Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kontraŭ G20 Pinta Konferenco neegaleca nedemokrata ! - Raporto pri Korea kaj Japana Aktivista Kunsido de Esperanto 2010 kaj konversacio kontraŭ G20
puce Unua preparkunveno kontraŭ la G20-renkontiĝo planita en Koreio
puce 2009 Internacia Somera Kunloĝado
puce Arciesperantoletero n. 48
puce Neordinara kunveno en Beogrado
puce Kial gravas SAT-rondoj kaj Ĝenerala Konsilantaro ?
puce Arciesperantoretletero n°45
puce 2008 Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon
puce SATEB KUNVENOJ 19-a de Majo 2007 - LONDONO
puce Plu progresas la Seula SAT-rondo

Kial gravas SAT-rondoj kaj Ĝenerala Konsilantaro ?

Kial gravas SAT-rondoj kaj Ĝenerala Konsilantaro ?

La jenan tekston mi decidis verki post debatoj interne de la PK, konstatante ke kelkaj ideoj, kiujn mi defendis dum la lasta kongreso ne estis sufiĉe klare prezentitaj en skriba formo. Ĉi tiu teksto ne celas nutri teorian polemikon, sed iom klarigi, kiel mi sentas la evoluon de SAT. La ideoj, kiujn mi ĉi-tie prezentas, tute ne estas originalaj. Lanti faris similajn analizojn en 1921. Sed por ne nutri la kredon, ke mi celas "revenigi la asocion 85 jarojn malantaŭen", mi argumentos ne pere de citaĵoj el liaj verkoj, sed per observoj el la nuna realo.

Por- kaj per-esperanteco

Dum longa tempo malgraŭ certa rezisto regis la ideo, ke SAT estas "peresperanta asocio", dum "LEA-oj" kaj UEA estus "poresperantaj", t.e. strikte neŭtralaj el politika vidpunkto. Ĉiuj, kiuj iom sekvis la debatojn ĉirkaŭ la fondo de la poresperanta fako antaŭ kvin jaroj espereble konscias, ke la afero ne estas tiel simpla. Ja SAT celas praktike uzi esperanton, sed tio supozigas, ke ekzistas kleriĝemaj esperantistoj, kiuj ne falas el la ĉielo, sed aperas en kursoj, post varbado en neesperantistaj laboristaj rondoj. La varban laboron plenumas la LEA-oj, nun kunlabore kun la poresperanta fako, sed la relativa malvigleco de kelkaj el ili, kaj la manko de entuziasmo por fondo de pliaj LEA-grupoj pensigas, ke la graveco de la tiukampa laboro estas tre subtaksata, kio poste ankaŭ nutras dubojn pri la utileco de SAT entute. La neŭtraligo de LEA-oj, t.e. ilia emo kaŝi sian laboristan standardon kaj fari neŭtralan propagandon por Esperanto, faras ilin senutilaj konkurencantoj de la "neŭtrala" (ligita al UEA) movado, kaj kondamnas ilin al malapero, ĉar la originalo ĉiam estos preferata al malpli forta kopio. Ja poresperanta informado neniam estas tute neŭtrala. Ekzemple deĵorado en budo dum pacista festo tute ne estas neŭtrala, same kiel varbado dum kontraŭrasisma manifestacio. El tio sekvas, ke SAT-anoj nur povas fidi je si mem kaj je propraj strukturoj por esperi varbi pliajn aktivulojn. Tial gravas la ekzisto de lokaj SAT-rondoj por tion plenumi, kunlabore kun LEAoj, poresperanta fako kaj simpatiantoj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al SAT (ekzemple lernantoj)).

SAT kaj la "ekstera mondo"

La statuta aserto, ke "SAT celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en sia aparta medio", ofte estas misinterpretita kvazaŭ "SAT celas batali kontraŭ la dogmoj, kiuj estas instruitaj al laboristoj en siaj respektivaj medioj". Tia interpreto ofte ligiĝas al la ideo ke sindikatoj kaj partioj estas kadukaj, putraj kaj senutilaj. Tio ne nur estas karikaturo de multe pli kompleksa realo, sed ankaŭ pli malpli supozigas, ke SAT estus supera al la cetero de la laborista movado, kaj iel devus alporti la "veron" al ĝi, aŭ nur malŝate moki ĝiajn mankojn. La supertendenceco de SAT ne estas, en SAT, la supereco de unu tendenco, eĉ se ĝi estus tute originala : tio farus ĝis konkurenca al la asocioj, partioj aŭ movadoj, kiujn ĝi celas helpi en iliaj internaciaj rilatoj. Mi absolute ne subtaksas la gravecon de SAT (kaj tial dediĉas al ĝi plej grandan parton el mia energio), sed tamen necesas konscii kaj agnoski, ke la aliaj organizoj ankaŭ ludas gravan rolon, eĉ se malsaman. Ja neniu normala homo emos forlasi siajn kutimajn aktivaĵojn por subite "agadi en SAT". "Agadi en SAT", preter la plenumo de kelkaj administraĵoj, ĉefe signifas klopodi utiligi siajn kutimajn spertojn, kapablojn kaj emojn, en sennacieca kadro, helpe de esperanto.

La simpla fakto, ke multaj fervoraj kamaradoj tute ne havas la tempon videble aktivi en SAT, ĉar tro okupas ilin "ĉiutagaj urĝaĵoj" estas bona pruvo pri la plua graveco de tiuj fratorganizoj. Tiu "delogado" de eksteraj kamaradoj fakte estas riĉaĵo, kiu estas absolute misekspluatita. Ja, kiu estas la plej bona persono, por informi pri esperanto en sindikato, aŭ informi pri ia batalo, se ne kamarado, kiu rekte partoprenas en ĝi ? La problemo estas, ke tiuj, kiuj partoprenas malofte havas la tempon mem raporti, kaj nur iu, kiu renkontos tiun "ekstere aktivan kamaradon" povos memorigi al li, ke liaj agoj tute povas uziĝi kadre de SAT (ĉu per artikoleto en Sulo, ĉu per organizo de loka debato, ĉu per starigo de kontaktoj kun neesperantistaj fratorganizoj, ĉu per kunlaborado kun alilandaj kamaradoj, kiuj partoprenas en simila agado). Sed por tion fari necesas ke la koncerna kamarado estu en regula kontakto kun aliaj, kiuj povos transdoni la informojn.

Bremsoj al plua disvolviĝo de SAT

Eblus longe argumenti pri la mankoj de la ekstera mondo, la progresoj de la obskurantismo, la drasta ideologia batalo kontraŭ ĉia laborista organizado kaj tion ni regule pridiskutas en Sennaciulo. Sed pri ĉiuj tiuj faktoroj SAT-anoj ne povas rapide multon ŝanĝi je monda skalo, almenaŭ ne tuj per rekta agado en SAT. Tio, pri kio SAT-anoj havas pli da povo estas pri la organizado de sia propra asocio, kaj la spiritostato en kiu ni agadas. Tiurilate indas rimarki, ke eble la unua venkinda malamiko estas la minuskomplekso pri la nuna situacio. Kiel montras la agadraporto, kaj la raportitaj informetoj en la lastaj Sennaciuloj, SAT-anoj multe kaj diversmaniere aktivas tra la mondo. Ili nur nesufiĉe informas pri sia agado, tiel nutrante la kredon, ke nenio okazas. Kaj, eĉ pli grave, ofte agadas sen konscii, ke ili povus fari ekzakte la samon nomante sin "SAT-rondoj". Tio ne estas nur abstrakta vortbatalo. La uzo de la nomo "SAT-rondo" kaj la strebo sisteme raporti sub tiu ĉi ŝildo pri siaj lokaj agadoj nepre nutrus per praktikaj ekzemploj la diskutoj pri la nuna stato de la tutmonda laborista movado, kaj pri la maniero efike plenumi la celojn de SAT je loka nivelo.

Kial "SAT-rondoj" ?

Se akcepti la ideon, ke SAT plu havas gravan rolon ludendan kaj en la laborista movado, kaj en la esperanto movado, tio signifas, ke necesas organiziĝi por efike funkcii kun multaj membroj. Eĉ en 700-membra asocio, 8 PK-anoj nepre ne povas esti en konstanta persona kontakto kun ĉiuj membroj, des pli ke eĉ se la modernaj teĥnikaj rimedoj grandege plifaciligas la interrilatojn inter dise loĝantaj kamaradoj, ili ĉiam restos multe malpli potencaj ol la rektaj personaj kontaktoj. Supozeble ĉiu, kiu aktivas en loka grupo tion propraokule spertis. Tie ni trafas la gravecon de la SAT-rondoj. SAT-rondoj estas ĉiuj kolektivoj de almenaŭ du SAT-anoj, kiuj interŝanĝas ideojn inter si kaj kun la cetera mondo (esperantistaj lernantoj aŭ neesperantistaj kunbatalantoj, ne nepre el la sama politika tendaro). Kaj utiligas tiujn interŝanĝojn por plenumi la SAT-celojn je loka aŭ tutmonda nivelo.

"Internacia PK" ne anstataŭigas funkciantan ĜK-aron

Antaŭ kelkaj jaroj akceptiĝis propono, laŭ kiu la PK ne plu konsistis nur el blokita listo, elektita de la unuregiona SAT-rondo, sed ankaŭ povus enteni individuajn membrojn el aliaj mondopartoj. Tio havis kiel celon korekti neegalecon inter la parizanoj kaj la aliaj kamaradoj, ebligante al ĉiuj partopreni en la gravaj decidoj. Sesjara sperto montris, ke tio tute ne korektis la malegalecon, sed male eĉ plifortigis la pezon de la parizanoj, ĉar evidente, kiam iuj kamaradoj fizike kunvenas dum la aliaj nur rete esprimiĝas, la fizikaj kunvenantoj multe pli facile povas interŝanĝi informojn kaj ideojn, kaj klarigi siajn vidpunktojn. Spertinte ambaŭ situaciojn, mi tre bone vidis la diferencon. En la nuna situacio, kie parizaj homfortoj estas jam multe okupitaj ne nur de SAT, sed ankaŭ de SAT-Amikaro, kiu havas sian sidejon en la sama urbo, la partopreno de aliregionanoj ebligis enkonduki pli grandan flekseblecon en la sistemo, sed tute ne solvis la mankojn. Ĝi eĉ aldonis plian danĝeron : la elekto de individuaj kandidatoj povus ebligi diskriminacian voĉdonadon, favore al iu ajn grupo (aĝa, seksa, politika), anstataŭ miksadon de diversspecaj kamaradoj. Male, laŭ loka nivelo, la kamaradoj statistike estas diversaj laŭ aĝo, profesia situacio kaj politika tendenco. Povas okazi, ke hazarde en iu eta rondo troviĝas tri junaj anarĥiistoj dum en alia estas kvar maljunaj komunistinoj, sed eĉ tiam, tendenca unuformiĝo ne povas ĝeneraliĝi je tutmonda skalo.

Plie necesas konscii, ke la PK plenumas taskojn, sed havas nek la povon, nek la rajton trudi difinitan agadon al la SAT-anaro. Ĝia agado plene dependas de la ricevitaj informoj kaj proponoj, kaj se ĝi ricevas ilin ĥaose, aŭ devas mem aktive serĉi la informojn en diversaj lokoj, la energio uzita dum la serĉado estas perdita por pli utilaj taskoj. Inverse, la manko de efike funkcianta kanalo por rapide konsulti kiel eble plej multajn kamaradojn pri iu difinita problemo ofte naskas longajn hezitojn. La starigo de ĜK-aro, konsistanta el membroj de ĉiuj aktivaj SAT-rondoj, kiuj sintezos la transdonotajn informojn, celas ŝtopi tiun ĉi mankon.

Indas rememorigi, ke la ĜK-anoj ricevas detalajn protokolojn de ĉiuj PK-kunsidoj, havas ĉiujn necesajn elementojn por scii ĉion, kio okazas en SAT, kaj transdoni al lokaj kamaradoj la informojn, kiuj montriĝos utilaj en la apartaj cirkonstancoj de ĉiu rondo. Reciproke, ĜK komisiita de iu SAT-rondo estus la plej bone lokita por transdoni la proponojn kaj petojn de ĉiuj kamaradoj, kaj cerbumi kiel plej efike utiligi ilin en la ĝenerala asocia agadkadro.

Vinko Markovo

el Sennaciulo, majo-junio 2008

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio