Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 09an de junio 2012
puce La 27an de junio 2012

La 09an de junio 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 09an de junio 2012

Deklaro de refunkiciigo de la nuklea centralo Ooi

Hieraŭ la 8an de junio la ĉefministro Noda deklaris refunkciigon de la reaktoroj n-roj 3 kaj 4 en la nuklea centralo Ooi en la urbeto Ooi en la gubernio Fukui. La centralo situas 80 kilometrojn norde de la urbo Kioto kaj 120 kilometrojn norde de Osako. Resume li parolis jene :

Neceso de la refunkciigo

Proksimiĝas la kulmino pri konsumado de elektro pro la proksimiĝanta varma somero, kaj venis tempo por atingi konkludon. “Protekti vivon de la popolanoj”. Tio estas la baza principo por decidi la vojon. Mi konkludis, ke la reaktoroj n-roj 3 kaj 4 estu refunkciigitaj. Akironte la konsenton de la rilataj komunumoj, mi komencos procedi por la refunkciigado.
Ni devas eviti malbonan influon sur la ĉiutaga vivo pro kurenta interrompiĝo kaj prezaltiĝo de elektro. Se neniuj reaktoroj funkcius, la japana socio stagnus. Se okazos abrupta kurenta interrompiĝo, ekestos homoj, kiuj riskos la vivon. Ni ne povos protekti vivojn per provizora, dumsomera refunkciigo de la reaktoroj [1]. Se altiĝos prezo de elektro, tio influos malgrandajn kompaniojn, kiuj volos translokigi siajn fabrikojn eksterlanden, kaj sekve perdiĝos laborlokoj por japanoj. Se mankos petrolo el Mezoriento, ni devos suferi same, kiam okazis Petrolkrizo en 1973.

Sekureco de la refunkciigo

Jam ekzistas kontraŭrimedoj kaj sistemoj kontraŭ eventualaj tertremoj kaj cunamoj tiel fortaj kiel tiuj en Fukuŝimo. Eĉ se ĉiuj elektraj fontoj perdiĝus, neniam okazus kernofandiĝo. Kompreneble ne troviĝas “absoluta” normo por sekureco. Ni postulas de la elektraj kompanioj 30 rimedoj por sekureco de la reaktoroj. La normo de sekureco de la registaro estas provizora. Kiam aproviĝos la nova sistemo pri la kontrolo en la parlamento, la registaro retaksos la normon [2]. La registaro kaj la elektra kompanio Kansaj kune dislokos respondeculojn, kiuj povos taŭge decidi.

Estonta konsisto de elektraj fontoj

Krom la reaktoroj de Ooi, mi ne antaŭenpuŝos refunkciigon de la ceteraj reaktoroj kvazaŭ planite. Ni taksos detale la sekurecon de la reaktoroj unu post la alia. En la longperioda energipolitiko ni planas laŭeble redukti dependecon de nuklea energio. Ĝis aŭgusto ni volas publikigi la trankviligan planon pri energikonsisto.
(Fino de la deklaro)

La ĉefminisrto dankis al la gubernio Fukui pro tio, ke la gubernio liveris elektron dum la pasintaj 40 jaroj. La guberniestro Niŝikaŭa diris : “Mi altetaksas la deklaron de la ĉefministro. Mi mem vidos la staton de la reaktoroj kaj prezentos postulojn de la gubernio al la elektra kompanio Kansajo”. La 10an de junio la gubernia komitato pri sekureco de atomenergio taksos taŭgaj la registarajn rimedojn por la sekureco. Post la aprobo de la gubernia asembleo, la guberniestro renkonte komunikos la gubernian aprobon al la ĉefministro.

Reagoj de popolanoj (laŭ la ĵurnalo Asahi)

Jen estas voĉoj de movadanoj kontraŭ nuklea energio :
S-ro Aizaŭa Kazumasa 70-jara, asemblea membro de la urbo Tookai, kie troviĝas nuklea reaktoro : “Noda ripetis, ke li protektos sekure la popolanojn, sed lia klarigo estas senenhava kaj neniam kotuŝis min. Montrante neniun donitaĵon por konvinki nin, li refuknciigos la reaktorojn, pretekstante eventualan elektromankon. Tio estas minaco al la publiko”.
S-ro Takemoto Kazujuki 62-jara, kiu movadas kontraŭ la nuklea energio en la urbo Kariha en la gubernio Niigata, kie troviĝas nukleaj reaktoroj : “La ĉefministro minacas nin, timigante nin per elektromanko kaj ekonomia stagnado. En la centralo Ooi ankoraŭ ne konstruiĝis kontraŭtertrema stabejo, krome sismologoj diras, ke sub la tereno de la centralo troviĝas aktiva fendego. En tiu situacio, kial la ĉefministro povas diri, ke la kontraŭrimedoj estas suficaj ?”
S-ro Saitou Buiĉi 59-jara, kiu movadas en Hokajdo : “Tiu decido estas vojo por pereo de la nuna registaro. Se li decidus, ke ni esploru, kio okazos al nia vivo sen atomenergio, tio estus vera gvidkapablo de la ĉefministro”.

Reagoj de popolanoj (laŭ la ĵurnalo Akahata)

S-ino Jamazaki Hiroko 34-jara loĝanta en la urbo Kaŭasaki, kiu manifestaciis antaŭ la ĉefministrejo : “La cefministro diras, ke li decidis la refunkciigon por la popolana vivo, sed pro la akcidento en Fukuŝimo popolanoj fariĝis malfeliĉaj. Neniu povas garantii sekurecon de reaktoroj. Eĉ se la registaro trude refunkciigos la reaktorojn, mi ne ĉesos kontraŭbatali.”
S-ino Asakura Ĉikako 41-jara, kiu manifestaciis kun siaj familianoj antaŭ la oficejo de la elektra kompanio Kansajo : “Mi havas infanojn, do estas nature, ke ni protestas kontraŭ la deklaro de la ĉefministro. Se mi silentus, tio signifus, ke mi aprobas lin. Nun estas grave, ke ĉiuj protestu per sia propra voĉo”.
S-ro Saitoo Ŝuuiĉi, kiu manifestaciis en la urbo Nagoja : “Pro la akcidento en Fukuŝimo, ni kvazaŭ perdis la terenon de Japanio, sed la registaro nenion lernis. Ni sukcesis haltigi ĉiujn reaktorojn en majo kaj tio estas nia venko. Mi sentas, ke popolanoj nun estas konsciaj pri la nukleaj aferoj. Por malhelpi la refunkciigon, ni plu kolektiĝu kaj manifestaciu !”
S-ro Okude Harujuki, kiu agadas en la gubernio Fukuŝimo : “Politikistoj, kiuj ne estas spertaj pri atomenergio, ne decidu la refunkciigon laŭ sia “politika juĝado”.
S-ro Tojoguĉi Juukoo 75-jara, loĝanta en provizora domo en Fukuŝimo : “Mi ne povas akcepti la decidon de la ĉefministro, ĉar oni ankoraŭ ne finis la esploradon de la akcidento en Fukuŝimo. Mi estas plena de kolerego. Ni ne scias, kiuj estas respondecaj pri la akcidento. Oni ne solvis la kompensan problemon. Oni raportas, ke sub la tereno de Ooi troviĝas fendego, kiu povos kaŭzi nove grandan katastrofon. Certe neniu problemo okazos dum somero, eĉ se la reaktoroj ne funkcios. La registaro volas kaŝi tiun fakton, do ĝi hastas refunkciigi la reaktorojn. Tio signifas, ke ĝi forĵetas Fukuŝimon”.
(Fino de citaĵoj)

La deklaro de la ĉefministro donos la lastan baton al la reganta Demokratia Partio, kiu suferas pro daŭra perdo de subtenoj. Kiam ĝi ekregis Japanion, plejparto de la popolanoj esperis, ke ĝi plibonigos la vivon, sed ĝi perfidadas tiun esperon. Subtenproporcio por la partio estas tre malgranda, kaj pro la deklaro de la ĉefministro ĝi perdos la lastan subtenantaron. Eble en aŭtuno aŭ en vintro okazos la ĝenerala elekto de la parlamentanoj, kaj en ĝi Demokratia Partio certe malvenkos. Tamen se venkos Liberara Demokratia Partio, kiu regis antaŭe kaj havas politikon antaŭenpuŝi la atomenergian politikon, la situacio plimizeriĝos. Nur Japana Komunista Partio kaj Sociala Demokratia Partio kontraŭas atomenergion, sed multaj popolanoj havas alergion pri komunismo, sekve ne multe balotos por tiuj partioj.

Kien iros Japanio ? Ĝi nun ekpaŝis al pereo.


[1Osako, Kioto kaj aliaj gubernioj najbare de Fukui postulas dumsomeran refunkciigon. Sed Noda rifuzis tiun postulon.

[2Nun en la parlamento oni diskutas pri la fondo de sendependa agentejo pri la kontrolo de la nukleaj centraloj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio