Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Breĥt : Paketo de l’ kara Dio
puce Hans-Georg Kaiser : Malicaj kristnaskaj anĝeloj
puce John Stave : La venĝo de l’ malgranda Nikolao (rakontotraduko)

John Stave : La venĝo de l’ malgranda Nikolao (rakontotraduko)


Estis la dua kristnaska tago. La geedzoj promenis. Ŝi estis altstatura kaj fortika, li male malgranda kaj pretervidebla. Ambaŭ laŭtakse estis pli ol kvindekjaraj.

Suno brilis, la neĝo trembrilis. Ĝi kraketis sub la plandumoj. La grandulino enkroĉiĝis brake ĉe la vireto. Ili iris jam preskaŭ dum horo.

„Mi, Evinjo, havus nun apetiton je bela freŝa biero“, diris la vireto modeste.

„Tio tute ne eblas !“ diris la grandulino.

„Sed, mi havas tiom grandan apetiton...“

„Vi jam ĉe via naskiĝtago trinkis bieron. Ditriĥ !“

„Tio estis ja la 11-a de novembro, Evinjeto !“

„Sensencaĵo“, diris la grandulino, kaj la vireto trotis grumbleme apud ŝi. La neĝo kaj la dentoj de la vireto ekgrinciĝis.

„Trifoje mi rolis antaŭhieraŭ kiel Nikolao“, la vireto ĵetis vortojn en la vintrotagon. „“Ĉe Marinjo, ĉe Mikaelo kaj ĉe Liza-Laŭra !“

„Estas viaj genepoj, nerekte via karno kaj sango !“

„Grr, grr, grr, grr, grr, grr... „

„Sed vi mem ja trinkis vinon“, diris spiteme la malgranda Nikolao.

„Vi havas stomakan ulceron“, respondis la grandulino.

„Neniu miraklo“, rediris la malgranda Nikolao.

„Kion vi opinias, ĉu ?!“ siblis la grandulino kaj haltis.

„Mi nur laŭte pensis“, koncedis la malgranda Nikoalo. „ Ĉar mi ja jam havas kvindek sep jarojn.“

„Mi eĉ pensis“, diris la grandulino, „ke vi volas kritiki min nepravigite. Venu, ni iru ĉi tie transen en la parkon. Ekmarŝu !“

Sed transpasejo ne videblis. Male, sur ŝildo estis legebla, ke la transiro de la tramaj reloj je tiu ĉi loko estas malpermesita.

„Mi ne transiros ĉi tie“, diris la vireto.

„Timulo-leporulo !“ mokis la grandulino. Ŝi celis la relojn, dum la malgranda Nikolao akceptis la ĉirkaŭvojon al la permesita transirejo. Sed pro la hastemo la grandulino pretervidis la polican patrolaŭton, kiu senbrue kaj lante descendis la straton. Ĝi haltis. Policano eliris, metis servoprete la manon al la ĉapo. Li instruis la grandulinon pri ŝia facilanima konduto en la trafiko. La grandulino montriĝis neinstruebla kaj citis eĉ nomojn el „La bestovivo de Brehm“. La policano postulis ŝian identigilon. Post iom da serĉado la grandulino koncedis ne havi ĉe si la dokumenton. Eĉ ne stirlicencon por la veturado de aŭtoj aŭ almenaŭ vakcinateston aŭ rabatkarton de C & A.

„Ĉu vi konas iun proksime, kiu povus identigi vin ?“ demandis la policano.

„Tie transe promenas mia edzo !“

La patrolaŭto kune kun la grandulino preterveturis la malgrandan Nikolaon.

„Tiu ĉi cvitanino“, diris la policano, „asertas, ke vi estas ŝia edzo.“

La malgranda Nikolao detale rigardis sian edzinon. Tiam li skuis lante la kapon : „Mi ne konas la damon. Mi ne vidis ŝin dum mia tuta vivo !“

„Fia fripono !“ kolere vokis ĉi-momente la grandulino kaj forgesis tute, ke estis Kristnasko. Ŝi volis eĉ bati la vireton.

Jen la policano afable invitis ŝin kunveturi al la policejo por povi konstati la personajn indikojn.

„Se venos vi hejmen...!“ vokis la grandulino dum ŝi denove eniris en la policaŭton.

„Mi ja eĉ ne scias, kie vi loĝas“ diris ruze la malgranda Nikolao. La patrolaŭto brue forrapidegis. La malgranda Nikolao bruligis cigaron kaj postrigardis la aŭton.

„Ci tute ne pravas ! ’Formetu vipon vian - jen mi ne plu faros fian’, li diris kaj ekiris por trinki bieron.


trad. Dorothea & Hans-Georg Kaiser

Gloso :
C & A = germana superbazaro por vestoj ks.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio