kaj nazia Germanio apartenis al la eblaj, se ne certaj scenaroj. Temis do por li pri la eliro de lia lando el la soleco, en kiu ĝi troviĝis, kaj por tio li devis ludi la jenajn kartojn : trankviligi la eŭropajn demokratiojn per mildigo de la revolucia frazeologio kaj propono de la unuiĝo de ĉiuj kontraŭfaŝistoj, helpi al la kolektiva sekureco per aliĝo al la Societo de Nacioj, trovi aliancanojn, ĉi-foje Francion, kun kiu estas subskribita en majo de 1935 pakto pri reciproka helpo.
Sed, oni kritikos, kio estis negativa en tio por IAREV ? Tute simple la fakto, ke la asocio de tiam kontraŭis la oficialan politikon de Sovetunio. Ĉu eblis, oportunis, provi propagandi tutmondan revolucian literaturon dum la eŭropaj komunistaj partioj estis petataj afabliĝi kaj komplete partopreni en la Popolaj Frontoj ? Oni komprenas, ke en tiuj kondiĉoj la sovetaj IAREV-anoj, pli bone lokitaj ol tiuj de la eksterlando por kompreni la volon de la povo, provis adaptiĝi, almenaŭ laŭ semantika vidpunkto, decidante anstataŭi la Proletan Literaturon per Internacia Literaturo.
Sed la ŝanĝo, kies konsekvencoj fine por IAREV estis la plej gravaj, estis tiu, kiu koncernis la politikan vivon en Sovetunio. La ekfunkciiga evento estis la murdigo de Kirov, la unuan de decembro en 1934 [35]. Dum la finiĝanta jaro estis markita de reiro al pli demokrata funkciado de la partio [36], la abrupta malapero de Kirov servis al Stalin kiel preteksto por entrepreni la sisteman likvidadon de siaj kontraŭuloj, veraj aŭ supozataj. Sur ili tiam pluvis unuope aŭ miksite la akuzoj pri trockiismo, spionado, saboto, konspiro, perfido, murdoprovoj... Nun por pluraj jaroj estis malfermita la ĉasado de suspektatoj, kaj inter ili la esperantistoj apartenis al aparta kategorio, tiu de la sovetaj civitanoj havintaj aŭ daŭre havantaj rilatojn kun la eksterlando, kio estis aparte la kazo de la IAREV-anoj.
Ekde 1935, la ekintereso pri la esperantista movado fare de Eĵov, kiu ankoraŭ ne mastris la NKVD-on, sed jam prezidis la kontrolkomisionon de la partio, tute ne estis pruvo pri simpatio kaj intereso, kiel komence kredis tion E. Drezen aŭ N. Incertov, sed male signifis la komencon de la suspekto [37].
Stranga kaj terura lando estas Sovetunio post la murdo al Kirov. Je ĉiuj niveloj de la povo nun regas malfido, timo malplaĉi. La dilemo estas simpla : brue kaj sklavece aprobi la kremlajn grandpotenculojn, aŭ silenti, praktiki laŭ la vortoj de Isaac Babel "la heroecon de silento" [38] kaj eventuale memmortiĝi. La soveta universo, kie la taga vero ne plu estas tiu de la morgaŭo, kie personoj ŝajne neriproĉeblaj subite falas en malfavoron, iĝas kafkaeca universo, kie absurdeco regas ĉie. Jen kiel tion priskribas P. Hebart (Ebar), franca komunisto, kiu alvenas Moskvon en novembro de 1935 por gvidi la revuon Internacia Literaturo. [39]
"Mi regis super malgranda nombro da sindonemaj kunlaborantoj. Unu sola laboris kiel sklavo ; la aliaj rigardis... Oni rapide kutimiĝis al ilia ĉeesto. Ili foje eliris el sia silento kaj tio estis por diri : "Niet". Ekzemple, kiam mi klopodegis dum tuta monato por prepari numeron pri la kondiĉoj de la kreado... Kaj kiam ĉio estis preta, unu el la delegitoj (ni nomu ilin tiel) diris kun kantema voĉo : "kamarado Hebart, ŝajnas al mi, ke pli valorus forlasi tiun projekton"...
Aŭ plie : "tro granda socia malegaleco naskas cinikismon. La cinikismo estas eltenebla, se ĝi ne estas akompanata de insultmokado : la laboristo estas cinika, sed li fabrikas boltojn kaj tio ne estas sensenca, ĉar boltoj estas utilaj. Se la laboristo fuŝas multajn boltojn, li iĝas sabotisto kaj oni likvidas lin ; se li sukcesas fari multajn boltojn, li iĝas staĥanovisto kaj oni honoras lin per ordeno.
Male verkisto, kaj eĉ pli modeste direktoro de revuo, devas atenti ke siaj boltoj estu neuzeblaj. Se li sukcesas pri unu, li estas suspekta, se pri du, oni kondamnas lin. Do la verkisto estas mokeme cinika. Drinkado, memmortigoj, aŭ simple sterileco, sed oni tamen pagis lin (nesukcese farita bolto pli valoras ol unu sukcese farita.)"...
Iom karikatura laŭ la formo, la vidpunkto de P. Hebart estis bedaŭrinde konforma al la realeco. Ĝi estas konfirmita de la vortoj de V. Kolĉinski, kiam li elvokas la obstaklan vetkurson, kiun alfrontas la IAREV-anoj, aŭ la senfinaj klopodoj, fine senfruktaj, kiujn V. Kuzmiĉ faras en Moskvo por trovi solvon al la financaj problemoj de IAREV.
Kaj tamen, ĉio bone rekomenciĝis. Levitaj de Stalin al la flata rango de "inĝenieroj de la homaj animoj", la verkistoj, esperantistaj aŭ ne, povis ankoraŭ kredi je bela estonteco (bela ĝi estis por la korteganaj verkistoj). En la preciza kazo de IAREV, la soveta komunista partio promesis sian materian kaj moralan helpon (sed je kiu nivelo estis farita tia promeso ?), kaj Miĥalski, iniciatinto de la reekigo de la asocio, do povis konvinkiĝi pri la provizoreco de la solvo proponita al H. Bourguignon, tio estis la presado en Francio de Proleta Literaturo atendante la baldaŭan rehejmiĝon de la presado en Sovetunio. Tiu provizoreco, ni jam diris, daŭris multe pli ol ĝis la fino de 1934. La papero promesita por la presado de la revuo neniam estis disponigita, kaj, ankoraŭ pli grave, la malpermeso de la eliro de la mono de la sovetaj abonantoj el Sovetunio tuj kreis nesolveblan situacion. En la granda ludo de la stalina realpolitiko, IAREV nun estis nur senutila kaj ĝena projekto, antaŭ ol ĝi iĝis tute simple suspekta.
Kiel do estis tiam surpriza fakto ke, en tiaj kondiĉoj, organizoj kiel IPE Centro, SEU, IURV, pli malpli subigitaj al la centra povo, rapide montriĝis prudentaj kaj atendis ? Kiel klarigi ekzemple, kial IAREV neniam povis esti rekonata kiel literatura sekcio de IPE ? Mi jam diris, ke tiu asocio estis konceptita kiel militmaŝino kontraŭ SAT, kaj samtempe kiel unu el la multaj instrumentoj de la soveta propagando. Do, post aliĝo al la strategio, kiu konsistis en tio prezenti la socialdemokratojn kiel socialfaŝistojn, H. Muravkin, alinome Homo, unua sekretario de IPE, nature konformiĝis al la turno de Moskvo en la senco de la kontraŭfaŝisma unuiĝo. Sed tiu "unuiĝa" agado estis direktita laŭ tendenca maniero ĉar, dum kontaktoj estiĝis kun UEA [40], la soveta povo sabotis, per sia malcedemo, la provon de reunuiĝo kun SAT iniciatitan de la okcidentaj membroj de IPE. Ekde somero en 1934, la volo mildigi la agadon de IPE montriĝis je la foresto de reprezentanto de SEU en la konferenco, kiun partoprenis en Lille (Lil) 70 membroj de diversaj eŭropaj sekcioj de IPE. Eĉ pli bone, la sola ĉeestanta sovetano, sindikata funkciulo, provokis ĝeneralan konsternon, kiam li sugestis la dissolviĝon de IPE. Tio ne plaĉis al la ĉeestantaj delegitoj kaj el la tiel kreita ĝeno verŝajne devenis la kreskanta malakordo inter la IPE Centro kaj la nesovetaj sekcioj de IPE.
La konduto de la IPE Centro kun IAREV povas tiel esti resumita : fari nenion, kio povus esti negative interpretata en la superaj sferoj de la povo, kaj tamen ne doni la impreson pri tutsimpla forlaso de IAREV. Jen en tiaj kondiĉoj la vortoj de H. Muravkin al mia patro, kiam tiu ĉi pritraktas la problemon de la rilato inter IPE kaj IAREV : Ni ĉiuj scias, li proksimume diris, ke IPE estas unuiĝa organizo, kiu celas kunigi la maldekstrulajn fortojn malamikajn al la faŝismo. Sed, li aldonis, iuj kamaradoj ankoraŭ ne estas konvinkitaj pri tio. Restante sendependa, IAREV do sukcesis venigi tiujn hezitemulojn. Oni povas traduki la mesagon tiel : elturniĝu mem, sed ne kalkulu kun ni.
Necesas substreki, ke tiu argumentado, kiu ne konvinkis mian patron, estis aprobata de pluraj IAREV-anoj, Kuzmiĉ, Izgur, Kolĉinski, kio ŝajnis indiki, ke rezigno aŭ rektliniiĝemo triumfis ĉe parto el la gvidantoj de IAREV. Fakte, ekde 1934, la IPE Centro estis nur malplena konko. la vera povo, se oni rajtas tiel paroli, apartenis al la direkcio de SEU, kio estis iom paradoksa, ĉar, oficiale, SEU estis nur la soveta esperantista sekcio de IPE. Nu, de la kreo de SEU en 1922, ĝia prezidanto, E. Drezen, ĉiam provis plaĉi al la soveta povo, kaj tiu konduto nur ampleksiĝis ekde 1928. Pri tiu rektliniiĝo ne mankas ekzemploj. Mi unue memorigas la kapitulacon de SEU pri la lingva demando en 1932. Jen nun, en la lasta numero de Sur Posteno Klasbatala por la jaro 1934, la artikolo dediĉita al la murdo de Kirov : la oficiala tezo, kiu prezentas la murdiston kiel mandatitan de la opozicia grupo de Zinovjev, estas sendiskute ripetata, kaj eĉ pli sindoneme la sama artikolo anoncas, ke la venonta numero de Sur Posteno Klasbatala publikigos informojn destinitajn al la senmaskigo de trockiistoj kaŝitaj inter la esperantistoj. Fine, se Kuzmiĉ diras la veron en sia deklaro al NKVD, Drezen vigle konsilis al li en 1935, en la kadro de la kontraufaŝisma batalo por la defendo de la kulturo, rilati kun "burĝaj" esperantistaj verkistoj, kiel la hungarojn Kaloĉaj aŭ J. Bagi ; la aserto estas kredebla ĉar, samtempe, mi jam diris, kontaktoj estis prenataj de SEU kun UEA, dum male estis sabotita la provo de reunuiĝo kun la progresema esperanta movado.
Al la forlaso de la IPE Centro kaj SEU respondis en Okcidento la nekompreno kaj/aŭ la demandoj de la nesovetaj IPE-anoj. Ekde la komenco de 1935, A. Schwenk (Ŝvenk), alinome Respe, membro de la sekretario de IPE, esprimis siajn dubojn pri la efikeco de IAREV. Evidente karikaturanta la faktojn, li riproĉis al la IAREV-anoj, ke ili perdiĝas en "subtilaj lingvaj eksperimentoj" dum laŭ li, la batalo farinda troviĝis sur la politika tereno. Alivorte, li opiniis, ke la agado de IAREV estis dispeligaĵo, des pli ke, laŭ li, la literatura rubriko de Sur Posteno tute sufiĉis por kontentigi la esperantistajn literaturamantojn [41].
Pli ĝenerale, probablas ke la nesovetaj gvidantoj de IPE, dezirantaj daŭre akordiĝi kun Moskvo, volis eviti la prenon de decidoj, kiuj riskas kontraŭi la moskvan politikon. Tiel povus klariĝi la silento pri IAREV dum la 2a kongreso de IPE en Antverpeno en Aŭgusto 1935, cetere sen iu ajn soveta delegito. Dum mia patro preparis dikan dosieron pri la asocio, estis neniu debato pri tio. Ĉu Marcel Boubou, komisiita de mia patro por prezenti la dosieron, ne rajtis tion fari ? Ĉu li mem decidis silenti pri tio, konvinkita ke la cirkonstancoj estis tro malfavoraj por IAREV ? [42] Ankaŭ estas vere, ke Sur Posteno de februaro 1936, tiam eldonata en Nîmes (Nimeso) de Doktoro Salan, vokis al abono de Internacia Literaturo, sen iu ajn pozitiva komento pri la kvalito de tiu revuo. Oni do povas konsideri la malfortan entuziasmon de la IPE-gvidantoj rilate al IAREV kiel unu el la ĉefaj kaŭzoj de la malmulteco de la abonoj al Internacia Literaturo en okcidento.
Du pliaj faktoj subtenas la tezon pri la izoleco de IAREV. Estas la transdono de la tasko de respondeculo pri la kroniko de IAREV de mia patro al Miĥalski ekde la n-ro 3 de Internacia Literaturo. Ĉu simpla modifo de la dispartigo de la respondecoj, celante malpezigi la taskon de mia patro ? Mi prefere interpretas tiun decidon kiel la esprimon de la volo de la sovetaj IAREV-anoj kontroli la diraĵojn pri la asociaj problemoj. Mia patro konkludis sian lastan kronikon per tiu frazo : "IAREV ne povas, kaj ne devas esti ekster IPE-organizaĵo". La sovetianoj verŝajne komprenis, ke tiuj vortoj ne estis pli ol piaj deziroj, kaj mi pensas ke ne estas hazardo, sen ne estas spuro de la kroniko de IAREV en la n-ro 3 de Internacia Literaturo.
La alia fakto, kiu sola perfekte resumas la situacion, estas la frazo de V. Kolĉinski, kiun mia patro raportas al Kurisu Kei : "Por nia afero estos plej utile, se ni laboras tiel kvazaŭ oni al ni nenion promesis".
Tiel fariĝis IAREV, stranga projekto por iuj, senutila por aliaj, fine suspekta, flosanta aĵo, kiu vane serĉis fiksŝnuregon. Kaj tamen, kvankam balastigite de multaj handikapoj, la asocio ne sinkis, ĉar de siaj malfortoj ĝi eltiris ankaŭ kelkajn avantaĝojn. Mi kredas, ke oni povas diri, ke el ĉiuj esperantistaj asocioj naskitaj en Sovetunio, IAREV estis finfine la plej libera, aŭ pli ĝuste la malplej trudata ĝuste pro sia marĝeniĝo. Eĉ pli bone, dum la soveta sistemo kaj ĉiuj subsistemoj, kiuj dependis de ĝi, konstruiĝis kiel fermitaj sistemoj, IAREV estis, el ĉiuj subsistemoj [43], la plej malfermita, ĉar ĝis la fino estis konservata la kontakto kun la eksterlando al mia patro. Sed ankaŭ estas vere, ke tiu malfermeco fine kostis al ĝi multegon, kaj ke kruele estis malkonfirmitaj la optimismaj vortoj de mia patro al Kurisu Kei en sia letero de la 5-a de januaro en 1936 "Mi estas nun certa, ke iom post iom alvenos aliaj abonmendoj ĉe mi... ni havas nun seriozajn kialojn por kredi, ke baldaŭ la situacio pliboniĝos grandskale" [44].
Dokumentoj
jpg/internacia.jpg, jpg/Burg05_1k2_650-LA_NOVA_ETAPO-2.jpg, jpg/Burg14_-2.jpg, jpg/Proletara_literaturo_1_.jpg, jpg/Proletara_literaturo_2.jpg, jpg/Burg08_-2.jpg
Notoj
[1] "La regiono, kie ni troviĝas, estas komplete ruinigita. La vilaĝoj ne plu havas eĉ unu starantan domon, estas afliktige. Oni kredas vivi en dezerto" Letero al siaj gepatroj de la 31-a de Aŭgusto en 1919.
[2] FUE, fondita en 1921, ĝi entenis ĉiujn specojn de progresemuloj : komunistoj, anarkiistoj, pacifistoj, socialistoj.
[3] "Bourguignon, la plej firma apogo de la jaroj, kiuj antaŭis la militon, la multdotita kamarado. ... Ne ekzistas kampo, en kiu Bourguignon ne helpis, ne ekzistas iniciato, kiu lin surprizas..." E. Freinet : Naissance d’une pédagogie populaire "Estas ĉiam strangaj aferoj, kiujn movas Bourguignon, ĉiam agema kiel formiko : la lernejaj taskoj, la urbaj arkivoj, la regionaj festoj ; ĉiuj kutimoj kiuj plenigas ŝrankojn, tablojn, kaj eĉ seĝojn de neimagebla kvanto da paperaĵoj, nekompreneblaĵoj, fotoj kaj pli malpli surprizigaj objektoj’’ (atesto de Marcel Turin : letero al sia edzino de la 15-a de Aŭgusto en 1941).
[4] Tri artikoloj de l’ Educateur Prolétarien (aprilo, junio, julio 1933) raportas pri la diskuto.
[5] Artikolo en l’Educateur Prolétarien (oktobro 1933)
[6] Sed la enhavo ne estis neŭtrala
[7] La 27-an de julio 1934, la socialistoj kaj la komunistoj subskribis pakton pri unueca agado kontraŭ la faŝismo.
[8] Mia patro estis tre afabla, ĝenerale grandanima homo, sed li povis, kiam li estis konvinkita ke li pravis, montriĝi akra, kaj eĉ laŭ iuj kontraŭuloj, sektema.
[9] Mia patro neniam estis membro de la komunista partio.
[10] Tiuj akuzoj provokis viglan proteston de mia patro ĉe la direkcio de SEU.
[11] Li subskribas per la plumnomo "Aramis" artikolon en Proleta Literaturo n-ro 2
[12] Krys Ungar : Antaŭparolo al Plena Poemaro de E. Miĥalski
[13] Letero al Kurisu Kei de 15/3/35
[14] Letero al Kurisu Kei de 5/01/36
[15] Artikolo E. Izgur : Enciklopedio de Esperanto, p 261.
[16] La Progresema Esperanto movado en Japanio tiam estas senkapigita pro multaj arestoj, de registaro, kiun influas naciismaj militistoj.
[17] Citita de U. Lins : "La plej sekreta libro pri Esperanto" (En La Revue Espérantiste, Februaro 1972)
[18] "Taskoj por hodiaŭ kaj taskoj por morgaŭ" (Sur Posteno, Julio 1936)
[19] La leteroj el Sovetio havis tre stereotipan enhavon pro la kontroloj de la sovetaj aŭtoritatoj.
[20] Sur Posteno tiam estis eldonata en Nimeso
[21] En sia deklaro al NKVD, Kuzmiĉ asertas, ke li kontraŭis al la kreado de la grupo de la "Amikoj de IAREV". Ĉu tiu kontraŭstaro estis personeca ?
[22] Proleta Literaturo n-ro 2 : noto de la redakcio
[23] "Esperanto jam delonge finis la periodon de sia kreado sendiskuta, kaj komencis la epokon de sia vivado" (Letero al Kurisu Kei de 2/9/1935)
[24] En la letero de 5/1/1936 al Kurisu Kei, li informas, ke V. Kolĉinski agnoskas la nesufiĉajn klopodojn de la sovetanoj por liveri al li kvalitajn tekstojn "estas nia kulpo, ne via".
[25] Vidu la dokumentojn
[26] Tradukita de T. Panferov, tipa verkisto de la socialisma realismo.
[27] ĝenerala sekretario de la germana Komunista Partio. Malliberigita en 1933, mortpafita en 1944. Li estis obeema ekzekutanto de la stalina politiko.
[28] Temas pri ekstrakto el "Reforĝo De L’Homoj", grandega poemo (ĉu 5000 versoj ?), kiu prezentiĝis kiel panoramo de la historio de Rusio ekde la cara epoko ĝis tiu de la kvinjaraj planoj. Bedaŭrinde tiu verko ŝajne definitive perdiĝis.
[29] Tiam necesis tempo inter 14 kaj 16 horoj da trajnveturo por iri de Moskvo al Ĥarkovo.
[30] Tiu-ĉi, nomita Aegitna , 27 Rue de Chateaudun en Cannes estis organizita kiel laborista kooperativo.
[31] Sur Posteno n-ro 19. La ĉifero verŝajne estas iom troiga. Tamen.
[32] Letero al Kurisu Kei de 7/8/1935
[33] Komencanta instruisto tiam gajnis po 1000F monate.
[34] Letero al Kurisu Kei de 7/8/1935
[35] Unua sekretario de la partio por la regiono de Leningrad, Kirov estis unu el la suprenirantaj "steloj" de la partio.
[36] Dum la 17-a kongreso de KPUS (26 de januaro - 10-a februaro en 1934), iuj kontraŭuloj estis reakceptitaj kaj 300 delegitoj voĉdonis kontraŭ Stalin dum la elektoj en la centra komitato.
[37] U. Lins : La danĝera lingvo, p 403-404.
[38] I. Babel estis unu el la plej bonaj rusaj novelistoj. Arestita en 1938, li estis ekzekutita en 1940.
[39] P.Hebart : la ligne de force. Folio 1980
[40] UEA:Universala Esperanto Asocio, konsiderata kiel politike neŭtrala
[41] La literatura rubriko de Sur Posteno malofte okupis pli ol unu paĝon kaj foje limiĝis al kelkaj mallongaj distraj rakontoj aŭ enigmoj.
[42] Okupata de la tria esperantista lernejo en Monte Karlo, mia patro ne povis iri al Antverpeno.
[43] Fakte IAREV pli ĝuste estis nesistemo.
[44] Necesas rememorigi kelkajn faktojn por kompreni tiun optimismon : komence de 1936 nenio trafiltriĝas kio okazas en Sovetunio ; Japanio ankoraŭ ne invadis Ĉinion ; Hispanio estas estrata de respublikistoj ; en Francio la Popola Fronto iĝis realaĵo.
cas". "Antaŭen kaj antaŭen ! Al novaj idealoj _ Al nova viv-konstruo ! Al nova viv-rimed’ ! _ Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj ! _ Ni ne kompatu, premu la florojn sur la bed’ !"