sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de februaro 2018 . ĝis nun estas 1343 tekstoj










Kolomano Kaloĉaj : La fundamento kaj la palaco (rimpoemo)


JPEG - 200.9 kb


Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,

ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ’ mi volas vin ornami.

Sed mi toleras sen lamento ;
defendas min la argumento :
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.

Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament’ sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo.

Sama rubriko :


puce Kolomano Kaloĉaj : En ĉi murdepoko (rimpoemo)

puce Kolomano Kaloĉaj : La celoj dronis (rimpoemo)

puce Kolomano Kaloĉaj : En amara horo (rimpoemo)

puce Kolomano Kaloĉaj : La fundamento kaj la palaco (rimpoemo)

puce Kolomano Kaloĉaj : Infanoj ĉe montrofenestro (rimpoemo)

puce Kolomano Kaloĉaj : Iras abiturient’ (rimpoemo)

puce Kolomano Kaloĉaj : Sonĝo de Ĝuang Dzi (rimpoemo)

puce Kolomano Kaloĉaj : La Saimaa (rimpoemo)

puce Poemoj kaj poemtradukoj de Kolomano Kaloĉaj

puce Kolomano Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo (rimpoemo)




Supren