sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 30an de marto 2020 . ĝis nun estas 1349 tekstoj










Cirilo Orsinger : Francis Bacon - la pentristo de l’ intensa estaĵo (artikolo)


JPEG - 150.6 kb

Se vi estus invitita en monduma festo, kie nature troviĝas diversaj specoj da personoj, inter ili certe ĉeestus du aŭ tri « kleruloj », kiuj ne hezitus, se vi petus, konversacii kun vi pri Bacon. Ili certe provus persvadi vin, ke li estas geniulo kaj tute nepreteratentebla pentristo de la 20-a jarcento. Aliaj personoj dirus al vi, ke ili abomenas lin pro tio, ke li pentris hororaĵojn, kiujn oni ne devas kutime montri.

Sendube, F. Bacon estas eksternorma pentristo. Lia verko ĝenis kaj ankoraŭ ĝenas. Ekzistas multaj libroj kaj artikoloj, kiuj pritraktas liajn pentraĵojn. Eĉ kelkaj elstaraj intelektuloj interesiĝis pri li kaj profunde renovigis nian vidmanieron. Malgraŭ ĉio, skandala reputacio sekvas tiun artiston kaj la plimulto estas vere naŭzita fronte al la strangaj figuroj, kiujn li kreis. Sed oni preferinde ignoras lin kaj volonte spektas aliajn monstrajn bildojn antaŭ televido ĝis ebrieco. Kiel kompreni kaj konscii pri tia diferenco ? Nude, tute nude.

F. Bacon, kiel Charles Baudelaire [Ŝarl Bodler] kaj aliaj artistoj en ilia epoko, enkondukis novajn kaj iel priorganajn temojn en la eŭropan pentrarton. La milito, la krueleco, la sanga karno kaj kruda seksumado aperas sub nova aspekto en la okcidenta arto. Sed ĉu tio sufiĉas por publike laŭdi aŭ abomeni F. Bacon-on ? Tion mi ne opinias.

Bacon pentris la hororaĵojn kiujn li vidis : la suferantan karnon, kiu ne plu eltenas la subpremantajn fortojn, la senĉesan batalon de la instinktoj. Bacon pentris la angorajn kriojn, kiuj tordas la vizaĝon de la homaro. Tamen lia verko ne priskribas la historion de la sufero aŭ iun ajn individuan eventon, ĝi ne montras la hontindecon de unu korpo sed malkovras la ĥaoson en ĉiuj sentokapablaj estaĵoj, kaj provas persvadi nin, ke la sufero ne estas homa kondiĉo sed speco de homa difino, ia nedifinebla, neentenebla fluo kiu estas samtempe damnado kaj … liberigo. Io pli subtila ol aero. Ja, la kompatinda korpo malfumiĝas kaj fariĝas « intensa korpo » : kaj reveni sub mil aspektoj / korpo / en kiu / vi ne plu povas / forgesi min , skribis A. Artaud [Arto].

Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta sed, por mi, tio ŝajnis ĝusta.

Nia mondo estas la mondo de F. Bacon. Ĝi ne estas pli bona, ĝi ne estas pli malbela, almenaŭ mi kredas, sed lia verko alportas novan rigardon kaj eble, pliklarigas niajn proprajn abismojn . Ĝi ne denuncas kaj ne kondamnas niajn agojn sed proponas interpreton de la vivo sen antaŭjuĝoj aŭ afekto. Kiel ne pensi pri Claude Monet [Klod Mone], kiu pentris delikatajn kaj lumajn nimfeojn dum liaj filoj mortis sur la militfronto dum la unua mondmilito ? Oni devas humile akcepti, ke Francis Bacon estas ŝanco. Li gvidas nin ĝis la fundo de la estaĵo, en ĝiaj mallumaj kaj intimaj regionoj por … superi ilin.


el La Juna Penso, septembro 2003

Biografio

Francis Bacon [Bekon] naskiĝis la 28an de oktobro 1909 en Dublino kaj mortis en aprilo 1992 en Madrido. Li estis la amiko de la pentristoj Lucian Freud kaj Balthus, skulptisto Giacometti kaj ankaŭ konis la poeton Michel Leiris. Liaj verkoj estis ekspoziciitaj en Londono, Novjorko, Parizo, ktp.

Vi povas ilin rete vidi ĉe : http://www.francis-bacon.cx/1929_46.html

Sama rubriko :


puce Cirilo Orsinger : Francis Bacon - la pentristo de l’ intensa estaĵo (artikolo)

puce Cirilo Orsinger : Kiel Japanio influis la impresionistojn (Pri japanismo)

puce Cirilo Orsinger : Pentri sian socian apartigon (artikolo)

puce Pikaso kaj la milito en Gernika

puce Spitzweg - Bidermajra honestulo kaj revoluciulo (felietonotraduko)




Supren