Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kontraŭ G20 Pinta Konferenco neegaleca nedemokrata ! - Raporto pri Korea kaj Japana Aktivista Kunsido de Esperanto 2010 kaj konversacio kontraŭ G20
puce Unua preparkunveno kontraŭ la G20-renkontiĝo planita en Koreio
puce 2009 Internacia Somera Kunloĝado
puce Arciesperantoletero n. 48
puce Neordinara kunveno en Beogrado
puce Kial gravas SAT-rondoj kaj Ĝenerala Konsilantaro ?
puce Arciesperantoretletero n°45
puce 2008 Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon
puce SATEB KUNVENOJ 19-a de Majo 2007 - LONDONO
puce Plu progresas la Seula SAT-rondo

2009 Internacia Somera Kunloĝado

Datoj : 1-3 aŭgusto 2009.

Loko : GangŬon Univ. urbo ĈunĈeon (84. 8km oriente de Seulo), GangŬondo,
Koreio

Kotizo : 67,500 / 57,500 (naskiĝanto post la jaro 1989 aŭ studento) en
koreaj ŭonoj.

Kunordigantoj : La Paca Solidareco de Esperanto, SAT membroj en SudKoreio,
Lernejoj Botddari, Onddet, Gil.

Subtenanto : Korea Esperanto Asocio

Bonvenon al la plej bela natura kaj laga urbo ĈunĈeon de SudKoreio


Okaze de la 17-a Internacia Konferenco por Demokratia Edukado (1-9 aŭg.
2009, en ĈunĈeon de SudKoreio), ni, kunordigantoj, decidis okazigi la
Internacian Someran Kunloĝadon ene de la IKDE.

IKDE estas la interŝanĝejo de diversaj spertoj kaj enhavoj en edukado,
neante striktajn eduksistemon kaj enhavon de ŝtata eduksistemo, kio
malhelpas liberajn pens- kaj viv-manierojn de junuloj, sed serĉante
humanecan edukmanieron kiel Summerhill.

Kelkaj lernantoj kaj instruistoj de koreaj provlernejoj eklernis
esperanton ne antaŭ longe kaj esperas utiligi esperanton por la
interŝanĝo de spertoj inter provlernejoj.

Prezentado de lernantoj, enkonduko pri la paca Movado de SudKoreio, kaj
justa komerco estas jam deciditaj programeroj, sed ni atendas pli diversajn
kaj kolorplenajn programerojn de ĉeestontoj.

Se ĉeestontoj volus viziti provlernejojn aŭ aliajn urbojn individue post
la kunloĝado, bv. antaŭe petu ĝin al kunordigantoj (inkluzive pluajn
informojn).

Mantelefono kaj retadreso de ĉefkunordigantoj :

Kara : +82-10-9991- 9857 (010-9991-9857 en Koreio), kara12345 ĉe gmail.com

Paz : +82-10-3226- 2780 (010-3226-2780 en Koreio), paze23 ĉe gmail.com

Unu el instruisto : Zelkovo +82-10-2251- 7014 (010-2251-7014 en Koreio),
mzelkovo ĉe gmail.com

Pri IKDE 2009, vidu la retejon, kiu havas sian esperantan version : http://2009.e-idec.org/eo/node/69

Pli da informoj pri demokrata edukado sur la retejo de La Solidareco : http://solidareco.cafe24.com/

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio