Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Dialogo de sinjoro kaj sklavo
puce Petőfi : Fino de septembro
puce Petőfi : La sovaĝfloro de la naturo
puce Poemoj kaj poemtradukoj de Kaloĉaj
puce Verlaine : Aŭtuna kanto
puce Ŝilero : Al la ĝojo
puce Ŝilero : Ganto

Ŝilero : Al la ĝojo

rimpoemo, tradukis Kaloĉaj


per komputilo desegnis H.-G.K.

Frederiko Ŝilero
Al la ĝojo

Ĝoj’ ! Fajrero belradia !
Elizea di-filin’ !
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l’ rigora mod’ la ŝir’,
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil’.

Ĥoro :

Jen brakumoj al milmiloj,
Jen ĉi kis’ al tuta mond’ !
Fratoj ! super stela rond’
loĝas patro por ni, filoj !

Se la granda ĵet’ bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am’ vin ravis :
Vin enmiksu kun ĝojkri’ !
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond’ !
Kaj se ne — do vin kun ploro
ŝtelu for el nia rond’.

Ĥoro :

Ĉiu sub ĉielo glata
donu sin al simpati’,
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.

Ĉiu sur la brust’ Natura
suĉas sukon de la ĝoj’
kor’ malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj’.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub’,
en volupt’ la vermo dronas,
vidas Dion la kerub’.

Ĥoro :

Ĉu genuas vi, milmiloj ?
Vi kreinton sentas, mond’ ?
Serĉu super stela rond’,
loĝas Li trans astro-briloj !

En eterno de l’ Naturo
Ĝojo estas la risort’.
En la mondhorloĝ’ por kuro
radojn pelas ŝia fort’.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid’
Ŝi tra l’ spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid’.

Ĥoro :

Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament’,
gaje marŝu, frata gent’,
kiel venki la herooj !

Esploriston ŝi alrid’as
el la fajrspegul’ de l’ Ver’,
sur krutaĵ’ de l’ Virto gvidas
ŝi la homon de toler’,
sur Kred-Monto sunobrila
flirtas ŝia flag’ el or’,
ŝin tra l’ fendo ĉerk-kovrila
vidas ni en anĝel-ĥor’.

Ĥoro :

Ho toleron, paciencon,
fratoj, por pli bona mond’ !
Donos super stela rond’
granda Dio rekompencon !

Ĉu pripagi diojn ? Vanto !
Ĉu simili ? Bela pen’ !
Venu ĝoji kun ĝojanto
la mizero, la ĉagren’.
Venĝ’ ? Kolero ? En forgeson !
Jen pardon’ al malamik’ !
Liaj larmoj havu ĉeson,
lin ne boru pento-pik’.

Ĥoro :

En ŝuldlibroj plu nenio !
Mondon regu harmoni’ !
Fratoj ! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio !

Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
en orsango de l’ vinber’,
mildon trinkas kanibaloj,
heroecon malesper’.
Se rondiras la botelo,
fratoj, saltu el la sid’,
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo :
Jen ĉi glas’, por Bon-Spirit’ !

Ĥoro :

Himnas Lin abismo stela,
serafar’ kun glora cit’.
Jen ĉi glas’ por Bon-Spirit’,
supre, trans la tend’ ĉiela !

En suferoj : firma forto,
al senhelpaj : ŝirma brust’,
eternec’ al ĵura vorto,
eĉ al malamiko : just’.
Virfiero kontraŭ tronoj,
kvankam sangon kostu spit’,
al merito estu kronoj,
kaj pereo al insid’ !

Ĥoro :

Fermu vin en sankta rondo,
Ĵuru do kun glaso-lev’,
pri l’ fidelo al la Dev’,
je l’ Reganto de l’ Stel-Mondo !

 
elgermanigis Kálmán KALOCSAY

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 65-66

detajpis Hans-Georg Kaiser
el TUTMONDA SONORO 2,
paĝoj 380 ĝis 383



Hans-Georg Kaiser
Pri subite publike aperinta 
aŭtografo el la Ŝilero-poemo "Al la ĝojo"


De Frederiko Ŝilero konserviĝis nur malmultaj aŭtografoj. Tion, kion li skribis, estis ofte neniigita, de li mem aŭ poste en eldonejoj. Pri la poemo "Al la ĝojo" - jen lia plej sukcesa poemo - oni konis ĝis nun eĉ ne unu linion manskribitan. Nun subite aperis aŭtografo de la lastaj kvin ĥoraj strofoj en artokomercejo. La strofoj konserviĝis ŝajne nur tial, ĉar Ŝilero dum la verkado faris kopiojn. Je la unua oktobro de la lasta jaro oni vendis la aŭtografon en aŭkcio en Baselo. Estas karakterize por nia tempo, ke la folioj estis tro multekostaj por la arkivo de Goeto kaj Ŝillero en Vajmaro, spite al monodonacoj, kiujn ili ricevis por tio. Kaj tio signifas, ke la aŭtografo ne plu estas alirebla publike. Kiom ironie devas soni kuntekste la fama verslinio de la poemo :

En ŝuldlibroj plu nenio !
Mondon regu harmoni’ !
Fratoj ! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio ! 


Aŭ kion pensi pri tiu verslinio ? "Ĉiuj homoj sentas frate — se vi (temas pri la ĝojo - HGK) ŝirmas per flugil’ ?" Nu, ni ja scias, negocoj detruas ofte ĉiun aŭtentikan ĝojon, ĉar negocoj en nia tempo evidente estas pli gravaj ol iu ajn ĝojo, ekzemple tiu povi vidi tiun aŭtografon publike en muzeo.





 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio