Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Raporto de Konflikt-Komisiono 2011-2012
puce Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2009 ĝis majo 2010
puce Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2010 ĝis majo 2011
puce Raporto de Ĝenerala Konsilantaro 2011-2012
puce Rebataĵoj pri la agad-raporto 2010-2011

Raporto de Ĝenerala Konsilantaro 2011-2012

1- Rememorigo de la funkcio de Ĝenerala Konsilantaro

"La Ĝenerala Konsilantaro helpas la PlenumKomitaton per siaj informoj kaj konsiloj. Ĝi plie observas kaj kontrolas la agadon de la PlenumKomitato. Se la Ĝenerala Konsilantaro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta kaj laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per presorgano. La Ĝenerala Konsilantaro prezentas raporton antaŭ ĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la PlenumKomitato pri ĉiuj aferoj kaj postuli respondon".

2- Membroj de Ĝenerala Konsilantaro

La membroj de ĜK-aro de la kategorio A, t.e. la membroj por geografiaj sektoroj estas elektitaj rekte per referendumo de la tuta anaro samtempe kun la membroj de la PlenumKomitato. Ili estas elektitaj por la periodo 2012-2015,

Renata Chassard-Caubel por aĝenia SAT-rondo,
Koffi Gbeglo por lomea-aneha SAT-rondo
Nikolao Gudskov por Moskvo
André Weiss por pirenea SATrondo
Seiko Yamasaki por Kokubunzi
Hyunsoo Jung, alinome Paz, por Seula SAT-rondo

La membroj de ĜK-aro de la kategorio B, t.e. la membroj de Konflikt-Komisiono estas elektitaj de la Kongreso,

Vincent Charlot
Petro Levi
André Weiss

La membro de ĜK-aro de la kategorio C, t.e. la reprezentanto de la membraro el la urbo, kie sidas la PK

Vincent Charlot

La membroj de ĜK-aro de la kategorio Ĉ, t.e. la reprezentantoj de LEAoj konvencie ligitaj kun SAT estas proponitaj de la koncerna LEA,
Karlo Bourlot por ILEA,
Ed Robertson por SATEB,
Gary Mickle por LEA/G,
Inga Johanson por SLEA,
José Maria Salguero, alinome Kani, por SATeH,
Serĝo Sir’ por SAT-Amikaro
Hiroyuki Tani por SATeJ.

La membroj de ĜK-aro de la kategorio D, t.e. la membroj de fakoj funkciantaj ekster la sideja urbo

Vito Markovo por Eldona Fako Kooperativa.

3- Aktivecoj de Ĝenerala Konsilantaro

septembro 2011 :

Konsultado de la membroj pri "komuna kongreso : SAT-IFEF-ILEI"
8 konsilantoj respondis : 2 Jes – 3 Ne – 3 nek Jes, nek Ne.

oktobro 2011 :
Nenia grava rimarko pri la protokolo de la kunveno de la PlenumKomitato de la 8-a de oktobro 2011. 5 konsilantoj respondis.

novembro 2011 :
Konsultado de la membroj pri la propono de Robin’ Beto : "Por mutualigi la rimedojn kaj pliefikigi agadon : Kunfandu ni la diversajn SAT-movadajn revuojn".
7 konsilantoj respondis :
3 estas favoraj al la propono,
2 estas prefere favoraj al la propono,
1 estas iomete favora al la propono,
1 estas prefere malfavora al la propono.
januaro 2012 :

Konsultado de la membroj pri "la elekto de la membroj de ĜK-aro"
8 konsilantoj respondis :
7 estas por konservi la manieron de la elekto, kiu okazas de pluraj jaroj.
1 opinias ke laŭ la statuto, ĉiuj membroj devus esti elektita de la tuta anaro.

februaro 2012 :

Nenia grava rimarko pri la protokolo de la kunveno de la PlenumKomitato de la 21-a de januaro 2012. 8 konsilantoj respondis.

marto 2012 :

Pri la protokolo de la kunveno de la Plenumkomitato de la 17-a de marto 2012, 7 konsilantoj respondis.

Rilate la elekton de la membroj de la PlenumKomitato kaj de la membroj de la kategorio A de ĜK-aro, la 7 konsilantoj favoras por ke oni studu la eblecon ankaŭ voĉdoni per Interreto por pliigi la kvanton de voĉdonontoj.

Letero estis sendita al ĉiuj konsilantoj (vidi paragrafon 2) subskribita de la Prezidanto de la PlenumKomitato kaj de la Sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro. La celo de tiu letero estis komprenigi al la membroj la gravecon de la ĜK-aro en SAT. Ĉar nur la duono, eĉ ofte malpli ol la duono da konsilantoj respondas, kiam oni demandas ilin, kaj iuj neniam respondas.

Esti membro de Ĝenerala Konsilantaro ne estas honoriga titolo. Esti membro de Ĝenerala Konsilantaro neprigas minimumon de partopreno.

André Weiss sekretario de ĜK-aro.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio