Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 23an de aŭgusto 2012
puce La 24an de aŭgusto 2012

La 23an de aŭgusto 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 23an de aŭgusto 2012

Persikoj en Fukuŝima

Mi manĝas bongustan persikon el Fukuŝima. Fukuŝima estas fama pro diversaj bongustaj fruktoj, kaj lastan jaron ĝi okupis la duan lokon en Japanio pri la produktokvanto de persikoj, sed malfamo pro radioaktiveco du-trionigis la profiton el persikoj. Unu el miaj konatoj estas fruktisto, kaj de li mi multe aŭdis pri la suferoj, do en la lasta jaro mi aĉetis, donacis al miaj gefiloj kaj aĉetigis al miaj amikoj persikojn kaj pomojn el lia fruktoĝardeno.
Venis sezono de persikoj, kaj mi mendis tri skatolojn ; unu por mi kaj du por miaj gefiloj. Persikoj kultivitaj de li per organika sterkaĵo estas tre, tre bongustaj, kaj ĉiun tagon mi kaj mia edzino valore gusutumas ilin.
Por reakiri la antaŭan famon, en januaro li purigis la arbojn per altprema akvoŝprucilo kaj skrapis arbohaŭtojn. Dum du monatoj, li tiamaniere purigis ĉiujn 250 persikarbojn kaj 240 pomarbojn. Li prove disĵetis kalion sur la foliojn por ke ili ne sorbu radioaktivecon, kaj skrapis la teron. Multaj fruktistoj same klopodis. La gubernio ekzamenis 6539 lokojn pri radioaktiveco, kaj preskaŭ nenie ĝi trovis cezion pli ol la normo. Nun la produktokvanto estas 70 80% de tiu de la lasta jaro, sed mia konato ankoraŭ plendas pro malalta prezo de persikoj.

Hula-danco-konkurso

danco

La urbo Iŭaki en Fukuŝima situanta ĵuste sude de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima multe suferis pro la cunamo kaj la akcidento. Multaj devis fuĝi al aliaj urboj. Antaŭ 50 jaroj tiu urbo estis fama pro karbo-minejoj, sed post la ŝanĝiĝo de energipolitiko, minejoj fermiĝis kaj la urbo velkis. Tie oni konstruis grandan varmfontejon kaj kiel allogaĵon enkondukis Hula-dancon de Havajo. Tiu danco-trupo fariĝis tre fama kaj allogis multajn turistojn al la urbo, sed la nuklea akcidento rabis de la trupo okazon por danci.

Ekde majo 2011, dum tiuj malfacilaj tagoj, 36 dancistinoj vojaĝis al 125 urboj por prezenti hula-dancon. Du monatojn post la akcidento ili vizitis la urbon Kazo en la gubernio Saitama, kie loĝantoj de Iŭaki rifuĝinte loĝis, kaj vidis mizeran vivon tie. Tiun momenton ili pli forte sentis sian devon pli sincere kaj energie labori por la restarigo de la urbo. Jam ili revenis al la urbo kaj dancas por turistoj.
Dank’ al tiu trupo, urbanoj tre ŝatas tiun dancon kaj naskiĝis danco-kluboj en superaj mezlernejoj. La 19an de aŭgusto okazis Tut-japana hula-danco-konkurso inter 15 superaj mezlernejoj en la Arta Centro en la urbo. En la inaŭguro f-ino Huĵiŭara Riona el la supera mezlernejo Nakoso ĵuris : “Hodiaŭ, post unu jaro kaj 5 monatoj, ni kolektiĝis en tiu ĉi centro, kiu estis rifuĝejo tiutempe. Ne forgesante la spiriton de “Aloha” (en la havaja lingvo, amo kaj dankemo), ni elsendos al vi la plej belajn ridetojn kaj plej grandan emocion”.

Vivlongo de japanaj virinoj falis en la duan lokon

Dum la pasintaj 26 jaroj japanaj virinoj plej longe vivis, sed vivlongo de japanaj virinoj en 2011 falis en la duan lokon, sekvante tiun de honkongaj virinoj. La ministrejo atribuas tiun falon al la katastrofo kaj multiĝo de sinmortigoj de virinoj en iliaj 20-jaroj. La katastrofo mallongigis la virinan vivon je 0,34 jaroj kaj viran vivon je 0,26 jaroj.
Vivlongo de virinoj en la mondo
1. Hongkong : 86,7 jaroj
2. Japanio : 85,9 jaroj
3. Hispanio : 84,91 jaroj
4. Francio : 84,8 jaroj
5. Svisujo : 84,6 jaroj

Japanaj viroj okupis la 8an lokon, sekvante Honkongon, Svisujon, Islandon, Svedion, Israelon, Singapuron kaj Aŭstralion.

Forĵetejoj de poluita tero estu en Fukuŝima

La registaro proponis, ke la forĵetejoj de poluita tero estu 12 lokoj en la urboj proksime de la nuklea centralo de Fukuŝima. La gubernio Fukuŝima kaj la koncernaj urboj sindetenas pri tiu propono.
Oni purigas teron en Fukuŝima, sed kie oni konservu tiun poluitan teron, estas grava problemo. En multaj lokoj oni provizore konservas poluitan teron, sed la kvanto pli kaj pli grandiĝas.
Jen estas la plano de la registaro pri poluita tero :
Ĝis 2013. 3 : ĝi dicidos lokojn por provizora konservado
Ĝis 2014. 3 : ĝi finos purigadon
Ekde 2015. 1 : ĝi ekfunkciigos la provizorajn konservejojn
Post la venontaj 30 jaroj : venos la fino de konservado, kaj ĝi komencos la finan traktadon

Plejparto de tiuj urboj estas ege poluitaj, do eksteraj homoj emas simple opinii, ke ĉar la loĝantoj ne povos reveni, oni uzu tiujn lokojn kiel konservejojn de nukleaĵoj, sed multaj urbanoj ankoraŭ volas reveni al sia hejmo, do tiu propono estas ne akceptebla al ili. Ili ankaŭ timas, ke tiuj provizoraj konservejoj fariĝos eternaj konservejoj, ĉar oni antaŭvidas, ke neniuj urboj akceptos tiun poluitaĵon, kaj oni ne scias, kio okazos post 30 jaroj.
Dekomence estas eraro konstrui nukleajn reaktorojn en tiel malgranda kaj denseloĝita lando kiel Japanio. Mi povas klare antaŭvidi, ke la registaro post 30 jaroj forgesos tiun promeson.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio