sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de februaro 2018 . ĝis nun estas 1343 tekstoj










Eŭgeno Miĥalski : Diplomatoj kunsidas... La borso gvidas (rimpoemo)


JPEG - 102.6 kb


Senarmigo-konferencoj,
proklamantaj pri la pac’ ;
Diplomatoj-ekscelencoj
kunsidantaj en palac’.
Flamaj vortoj, - submurmuro, -
jen ekstero kaj intern’ :
pacifista uverturo
antaŭ la milit-oper’.
Paragrafoj de l’traktato
de Wilsono kaj Kellog’.
Sed pri ĝi jam skribas fato
vortojn de la nekrolog’.
Ĵus naskiĝis, tuje mortas
provoj de l’pac-organiz’,
ilin kun solen’ eskortas
demokratoj-mobiliz’.
Lumaj vortoj, - nigraj faroj,
jen ekstero kaj intern’.
Dancu, paco-komisaroj,
sub la Borsa orguvern’.


(el "Fajro kuracas", EKRELO, 1932,
represita de l’"Omnibuso", 1984)

Sama rubriko :


puce Vladimir Kornilov : Pri vivo kaj morto de Eŭĝeno Miĥalski (artikolo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Fajro kuracas (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Danco de skeletoj (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Ajno (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Mi stelojn jungos (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Plena Poemaro (FEL)

puce Eŭgeno Miĥalski : Diplomatoj kunsidas... La borso gvidas (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"




Supren