Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Letero 020a
puce Letero 001a
puce Letero 002a
puce Letero 003a
puce Letero 004a
puce Letero 005a
puce Letero 006a
puce Letero 007a
puce Letero 008a
puce Letero 009a
puce Letero 010a
puce Letero 011a
puce Letero 012a
puce Letero 013a

Letero 018a


De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo


Nu ! Sofio, vi jam malaprobas mian baldaŭan faron ! Al mi ne mankis motivoj de malkvieto ; jen vi ankoraŭ multigas ilin. Evidente, laŭ vi, mi ne respondu. Ja facile vi parolas ; cetere vi ne ĉeestas, do ne povas taksi la aferon ; mi certas, ke en mia loko, vi same agus, kiel mi. Ja oni ĝenerale devas ne respondi ; vi bone vidis, en mia hieraŭa letero, ke komence mi malkonsentis tion fari ; sed mi estas certa, ke neniu jam troviĝis en mia situacio.


Kaj mi devas decidi tute sola ! Mi hieraŭ vespere esperis renkonti sinjorinon de Mertejo, sed ŝi ne venis. Ĉio kontraŭas min. Lin mi konas dank’al ŝi ; lin mi renkontis, al li mi parolis preskaŭ ĉiam en ŝia ĉeesto ; tion mi tute ne riproĉas ; sed nu, ŝi forestas, kiam mi estas en embaraso. Ho ! Kiom kompatinda mi estas !


Imagu : li hieraŭ venis kiel kutime. Mi estis en tia konfuzo, ke mi ne aŭdacis rigardi lin. Li ne povis paroli, pro la ĉeesto de Panjo. Mi ja antaŭsentis, ke li estos en ĉagreno, kiam li vidos, ke mi ne responde skribis. Mi ne sciis, kiel konduti. Post momento li petis, ĉu li devas iri preni mian harpon. Mia koro tiel forte batadis, ke mi kapablis nur jesi. Kiam li revenis, estis ankoraŭ pli malbone. Mi nur ekrigardis lin. Li min ne rigardis, sed lia mieno estis kvazaŭ tute malsana. Tio multe afliktis min. Li ekagordis mian harpon, kaj alportante ĝin li diris : "Ha ! Fraŭlino !..." Nur tiujn du vortojn, sed en tia tono, ke mi estis en tuta konsterno. Mi preludis sur mia harpo, tute ne sciante, kion mi ludas. Panjo demandis, ĉu ni ne kantos. Li senkulpiĝis, pledante malsaneton. Sed mi, senmotiva, nepre devis konsenti al kanto. Ha ! kiel mi estus preferinta havi nenian kantokapablon ! Mi intence elektis arion nekonatan de mi, ĉar neniun mi kapablis kanti, kaj Panjo certe eksentos ion. Feliĉe venis vizitantino ; tuj kiam mi aŭdis la kaleŝon, mi ĉesis ludi, kaj petis, ke li reportu la harpon. Mi timis lian tujan foriron, sed li revenis.


Dum Panjo kaj la alvenintino babiladis, mi volis denove rigardi lin ; niaj okuloj renkontiĝis, kaj mi ne povis deturni la miajn. Tiam mi vidis flui liajn larmojn, kaj li devis turni sin por tion kaŝi. Mi ne povis elteni, kaj sentis, ke ankaŭ mi tuj ekploros. Mi eliris por krajoni sur papereto : "Mi petas, ne tiom malgaju ; mi promesas respondi." Ne diru, ke tio estas malbona faro ; cetere mi ne povis deteni min. Mi ŝovis la paperon inter la harpokordojn kaj revenis pli kvieta. Mi sopiradis pri la foriro de tiu sinjorino. Feliĉe ŝi estis faranta rondviziton kaj baldaŭ eliris. Tuj poste mi petis, ke li denove prenu la harpon. Mi ja komprenis je lia mieno, ke li antaŭvidas nenion ; sed post la reveno, kiom li kontentis ! Deponante la harpon apud mi, li intermetis sin, ke Panjo ne vidu lin, kaj tiam ekprenis mian manon kaj premis ĝinŠ tiel varme !... Tio ne daŭris, sed mi ne povas diri mian plezuron. Tamen mi detiris ĝin ; tiel mi tute ne estas riproĉinda.


Nun, aminjo, vi komprenas, ke mi ne povas ne skribi : mi promesis ; cetere mi ne volas denove aflikti lin, ĉar tiam mi suferas pli ol li. Se tio estus malbona, mi ne farus ; sed ĉu malbone estas skribi por malhelpi ies malfeliĉon ? Mia sola embaraso estas, ke mi ne scios bone aranĝi mian leteron ; sed li ja komprenos, ke mi ne kulpas je tio ; cetere mi certas, ke li ĉiel kontentos, ĉar tiu letero venos de mi.


Adiaŭ, aminjo ; se vi opinias min malprava, diru, sed laŭ mi, mi tute ne estas. Ĉe la proksimiĝo de la skribmomento, mia koro nekredeble batadas. Tamen mi skribos, ĉar mi promesis. Adiaŭ.


El... la 20an de Aŭgusto 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio