Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Breĥt : Paketo de l’ kara Dio
puce Hans-Georg Kaiser : Malicaj kristnaskaj anĝeloj
puce John Stave : La venĝo de l’ malgranda Nikolao (rakontotraduko)

Breĥt : Paketo de l’ kara Dio

rakontotraduko


Kunprenu viajn seĝojn kaj teglasojn ĉi tien, malantaŭen al la forno. Kaj ne forgesu la rumon. Estas bone, se estas varme – paroli pri la frido.

Kelkaj viroj, speciale de speco, kiu ne ŝatas sentimentalecon, havas fortan antipation kontraŭ Kristnasko. Sed almenaŭ unu Kristnaskon en mia vivo mi vere tenas en tre bona memoro. Estis la kristnaska vespero de la jaro 1908 en Ĉikago.

Mi venis komence de novembro al Ĉikago kaj oni diris tuj al mi, kiam mi informis min pri la ĝenerala situacio, ke venos la plej kruela vintro, kiun povus okazigi tiu jam por si mem sufiĉe malagrabla urbo. Demandinte, ĉu mi bonŝancus kiel kaldronforĝisto, oni diris al mi, ke kaldronistforĝistoj ne havas bonŝancon, kaj kiam mi serĉis iun almenaŭ iomete akcepteblan dormlokon, ĉiu estis tro multekosta por mi. Kaj tion spertis multaj en tiu vintro de la jaro 1908 en Ĉikago, homoj el ĉiuj profesioj.

La vento blovis abomene el la direkto de Miĉigan-lago, dum la tuta decembro, kaj fine de la monato finis eĉ kelkaj el la grandaj buĉistaj entreprenoj la laboron kaj ĵetis tutan torenton da senlaboruloj sur la fridajn stratojn.

Ni trotis dum taglumo tra ĉiu urbokvartalo kaj serĉis malespere laboreton kaj ĝojis, se ni vespere povis trovi lokon en eta kun lacaj homoj plenŝtopita gastejo en la buĉfabrika kvartalo. Almenaŭ estis varme tie, kaj ni povis sidi trankvile. Ni sidis tiom longe, kiom iel eblis, kun unu glaso da viskio, kaj ni ŝparis la tutan tagon por tiu ĉi unu glaso da viskio, kiu krome inkludis la varmon, la bruan kulison kaj la kamaradojn, ĉion, kio je espero ankoraŭ ekzistis por ni.

Tie ni sidis ankaŭ je la krisnaska vespero de tiu ĉi jaro. La gastejo estis eĉ pli plenŝtopita ol kutime kaj la viskio enhavis eĉ pli da akvo kaj la publiko estis eĉ pli malesperiĝinta ol kutime. Estas kompreneble, ke nek la publiko nek la gastejestro fariĝas festhumoraj, se la sola celo de la gastoj estas per glaso elteni tutan nokton, kaj se la ĉefa tasko de la gastejestro estas elkonduki tiujn, antaŭ kiuj staras jam malplenigitaj glasoj.

Sed ĉirkaŭ la deka vespere envenis du aŭ tri uloj, diablo sciu, de kie, kiuj havis dolarojn en la poŝoj, kaj tiuj invitis ĉiujn ĉeestantojn trinki kelkajn kromajn glasojn, ĉar estis ja Kristnasko kaj sentimentaleco kvazaŭ ŝvebis en la aero. Post kvin minutoj la tuta gastejo tute ŝanĝiĝis.

Ĉiuj leviĝis por ricevi pluan viskion (kaj ĉiu nekredeble skrupule atentis pri tio, ke oni tute precize enverŝu), oni kunŝovis la tablojn kaj petis frostotreme aspektantan knabinon, ke ŝi dancu Cakewalk-on, kaj ĉiuj aliaj festpartoprenantoj manfrapis la takton. Sed kiel mi diru tion, eble la diablo havis siajn nigrajn manojn en la ludo, ĉar festohumuro ne volis ekesti.

Ja, la festo tuj dekomence havis ion rekte malican je si. Mi pensas, ke estis la devigo devi akcepti la donacojn, kio tiom ekscitis ĉiujn. Oni ne per afablaj okuloj rigardis la donacintojn. Jam post la unuaj glasoj de la eldonita viskio oni faris la planon aranĝi laŭregulan aŭtentikan transdonadon de donacoj, por diri tiel : donacadon laŭ granda stilo.

Ĉar abundo da donacoj ne estis je dispono, oni volis donaci ne vere multekostajn aĵojnj, sed prefere tiajn, kiaj konvenas por la donacricevontoj, kaj kiuj eble havas eĉ kaŝitan sencon.

Tial ni donacis al la gastejestro ĉampanujon kun kota neĝakvo de ekstere, kie tiumomente estis sufiĉe da ĝi - por ke lia viskio ne elĉerpiĝu ĝis la nova jaro. Al la kelnero ni donacis malnovan malfermitan ladoskatolon, por ke li havu almenaŭ unu decan servicopecon, kaj al la knabino, apartenanta al la gastejo ni donacis poŝtranĉilon kun difektitaj eĝoj, por ke ŝi almenaŭ povu forgrati la pudrotavolon de la pasinta jaro.

Ĉiujn ĉi donacojn la ĉeestantoj, eble nur kun la escepto de la donacricevintoj, aplaŭdis provoke. Kaj tiam venis la tempo por la plej granda amuzo.

Estis ja viro inter ni, kiu certe havis tiklan flankon. Li sidis ĉiuvespere ĉi tie, kaj personoj, kiuj spertis pri tiaj aferoj, supozis povi aserti kun certo, ke kiom ajn indiferenta li ŝajnigis sin, li devas havi certan neskueblan evitemon kontraŭ ĉio, kio nomiĝas polico. Ĉiu homo povis vidi, ke li sentas sin ne komforta en sia haŭto.

Por tiu ĉi viro ni elpensis tute specialan aferon. El malnova adreslibro ni elŝiris kun la permeso de la gastejestro tri paĝojn, sur kiuj troviĝis amaso da policejoj, volvis ilin zorge en gazeton kaj transdonis la donacon al tiu viro.

Ekestis granda silento, kiam ni transdonis ĝin. La viro metis la paketon heziteme sur la manojn kaj rigardis supren al ni per iom pala rideto. Mi rimarkis, kiel li palpis perfingre por ekscii jam antaŭ la malfermado, kio povus estis en ĝi.

Sed poste li rapide malfermis ĝin.

Kaj nun okazis tre stranga afero. La viro ĝuste fingrumis je la ŝnuro, per kiu „la donaco“ estas kuntenata, kiam li ĵetis ŝajne senatentan rigardon sur la gazetfolion, en kiun ni volvis la interesajn adreslibrajn paĝojn. Sed tiumomente lia rigardo jam ne plu estis sen atento. Lia tuta magra korpo (li estis tre longa) kvazaŭ kurbiĝis ĉirkaŭ la gazetpaĝon, li klinis sian vizaĝon profunde sur ĝin kaj legis.

Neniam, nek antaŭe nek poste, mi vidis legi homon tiel. Li fakte avide voris la legatan. Kaj tiam li rigardis supren. Kaj pluan fojon mi neniam antaŭe nek poste vidis viron, kiu tiom jubile rigardis kiel tiu viro.

„Jen mi legis ĵus en la gazeto“, li diris per grakanta pene trankviligita voĉo, kiu troviĝis en ridinda kontrasto al lia ĝojega vizaĝo, „ke la tuta afero estas simple klarigita jam delonge. Ĉiu viro en Ohio scias, ke mi havis nenion komunan kun tiu afero.“ Kaj tiam li ridis.

Kaj ni ĉiuj, starante mirigite ĉe li, atendinte ion tute alian, komprenis preskaŭ nur tion, ke la viro estis kulpigita pri io, kaj ke li intertempe, kiel li ĵus eksciis el la gazetpaĝo, estis rehabilitita, ni komencis subite kunridi plengorĝe kaj preskaŭ elkore, kaj tial venis granda svingo en nian aranĝon, la stranga amareco estis tute forgesita, kaj fariĝis ankoraŭ bonega Kristnaskfesto, kiu daŭris ĝis la mateno kaj kontentigis ĉiujn.

Kaj ĉe tiu ĝenerala kontentiĝo kompreneble jam tute ne plu gravis, ke tiun gazetpaĝon elserĉis ne ni, sed Dio.


tradukis Hans-Georg Kaiser

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio