Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 098a


De sinjorino de Volanĝo al markizino de Mertejo


Antaŭ nelonge, amikinjo, konsolojn kaj konsilojn petis vi ; nun estas mia vico : mi faras favore al mi la saman peton, kiun vi faris favore al vi mem. Mi ja estas en aflikto, kaj timas, ke mi ne taŭge kondutis por eviti ĝin.
Mian maltrankvilon kaŭzas mia filino. De mia foriro, mi ĉiam vidis ŝin malgaja kaj ĉagrena ; tion mi antaŭvidis, kaj kirasis mian koron per severo, kiun mi juĝis necesa. Mi esperis, ke la foresto, la distraĵoj baldaŭ forvaporigos amon, kiun mi konsideris pli infanaĝa eraro, ol vera pasio. Tamen nia ĉi-tiea restado alportis nenion al tiu infano, krom, male, danĝeran melankolion ; mi vere timas, ke ŝia farto difektiĝos. De kelkaj tagoj, ŝi videble ŝanĝiĝas. Precipe hieraŭ tio trafis min, kaj ĉiuj ĉeestantoj alarmiĝis.


Grava pruvo de ŝia aflikto estas, ke ŝi emas venki sian kutiman timemon al mi. Hieraŭ matene, ĉe mia simpla demando, ĉu ŝi estas malsana, ŝi ĵetis sin en miajn brakojn, dirante, ke ŝi estas malfeliĉega, kaj ploregis. Mi ne povas priskribi mian suferon : tuj larmoj plenigis miajn okulojn kaj mi nur havis la tempon deturniĝi, ke ŝi ne vidu min. Feliĉe mi singarde nenion demandis plu, kaj ŝi mem ne aŭdacis plu paroli ; sed klare turmentas ŝin tiu malfeliĉa pasio.


Kion do fari, se tio daŭros ? Ĉu mi malfeliĉigu mian filinon ? Ĉu mi rajtas riproĉi al ŝi la plej belajn kvalitojn de l’ animo : sentemo kaj fideleco ? ĉu tio indas de patrino ? Eĉ se mi sufokus tiun naturan senton, la deziron de feliĉo por mia infano, eĉ se mi konsiderus ĝin kiel mankon de kuraĝo miaparte, dum mi male kredas ĝin la unua, la plej sankta de niaj devoj, eĉ se mi trudus mian volon, ĉu mi ne devus timi eventualajn pereigajn sekvojn ? Ĉu patrina aŭtoritato servu por meti filinon antaŭ elekto inter malfeliĉo aŭ krimo ?


Amikino, mi ne imitos tion, kion mi tiel ofte malaprobis. Mi ja certe provis mem elekti por mia filino ; tio estis nur por helpi ŝin danke al mia sperto ; tio ne estis trudo, sed devo miaflanka. Male, mi perfidus ŝin, kontraŭstarante inklinon ŝian, kies aperon mi ne sciis malhelpi, kaj kies potencon kaj daŭron nek ŝi nek mi kapablas antaŭscii. Ne, mi ne toleros, ke ŝi edziniĝos al iu, amante alian, kaj mi preferas riski mian aŭtoritaton, ol ŝian virton.


Mi do opinias, ke mi tuj elektos la pli saĝan decidon : nuligi mian donitan vorton al s-ro de Ĵerkuro. Miaj motivoj, kiujn mi ĵus klarigis, superas mian promeson, ŝajnas al mi. Eĉ plie : en la nuna situacio, plenumi tiun promeson signifus perfidi lin ; kvankam mi ŝuldas al mia filino la silenton pri ŝia sekreto, mi ankaŭ ne devas trouzi la nescion de s-ro de Ĵerkuro, kaj devas ebligi al li liberan konduton, kvazaŭ li mem ĉion scius. Ĉu mi male aŭdacus malhoneste trompi lin, kiu fidas je mi, kiu honorige elektas min kiel sian duan patrinon ? Ĉu mi erarigus lin, en lia elekto de la patrino de siaj estontaj infanoj ? Jen miaj neeviteblaj pripensoj, kiuj prave maltrankviligas min pli, ol mi kapablas rakonti.


Kontraŭe al neevitebla sekvonta malfeliĉo, mi preferas mian filinon feliĉa kun edzo elkore elektita, trovanta nur mildecon en la plenumo de sia edzina devo ; mi preferas bofilon same ravita, ĉiutage gratulanta sin pri sia elekto ; ambaŭ ĝuantaj nur pri la feliĉo donacata de unu al la alia, dum tiu duopa beato plenigos mian animon per ĝojo. Ĉu mi foroferu tian mildan estonton al vanaj konsideroj ? Kio povus deteni min ? Nur mona intereso. Je kio utilus al mia filino ŝia denaska riĉo, se tio sklavigos ŝin ?
Mi konsentas, ke s-ro de Ĵerkuro estus por mia filino, pli riĉa edzo, ol mi povus esperi ; mi eĉ konfesas, ke lia elekto ege flatis min. Tamen Dansnio apartenas al familio tiel nobla, kiel tiu de Ĵerkuro ; iliaj personaj kvalitoj estas egalaj ; kaj super s-ro de Ĵerkuro li havas la avantaĝon, ke li amas kaj estas amata. Ja riĉa li ne estas ; sed mia filino tia estas por du, ĉu ne ? Ha ! Kial depreni de ŝi la ĝojon riĉigi sian amaton ?


La plej fekunda fonto de skandaloj ĉiutage pli oftaj, estas tiuj geedziĝoj, prikalkulitaj sed ne adaptitaj, kiujn oni nomas konformecaj, en kiuj ĉio ja konformas, krom gustoj kaj karakteroj, ĉu ne ? Mi preferas atendi ; mi almenaŭ havos la tempon studi mian filinon, kiun mi ne konas. Mi kapablas la kuraĝon nedaŭre aflikti ŝin, favore al pli firma feliĉo ŝia ; sed mia koro ne povas riski forpeli ŝin al eterna senespero.


Jen, kara amikino, la ideoj turmentantaj min, kaj pri kiuj mi petas vian konsilon. Tiu severa temo multe kontrastas kun via ĉarma gajeco, kaj ŝajnas ne taŭga al via juna aĝo ; sed via prudento tiom devancis viajn jarojn ! Via amikeco cetere helpos vian saĝon, kaj mi certas, ke ambaŭ kuniĝos por helpi petegantan patrinon.


Adiaŭ, ĉarma amikino ; neniam dubu pri la sincero de miaj sentoj.


El la kastelo de… la 2an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio