Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 20an de septembro 2017 . Ĝis nun estas 2495 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 73-a SAT-Kongreso en Moskvo : Malgranda, sed efika
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2000

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2000

Deklaracio

La 73-a SAT-kongreso, okazinta de la 15-a ĝis la 23-a de julio en Moskvo (Rusio : foto/kongresejo)

  1. Firme opiniante ke eĉ la plej komplika konflikto ĉiam havas alternativan pacan solvon, kondamnas ĉiujn militojn kiel rimedojn por solvi iajn ajn problemojn de la nuna mondo, i. a. la militon en Ĉeĉenio.
  2. kondamnas ankaŭ iun ajn terorismon, ĉu individuan, ĉu ŝtatan, ĉie en la mondo.
  3. subtenas ĉiujn pacbatalantojn en la mondo.
  4. kondamnas rompon de la Biŝkeka konvencio, ĉar tiel estas malhelpata libera senviza vojaĝado kaj libera kontakto.
  5. alvokas ĉiujn registarojn en la mondo respondi taŭge al la civitanaj movadoj por enkonduki en la realan, tamen nepran tutmondiĝon pli kaj pli da demokratio.
  6. agnoskante, ke la kapitalismo, surbaze de la ekspluatado de la homoj, socio kaj naturo por profito de nur kelkaj homoj, estas la ĉefa kialo de niaj sociaj, politikaj kaj ekonomiaj problemoj, subtenas la nunajn disvastiĝantajn movadojn, kiuj manifestacias diverslande kontraŭ tiaj internaciaj instancoj kiel Monda Banko, Internacia Mona Fonduso, Monda Organizo por Komerco, kies kunvenoj estas nedemokratie komisiataj kaj kiuj strebas al transformiĝo de ĉio (eĉ de la vivo mem) en vendeblaĵojn.
  7. subtenas la formiĝon de forta kaj kreema nehierarkia movado celanta al socio, en kiu la homoj ne ekspluatu kaj ne subpremu la aliajn homojn, komunumojn kaj naturon, cele al la mondo, kiu baziĝas sur la solidareco, kooperado, demokratio kaj ekologia vivtenado.
  8. subtenas la batalon de neregistaraj organizoj en Rusio por restarigo de malfonditaj decidpovaj ŝtataj mediprotektaj kaj arbarmastrumaj instancoj ; tio estas nepra, eĉ ne sufiĉa kondiĉo por konservado de biodiverseco kaj naturaj heredaĵoj.

Gvidrezolucio

La 73-a SAT-kongreso, okazinta de la 15-a ĝis la 23-a de Julio en Moskvo (Rusio) :

  1. petas la Plenum-Komitaton memorigi al la LEA-oj iliajn rolojn : unue pri instruado de Esperanto kaj due, pri varbado de novaj membroj al SAT.
  2. aprobas la proponon de la Odessa grupo "Esperanto 2000", kiu celas la enkondukon de Esperanto en internaciajn rilatojn sur ĉiuj niveloj, kaj tiucele komisias la Plenumkomitaton instigi la LEA-ojn kontakti kun aliaj esperantistaj movadoj por ĝin apogi.
  3. rekomndas al la membraro pliaktivigi aŭ ekstarigi kontaktojn pere de Esperanto inter sampartianoj kaj samsindikatanoj en diversaj landoj, cele al komuna internacia laboro.
  4. gratulas kamaradon Sebastian Hartwig (kiu prizorgas la TTT-paĝojn de SAT) pro lia laboro nuna kaj estonta.
  5. petas, ke ĉiu retano donu sian retadreson al la sekretario de SAT, kaj tiuj, kiuj ne havas retaliron, la eventualajn retadresojn plej facile atingeblajn.
  6. reasertas, ke por havi novajn membrojn, SAT devu daŭre kaj nepre labori kun progresemuloj.
  7. konsilas starigon de novaj rubrikoj, aperontaj en "Sennaciulo", pri kiuj respondecu la proponantoj.
  8. invitas la membraron eltiri la konkludojn de la opinienketo por sia agado.
  9. alvokas partopreni surstratan manifestacion la Unuan de Majo 2001 en Bruselo kaj en hejmaj lokoj.
  10. alvokas ĉiujn SAT-membrojn subskribi "Manifeston 2000" pri kulturo de la paco kaj senperforto.
  11. decidas apogi komunan tradukon de la informlibreto kiu titolas "ATTAC, kontraŭ la diktaturo de la merkatoj".
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio