Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 088a


De Cecilo Volanĝo al vicgrafo de Valmono


Malgraŭ mia granda plezuro, sinjoro, ricevi la leterojn de kavaliro Dansnio, malgraŭ mia granda deziro, ke ni libere denove renkontiĝu, mi tamen ne aŭdacis obei vian proponon. Unue, estas tro danĝere ; tiu anstataŭa ŝlosilo ja iel similas la alian ; tamen restas diferenco, kaj Panjo prizorgas ĉion, rimarkas ĉion. Krome, kvankam ŝi ankoraŭ ne uzis ĝin de nia alveno, sufiĉus nur hazardo, kiu nepre pereigus min, se ŝi tion rimarkus. Cetere ŝajnas al mi, ke estus malbone, tiel farigi ĝemelan ŝlosilon : estus malmorale ! Ja la fabrikadon zorgus vi ; tamen la kulpon kaj la punon suferus mi, en kazo de malkovro, ĉar tiu kopiado estus favora al mi. Fine, mi dufoje provis preni ĝin ; se ĝi estus alia afero, estus ja tre facile ; sed mi ne scias kial, mi ĉiufoje ektremis, kaj ne trovis la kuraĝon necesan. Mi do opinias, ke pli bone la afero restu tia, kia nun.


Se vi plu konsentos komplezi al mi, kiel vi faris ĝis nun, vi ja denove trovos rimedon transdoni la leterojn ; via lasta provo estus facile sukcesinta, sen mia misgesto kaj sen via necesa tuja disiĝo de mi. Mi ja komprenas, ke vi ne povas, kiel mi, nur pensi pri tio ; sed mi preferas esti pli pacienca kaj malpli riskema. Mi certas, ke s-ro Dansnio samopinius ; ĉar ĉiufoje, kiam li deziris ion tro preman por mi, li tuj poste cedis antaŭ mia aflikto.


Mi ĉi-kune redonas, sinjoro, vian leteron, tiun de s-ro Dansnio kaj vian ŝlosilon. Mi tamen estas tre dankema pro viaj bonaj intencoj. Mi petas vin plu favori min. Mi ja malfeliĉa estas, kaj sen vi, mi estus tia ankoraŭ multe pli ; sed mian patrinon mi devas obei, kaj mi devas esti pacienca. Kondiĉe ke s-ro Dansnio plu amos min kaj ke vi ne forlasos min, eble venos pli feliĉa tempo.


Mi havas la honoron esti, sinjoro, kun granda dankemo, via tre humila kaj tre obeema servantino.


El… la 26an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio