Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Arturo Troppmann : Laboristoverkisto (prozpoemtraduko)
puce Troppmann : (Re)privatigo
puce Troppmann : La senhejmuloj

Troppmann : La senhejmuloj

pozpoemtraduko



Artur Troppmann
Senhejmuloj


Kia bildo !
Ambaŭ kuŝis sur la herbejo
sub la tilio.
Cignoj en la kanalo,
majestaj kaj kun longaj koloj.
Printempaj floroj en la bedoj
kaj la flava aleo de arbustoj.
Kia bildo !
Nuboŝtuparoj en la ĉielo
kaj la du bunte vestitaj mortintoj,
ĉirkaŭbrakiĝis.
Ĝenis nur la aŭtomobilo por mortintoj
tiun junan verdaĵon.
"Ili jam hieraŭ kuŝis ĉi tie",
diris la nutranto de sciuroj
kaj elmetis siajn nuksojn. 


tradukis Hans-Georg Kaiser



Artur Troppmann
Die Obdachlosen


Das war ein Bild
die beiden im Gras
unter der Linde.
Schwäne im Kanal
majestätisch die langen Hälse.
Frühlingsblumen in den Beeten
und die gelbe Allee der Sträucher.
Das war ein Bild
Wolkentreppen am Himmel
und die beiden buntgekleideten Toten
umschlungen.
Nur der Leichenwagen störte
in diesem jungen Grün.
"Die lagen gestern schon da"
sagte der Eichörnchenfütterer
und legte seine Nüsse aus.


Rimarkoj
Kiel ne pensi pri Charles Bukowski, kiu estus povinta verki tiun poemon. Ankaŭ Bukowski estas ja aŭtentika laboristoverkisto, kun simile sarkasma tono en siaj poemoj. Konsentite, li ne estis komunisto, sed ambaŭ, Bukowski kaj Troppmann estas ja en ĉiu kazo pli ol nur avertŝildecaj ideologoj, kiuj pikumadas per fi-fervora montrofingro la aeron. Ili estas bonegaj observantoj kaj antaŭ ĉio aŭtentikaj poetaj artistoj. Se oni demandus min, kio estas pli grava, ĉu la vero ĉu ideologio, mi respondus : La vero, la vero pli gravas ol ĉio, sen vero nenio havas valoron, eĉ ne la plej bela ideologio.

Jan Hus jam diris ĉion, kio direndas pri tiu temo :


Jan Hus
Vero

Tial, kara kristano,
serĉu la veron,
aŭskultu la veron,
lernu la veron,
amu la veron,
parolu la veron
firmtenu la veron,
defendu la veron
ĝis la morto,
ĉar ĝi liberigos vin
de la peko,
de la diablo,
de la morto de l’ animo
kaj finfine de la eterna morto

La teksto de Hus taŭgas por ĉiu, ankaŭ por nekristanoj. Eble eĉ pli por nekredanoj, ĉar la vero estas pli grava ol ĉiu kredo. Mi metis la tekston por vi en prozpoeman formon kaj donis al ĝi la supran titolon. HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio