Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 73-a SAT-Kongreso en Moskvo : Malgranda, sed efika
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2000

73-a SAT-Kongreso en Moskvo : Malgranda, sed efika

Ankoraŭ unu SAT kongreso estas for kaj tiu-ĉi kongreso estis vere unika en la historio de SAT-movado. Ĝi estas ankaŭ pripensiga, ĉar en Moskvo, kiu dum multaj jaroj estis fermita por SAT, kiam finfine tie eblis kongresi, kolektiĝis la plej malgranda kvanto de kongresanoj dum la tuta historio de la asocio !

Ĉu tio estas koincido, ĉu vere SAT-kongresoj transformiĝos al kongresetoj ?… En ĉiu kazo ni estis ĉirkaŭ 80 (125 kun okazaj) personoj, el 13 landoj, 3 kontinentoj, sed statistikon plibonigis la fakto, ke partoprenis kunsidojn, prelegojn, vesperajn programojn multaj lokaj esperantistoj. La kongreso normale laboris : estis pritraktita raporto de la PK, kunvenis frakcioj, okazis Libera Forumo estis akceptitaj Gvidrezolucio kaj Deklaracio.

Organizantoj de la kongreso bonvenigis ĉiujn partoprenantojn kaj jam sabate posttagmeze okazis interkona vespero, kiu estis akompanata de gitarludo kaj komunaj kantoj. Plej multo el kongresanoj loĝis en la hotelo Sevastopol, kiu troviĝas kelkajn metroo-staciojn for de la kongresejo. La kongresejo estis en la Moskva Ŝtata Industria Universitato, en industria distrikto de la urbo. En tiu universitato en kelkaj fakoj oni instruas Esperanton kiel devigan studobjekton, do ne mankis junaj helpantoj al spertaj esperantistoj : Natalia Aroloviĉ, Mikaelo Ĉertilov, Nikolao Gudskov, Denis Moĵajev, prof. Anatolij Ŝejpak, Helena Ŝevĉenko. Kongreso estis bone organizita kaj programo varia kaj interesa.

Jam post solena malfermo, dimanĉe, ni ekskursis al Kremlo kaj rigardis la malnovan parton de la urbo. Inter kongresanoj estis gejunuloj de movado "Teorio pri feliĉo" kaj ili ne nur veturigis per buso, dum la tuta semajno, kongresanojn al ekskursoj, sed ankaŭ multe fotis kaj donacis tiujn fotojn kiel memoraĵojn. Vesperon ni pasigis en la hotela kafejo, kiu dum tiu semajno fariĝis renkontiĝejo de nedormemuloj post oficialaj programoj.

Post tagmanĝa paŭzo eĉ du prelegoj atendis nin : pri homaj rajtoj en posstsovetio de G. Ŝilo kaj pri Tolkien en Esperanto de A. Koĵenkov. Post prelegoj ni havis la okazon renkontiĝi kun la fama defendanto de homaj rajtoj en Rusio, longjara politika prizonulo dum sovetia tempo, S. Griorianc Li ne nur rakontis pri la nuna situacio, pri tio kion li atendas de prezidento V. Putin, sed ankaŭ respondis multajn demandojn de kongresanoj. Lunda vespera programo estis unika, ĉar por ni pianludis juna genio, 14-jara studento de jura fako en Moskva Ŝtata Industria Universitato kaj Moskva Konservatorio, gajninto de internaciaj konkursoj, A. Korobejnikov.

Mardo denove komenciĝis per la laborkunsido kaj post ĝi okazis renkontiĝo kun la gvidantoj de malkdekstrulaj movadoj en Rusio. Temis pri reprezentantoj de la partio Novaj maldekstruloj kaj de Moskva anarkiista movado. Posttagmezo estis riĝa je prelegoj : pri aŭstraliaj aborigenoj prelegis S. I.orvat, pri movado de verduloj esperantistoj M. Westermajer, pri sovetia E-movado D. Cibulevskij, en libroservo okazis la aŭtora duonhoro de V. Samodaj. Vespere per prelego – koncerto "Vivo de aktoro – esperantisto Nikolaj Rytjkov" la aŭskultantojn eksorĉis aktorino de Sankt Peterburgo, M. Abolskaja, kaj ŝia juna helpantino kiu bele ludis per gitaro kaj kantis kelkajn rusajn romancojn.

Merkredo estis ekskursa tago kaj kvazaŭ paralele al UK ankaŭ la partoprenantoj de nia kongreso iris al… Nova Jerusalemo. Tie estas monaĥejo kaj malgranda ekspozicio simila la skanzenon. Ni ankaŭ vizitis urbon Zvenigorod kaj ankaŭ tie estis monaI.ejo kaj interesa muzeo pri vivo de virinoj en la pasinta jarcento. Ni bone tagmanĝis en tipa rusa restoracio kaj kontentaj, ke ni havis belan senpluvan tagon, eblecon multe babili inter si, multon vidi dum la ekskurso. Vespere ni revenis al nia hotelo.

Ĵaŭdo denove estis la labortago kaj ni ĝuis la tagmezo daŭre pritraktis la raporton de la PK. Poste atendis nin horo kun la reprezentantoj de movado "Teorio pri feliĉo" kaj en libroservo la aŭtora duonhoro de O. Dadajev. Posttagmeze ni ekskursis al grandega uzino, produktanta aŭtomobilojn, fridujojn, mikroondajn fornojn kaj aliajn varojn Kvankam fabriko estis apud la kongresejo, ni tamen bezonis buson. Ja, teritorio de uzino estas grandega. Ni vidis la liniojn kie oni muntas aŭtomobilojn per jam pretaj pecoj. Ni vizitis muzeon de la uzino kaj dum pli ol unu horo ni havis renkontiĝon kun lokaj sindikatistoj. Dum parto de kongresanoj ekskursis en fabrikon, aliaj promenis tra belaj parkoj de Moskvo. Vespere, programon de rusaj romancoj prezentis al kongresanoj Ludmila Titova kaj pianisto Piĉkovskij.

Ankaŭ vendrede, post kunsido kaj tagmanĝo, ni povis aŭskulti interesajn prelegojn : F. Toubale rakontis al ni pri aikido, M.Bronŝtejn prelegis pri "Juda influo en la rusa poezio", paralele okazis frakciaj kunvenoj. Vespero estis aparte agrabla, ĉar por ni kaj kun ni kantis fama rusa esperantisto, poeto, bardo, Mikaelo Bronŝtejn.

Lastan kongresan tagon, dum la laborkunsido estis akceptitaj Gvidrezolucio kaj Deklaracio. Partoprenis la kunsidon organizanto de venontjara kongreso en Hungario, Tibor Szabadi. Li kaj urbestro de Nazygkanizsa, s-ro Tüttö, venis speciale por inviti kongreson kaj kunportis bele preparitajn esperantlingvajn informilojn pri urbo kaj provizorajn aliĝilojn. Kongreso okazos de la 14-a ĝis 21-a de julio 2001. Posttagmeze okazis la koncerto de partoprenantoj kaj adiaŭa vespero kun multaj tostoj, dankoj al organizantoj kaj kantoj.

Plej multaj forlasis la Moskvon nur dimanĉe posttagmeze, do ni ankoraŭ ekskursis antaŭtagmeze al Novedeviĉij-monahejo kaj fama tombejo apud ĝi. Kelkaj kongresanoj restis por pliaj tagoj en Moskvo kaj organizantoj zorgis pri ekskursoj : bela ŝipa vojaĝo tra rivero Moskva, trarigardo de arta Galerio "Tretjakovka", promeno tra Arbat kaj Ruĝa placo, vizito al panoramo Borodino kaj aliaj programeroj donis al ni pli da imago pri Moskvo kaj pri rusa kulturo.

Certe mi povas diri, ke valoris veni al Moskvo por kongresi kaj ni havis belajn tagojn, plenajn de impresoj kaj agrablaj kontaktoj, ke la kongreso estis bone organizita kaj kvankam ne granda laŭ nombro de partoprenantoj ĝi estis efika en sia laboro.

Graĵina

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio