Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 09an de junio 2012
puce La 27an de junio 2012

La 27an de junio 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 27an de junio 2012

Vizito al Mijagi kaj Iŭate

Post tiu ĉi marto malfortiĝis intereso pri la katastrofo (krom nuklea akcidento), sekve mondonaco malmulte ekvenis al la kaso de nia projekto “Helpo al 130 lernantoj de Tooni”. Por renversi tiun tendencon, ni organizis karavanon al Tooni kaj aliaj damaĝitaj lokoj. Ĝi okazis la 25an-27an de junio. Partoprenis 14 homoj ekster Toohoku, kaj kelkaj toohoku-anoj helpis nin.

Mijagi

Rikuzen-Takada

Ni atingis la stacidomon de Kesennuma posttagmeze, kaj de tie ni prenis buson al la urbo Rikuzen-Takada. Ĝin mi vizitis en la lasta aŭgusto kaj raportis pri tio (legu la ĉapitron “La 4a de septembro”, paĝo 275 en “Raportoj el Japanio 15”).
Antaŭ la cunamo tiu urbo estis tre bela kun 70 mil pinarboj laŭ la marbordo, sed krom unu, ĉiuj estis elradikigitaj, kaj la urbo estis tute detruita. Nur restis 5-etaĝa hotelo, granda turisma vendejo, la urbodomo, hosipitalo, alta ŝildo de benzinstacio kaj kelkaj malgrandaj betonaj konstruaĵoj tute ne funkciantaj, sed la centro de la urbo kaj loĝkvartaloj estis tute ebenigitaj kaj eĉ aperis lagetoj tie kaj ĉi tie.

pinarbo

Tiu unusola pinarbo estas nomata kiel “Pinarbo de Espero”, sed poste oni devis konstati, ke ĝi jam estas morta. Kiam ni vizitis la urbon ĉi-foje, la arbo ankoraŭ noble staris. Apud ĝi troviĝis konstruaĵoj de la Centro por gejunuloj. Jam unu jaro pasis, sed nenio ŝanĝiĝis. Same kiel en la lasta jaro vidiĝis renversitaj litoj kaj litaĵoj en la ĉambroj kaj flirtis kurtenoj ĉe la rompitaj fenestroj. Ĉirkaŭante tiujn konstruaĵojn, troviĝis montetoj de rubaĵoj, kiujn oni kribris kaj transportis ien.
Ni paŝis al la hotelo kaj la vendejo. Mi povis vidi neniun ŝanĝon pri tiuj konstruaĵoj. Rubaĵoj restis en la konstruaĵoj same kiel en la lasta jaro. Trans la ĉefa strato staris la alta ŝildo de benzinstacio, kaj sube malfermis la stacio, sed sentegmenta kaj subĉiela. Lastan jaron mi vidis kelkajn difektitajn aŭtomobilojn tie, sed ĉi-foje ili malaperis. Ŝanĝojn, kiujn mi rimarkis, estis nur tiuj du : malfermo de la benzinstacio kaj malapero de difektitaj aŭtomobiloj.
Inter tiu strato kaj la malantaŭaj montetoj troviĝis neniu ŝanĝo : etendiĝis ebenigita tereno kaj lagetoj.
Ni vokis taksion, kiun ni medis anticipe, kaj per ĝi ni vizitis la urbodomon. Tiu ĉi konstruaĵo estas 4-etaĝa, kaj tuj antaŭe staras la Civitana Halo 3-etaĝa. Tiuj, kiuj fuĝis al la urbodomo, estis plejparte savitaj, sed tiuj, kiuj fuĝis al la Civitana halo, plejparte mortis. Homoj ne antaŭvidis, ke la cunamo estos tiel granda, do tiuj mortintoj opiniis, ke ili estos sekuraj, sed tiu “hazarda elekto” kaŭzis grandan diferencon. Antaŭ ambaŭ konstruaĵoj troviĝis altaro, kaj ni preĝis por trankvila dormo de tiuj mortintoj.

Grandega fiŝŝipo antaŭ la stacidomo

Ni vizitis la stacidomon Ŝiŝiori-Karakuŭa, ĉar antaŭ la malgranda stacidomo sidis grandega fiŝŝipo. Ni renkontis virinon, kiu loĝas malantaŭ la stacidomo :
“En tiu ĉi distrikto 200 homoj mortis. La ondegoj transportis multajn ŝipojn de la haveno al tiu ĉi distrikto. Estis terure vidi tiujn ŝipojn veni ĉi tien, rompante restantajn domojn kune kun loĝantoj. Poste okazis granda fajro dum tri tagoj kaj duono de la distrikto estis forbruligita. La urbestro opinias, ke tiu ŝipo restu kiel memoraĵo de la katastrofo, sed mi kontraŭas lin, ĉar ĉiun fojon, kiam mi vidas tiun ŝipon, mi rememoras tiun teruran okazaĵon”.

fiŝŝipo

Nun antaŭ la stacidomo nenio restas krom tiu granda ŝipo. Konservi la ŝipon aŭ ne, tio estas malfacila elekto. Nun en multaj lokoj oni reordigis damaĝitajn urbojn, sekve rapide malaperis atestantaĵoj. Por tiu virino, la ŝipo estas abomeninda, sed kiam ni pensas pri tiu afero en longa perspektivo, ni devas konservi ĝin kiel valoran atestanton de la cunamo. En Tokio estas Muzeo de La 5a Feliĉa Drako, viktima fiŝŝipo elmetita al radioaktiveco el la usona hidrogenbomba eksperimento en la atolo Bikini. Tiu ŝipo estis longe forĵetita en rubaĵejo, sed retrovite nun apelacias al la mondo por abolo de nukleaj armiloj.

La urbocentro de Kesennuma

Ni iris al alia stacidomo en la centro de Kesennuma. La taksiŝoforo fingre montris al ni la lokon de la stacidomo Minami-Kesennuma, sed tie troviĝis nenio. Nur la kajo restis sen reloj, sen la stacidomo. Ĉirkaŭe troviĝis neniu krom kelkaj malaltaj betonaj konstruaĵoj. Apud la kajo estis monto de ĉifonaj aŭtomobiloj en la krepuska suno. La stacidomo situas 600 metrojn for de la haveno, sed cunamaj ondoj, detruinte ĉion en sia vojo, atingis la lokon 1000 metrojn foran. Ni staris sur la kajo senvorte.
Nia hotelo, japanstila tri-etaĝa, ligna hotelo, staris apud alia haveno. Atinginte ĝin, ni rimarkis, ke domoj ĉirkaŭ ĝi estis tute detruitaj kaj nun etendiĝas tie nur terenoj. La hotelmastrino diris ; “La ondoj atingis la trian etaĝon de la hotelo, sed ial la konstruaĵo ne detruiĝis”. En la vestiblo estis granda horloĝo, kies montriloj haltis je 14:46, kiam okazis la tertremo. La hotelo jam estis perfekte riparita, do ni povis vidi neniun spuron de tiu cunamo.
En tiu haveno flosas kajoj, kiuj kondukas pasaĝerojn al la pramŝipoj, sed tiuj estis difektitaj aŭ bruligitaj. Ĉirkaŭ la haveno estis betonaj konstruaĵoj, kies unua kaj dua etaĝoj uzitaj kiel biletejo, oficejo kaj vendejo, estas tute vakaj. Jam oni forĵetis ĉiun detruitan meblaron, sed ankoraŭ ne funkciigis la oficejon.
Mi ĉirkaŭpaŝis la distrikton, kaj trovis, ke la tuta tereno malaltiĝis eble je 50 centimetroj, tial oni rekonstruis la sinkintajn stratojn pli alte. Mi vidis kelkajn detruitajn domojn ; iuj perdis sian unuan etaĝon, iuj flosis kaj ŝtopiĝis inter pli grandaj konstruajoj, iuj ĉambroj en la betona konstruaĵo montriĝis same kiel la 11an de marto lastan jaron kun renversitaj mebloj kaj rubaĵoj.

La vilaĝo Tooni

La 26an de junio ni atingis la urbon Kamaiŝi, kaj poste per aŭtomobiloj de la lokaj helpantoj ni direktis nin al la vilaĝo Tooni. Tie ni renkontis la lernejestrojn de la mezlernejo kaj elementlernejo, al kiuj ni sendas mondonacon. Ili kondukis nin en la lernejojn kaj ni povis vidi, kiel la lernantoj lernis. En iu klaso mi eĉ havis mallongan Esperanto-kurson. En tiu vilaĝo ni vizitis kelkajn lokojn, el kiuj mi raportos pri du afaeroj neforgesindaj.
Unua estas anonco en la distrikto Kerobe. Sur ĝi estis skribita jene : “El kurosoi (unu speco de fiŝo) kaptita en la maro de Kamaiŝi oni detektis radioaktivecon pli ol la normo, tial tiuj fiŝoj ne estu kaptitaj”. Tiu maro estas pli ol 200 kilometrojn for de Fukuŝima. La nuklea akcidento tiom poluis la maron situantan tiel fore.
En la sekvanta tago mi vidis en ĵurnalo, kiom estas poluita en diversaj lokoj en tiu urbo :
Elementa lernejo Kamaiŝi : 0,09 mikrosivertoj
Infanĝardeno Kamaiŝi : 0,11
Elementlernejo Tooni : 0,08
Lernanta halo de Tooni : 0,18
En mia urbo Maebaŝi 200 kilometrojn for de la nuklea centralo, la cifero estas 0,03, do ĉi tie radioaktiveco estas trioble pli forta. La normo de la ŝtatao estas 0,114 mikrosivertoj, do iuj loĝantoj kaj precipe infanoj ĉi tie elmetiĝas al pli ol la normo.
La alia neforgesinda loko estas la detruita konstruaĵo de la elementa lernejo Tooni. Mi jam trifoje venis al la distrikto Katagiŝi kaj vidis tiun konstruaĵon, sed neniam eniris. En la konstruaĵo ne troviĝis tabloj kaj seĝoj, kiuj estis jam forĵetitaj kiel rubaĵoj. Mi vidis sur nigra tabulo en la ĉambro de lernantoj en la sesa lernojaro en la tria etaĝo instrukcion de la instruisto : “La 11a de marto. Ankaŭ hodiaŭ ni diligente lernu. Por la antaŭekzerco de la kursfina ceremonio, ni kolektiĝu kun seĝoj post purigado de la ĉambro”. Kiam okazis la tertremo, ili preparis sin por tiu ceremonio. Ĉu ili poste havis la ceremonion ? Aŭ senceremonie ili eniris en la mezlernejon ?

Ĉu vere la damaĝitaj urboj restariĝos

La 27an ni vizitis la urbon Oocuĉi. En la angulo de la haveno troviĝis tombejo de damaĝitaj aŭtomobiloj. 100 aŭ 200, aŭ 500 ? Estas malfacile kalkuli ilin, ĉar multaj ne konservis sian antaŭan formon. Mi demandis de la loka homo, kial oni ne forĵetis ilin ĝis nun. La respondo estis : “Oni ne povas trovi posedantojn de tiuj aŭtomobiloj. Iuj familioj perdis sian tutan anaron”.Ĉiuj aŭtomobiloj havis numeron sur sia korpo, kiu atestas, ke policanoj jam traserĉis tiujn. Laŭ ĵurnalo, en du gubernioj Iŭate kaj Mijagi entute 700 homoj mortis en aŭtomobiloj. Multaj provis forkuri per aŭtomobilo kaj estis englutitaj en la ondegojn.

Oocuĉi

Ni tagmanĝis en provizora manĝejo en la urbo Oocuĉi. De tie mi povis fore vidi la kluzon, kiun antaŭe oni ne povis vidi. La tuta urbo ebeniĝis, do ni povas vidi tre foren. Tiu ĉi urbo suferis ankaŭ pro incendio, do pli perfekte detruiĝis. Tamen en la tereno de perditaj domoj floris someraj floroj bele same kiel en la lastaj jaroj. Tio estas tre doloriga pejzaĝo.
La urbodomo estis detruita, multaj urbaj funkciuloj kaj loĝantoj mortis kaj domoj malaperis. Certe oni bezonos multajn jarojn por restariĝi, kaj dume maljunaj homoj mortos kaj gejunuloj forlasos la urbon. Ĉu plu ekzistos la urbo ? En multaj urboj damaĝitaj de la cunamo suferas same. Mi ne povas fari multon por helpi. Mi nur decidas ne forgesi suferojn de loĝantoj.

Statistiko de la urboj, kiujn ni vizitis (en septembro 2011)

Urboj Mortintoj Malaperintoj Perditaj domoj
Kesennuma 1022 384 10941
Rikuzen-Takada 1554 387 3341
Kamaiŝi 884 198 6208
Oocuĉi 802 576 3717
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio