Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce A4-faldfolio pri SAT en Esperanto (propono, 2022)
puce Integrita retbazita medio de informlaborantoj (IRMI)

Integrita retbazita medio de informlaborantoj (IRMI)

(versio de 2003-07-08)

1. La laŭstatuta rilato inter SAT kaj la LEA-oj

Alie ol UEA kaj ĝiaj landaj asocioj, SAT kaj la LEA oj estas organize memstaraj unuoj, kies interrilatojn kaj labordividon regulas kontrakto el la jaro 1928, la Gotenburga Konvencio (GK). La GK antaŭvidas, ke la LEA-komitato aranĝu la kunlaboron inter la LEA-oj. Tio ne signifas distanciĝon inter SAT kaj la LEA-oj, sed nur ke regu taskodivido. La 1-a punkto de la GK tekstas : "Konsiderante, ke la nacilingvaj esperanto-asocioj kvazaŭ formas la rezervujon por la tutmonda esperanto-asocio (SAT), ĉiu laborista esperantisto klopodu, ke la interrilatoj estu la plej intimaj inter ambaŭ organizoj."

2. Poresperanteco kaj peresperanteco

La taskodivido baziĝas sur la principa distingo inter "peresperanteco" kaj "peresperanteco", laŭ kiu SAT estas "peresperanta", t.e. aplikanta Esperanton por politikaj celoj senrilataj al tiuj de la Esperanto-movado, dum la LEA-oj estas "poresperantaj", t.e. taskitaj disvastigi Esperanton en la laborista kaj klasbatala medioj de siaj respektivaj landoj aŭ lingvoregionoj. La 2 a punkto de la GK preskribas : "Ĉar la taskoj inter ambaŭ organizoj estas malsamaj, necesas, por eviti konfliktojn, ke SAT principe plenumu la taskon de peresperanta laboro, kaj la landaj asocioj principe tiun de poresperanta laboro."

Sed tiu dudivido inter peresperantaj kaj poresperantaj agadoj estas pro du kialoj tute malsimpla :

 Pro organizaj kialoj kaj SAT kaj la LEA-oj eĉ en ideala situacio neniel povus eviti taskojn kaj agadojn el la kategorio, por kiu ili ne "kompetentas". Ekzemple, la LEA oj en siaj gazetoj kaj renkontiĝoj ne povas dediĉi sin al celkonforma ekstera informado kaj Esperanto-instruado sen publike vidigi en ili la "peresperantajn" politikajn celojn de la SAT-medio kiel tuto. SAT aliflanke, kiam ĝi rilatas kun neesperantistaj politikaj medioj okaze de internaciaj manifestacioj, renkontiĝoj kaj forumoj, neeviteble bezonas informi per naciaj lingvoj pri Esperanto.
 Ekzistas granda grupo de "hibridaj" taskoj kaj agadoj, en kiuj la "poresperanteco" kaj la "peresperanteco" estas nedisigeble kunnoditaj. La "peresperanta" SAT-kongreso prave estas uzata kiel okazo por informi la publikon de la kongresloko pri Esperanto. Aliflanke, la nacilingva Esperanto-informado ne estas pure "poresperanta" afero, sed neeviteble transportas politikan mondrigardon, per kiu oni pravigas Esperanton kaj Esperanto-agadon. Difini la politikan enhavon de Esperanto-informiloj estas grava "peresperanta", t.e. ĝeneralpolitika tasko.

Ŝajne oni ekrimarkis la malsimplecon jam en 1928, ĉar en la supre citita frazo el la GK estas dirite dufoje "principe". La GK antaŭvidas kiel partan problemsolvon, ke "en ĉiu LEA-grupo ekzistu SAT-rondo, kiu plenumu la peresperantan kaj por SAT-an laboron en la kadro de la grupo". En la ŝrumpintaj LEA-oj de la nuntempo tiaj organizaj subdividoj estas kompreneble ĥimero.

Entute, la LEA-oj drivis multe pli en la direkto de "peresperanta", t.e. ĝeneralpolitika agado, ol eblis antaŭvidi komence de la 20-a jarcento. La preskaŭ tute Esperantlingvaj, politik-temaj organoj de multaj LEA oj montras tion. La neglekto de "poresperanta" laboro okazis parte pro la malkresko kaj malvigliĝo de multaj LEA-oj. Plia neglektokialo estas la malfacilo ĉe LEA-oj difini precize la celgrupon de sia Esperanto-informado post la malfortiĝo de la laborista movado kiel memstara politika kaj socia faktoro en multaj landoj. Laste, malklariĝis la politikaj dividlinioj inter la SAT-medio kaj la t.n. "neŭtrala" medio, kaj tio kreskigas la pretecon de individuaj LEA-anoj akcepti kaj mem partopreni la "poresperantan" laboron de la "neŭtralaj" asocioj.

SAT siaflanke komencis lastatempe fari pli da "poresperanta" laboro, ĉar unu el la plej gravaj amaskomunikiloj, per kiuj oni informas pri Esperanto, ignoras landlimojn : la interreto. SAT ekokupiĝas pri nacilingva informado en la interreto, kaj ĝia informa oferto atingas publikon en tiu parto de la mondo, en kiu ne estas LEA-oj – kaj tio estas la plej granda parto de la mondo.

3. Stato de la LEA-oj

La LEA-oj estas tre diverse fortaj. La stato de kelkaj estas zorgiga, almenaŭ malfacila. Mi ne sisteme esploris la LEA-ojn, do ne povas vere bilanci ilian agadon. Mi nur citas kelkajn faktojn, kiujn mi scias, kaj pardonpetas pro gravaj ellasaĵoj kaj eventualaj eraroj.

 SAT-Amikaro : Kiel konate, escepte forta inter la LEA-oj, kun granda membraro, lokaj grupoj kaj sisteme farata nacilingva informado.
 HALE/SATEH : HALE estis antaŭe relative forta, sed pro la apero de gravaj politikaj kontraŭdiroj en ĝia sino nun naskiĝis nova LEA – SATEH.
 SATEB : Suferinta laŭ mia scio iom de membroperdo, sed daŭre kapabla regule eldoni organon kaj organizi ĉiujaran konferencon.
 LEA/G : Multe suferinta de membroperdo kaj maljuniĝo de la membraro. Ĝi apenaŭ kapablas rekruti novajn membrojn pro manko de konvinkaj agadoj, malgraŭ la ekzisto de maldekstremaj esperantistoj en Germanio, parte junaj. La estraro kaj la ĉefa redaktoro de la organo (mi mem) loĝas tre dise kaj ne havas senperan personan kontakton. La plimulto de la iom ankoraŭ aktivaj membroj ne uzas retpoŝton. Politikaj diferencoj inter la malnovaj membroj kaj pli junaj maldekstremaj gekamaradoj, kiaj ekzistas en Berlino, kaŭzis iometan, sed nedaŭran interhoman streĉecon. Sed ili malhelpas evoluigi ian ajn komunan agadlinion. La LEA/G Magazino havis kelkajn ŝatantojn ekster la asocio, sed alie ol mi deziris, ĝi sukcesis nek iĝi forumo de maldekstraj esperantistoj en la germanlingva agadregiono nek stimuli debaton pri politikaj kaj aliaj enhavoj de la Esperanto-informado. Malofte aperanta gazeto ne plu povas konkurenci kun la reto por tiaj celoj. Mi devis intertempe rezigni pro tempomanko pri la redaktoreco. Albert Stephan nun redaktas la pli simplan LEA/G-Informilon kiel postsekvanton.
 ASLE : Socialdemokrate orientita. Ne eldonas propran organon, sed abonigas siajn membrojn al la organo de LEA/G, en kiu aperas 2-3-paĝa ASLE-rubriko ĉiunumere. Kelkaj vienaj membroj regule kunvenas.
 SLEA : Havas du aŭ tri regule kunvenantajn grupojn. La organo regule aperas. Disdonas flugfoliojn okaze de la 1-a de majo en Stokholmo. Suferas pro maljuniĝo de la membraro.
 Itala LEA : La organo ne plu aperas pro la neeblo trovi redaktoron. Unu el la ĉefaj agadoj de la komenca tempo, la agado por agnoskigi ILEA sine de la PDS (eks-PCI), ŝajne ne sukcesis. Ne estas videble, ke ILEA nun agadas, sed ekzistas aktiva Laborista Esperanto-Grupo en Padovo.
 PREM : Mi ne scias unuopaĵojn, krom ke ĝia organo eldoniĝas.
 Japanaj gekamaradoj alstrebas la fondon la LEA en tiu lando.

Eble ekzistas pliaj "potencialaj LEA-oj" en landoj kiel Hungario, Usono aŭ Brazilo, kie ariĝas sufiĉe da SAT-anoj por ebligi fondon, sed tio dependas de ili. Necesas demandi, ĉu la LEA-agadformo, kiu ja postulas grandajn preparlaborojn (verki kaj aprobigi statuton, elekti estraron), estas celtaŭga por negranda grupo de homoj.

Oni memoru, ke en malgrandaj LEA-oj la pure asociaj taskoj (estrarelektoj, serĉado de kandidatoj, membroadministrado, laŭbezona ŝanĝado de la statuto kaj eldonado de organo) sorbas multe da laborforto, kiu sekve ekmankas por la plenumado de la kernaj taskoj de LEA – dum la agadoj kaj aktivuloj ne sufiĉe multas por vere postuli tiom da organiza komplikeco. Eblas facile pretervidi ĉi tiun problemon de misaplikata laborforto, ĉar asocioj kun impona fasado kaj malriĉa interno estas tipa fenomeno ankaŭ aliloke en la esperantista mondeto.

4. La kadukiĝo de LEA-oj damaĝas la tutan SAT-medion

La iompostioma endormiĝo kaj formorto de LEA oj ne povas ne esti fonto de malkuraĝiĝo en SAT, kiel observite ĉe la malapero de FLE el la familio de LEA-oj. Ĝia malapero okazis tiel, ke ĝi iĝis laborgrupo ene de Esperanto Nederland. Tiu fakto devus sproni SAT al agado celanta provizi al ne vivipovaj LEA-oj alian problemsolvon ol la kunfandiĝon kun la "neŭtraluloj". La problemsolvo povus esti laŭ mi la kunlaborigo de la restantaj membroj en tutmonde bazita "universala LEA".

La malaperon de iu ajn LEA neeviteble rimarkas fortoj ekster SAT, kiuj ne povas taksi ĝin alie ol kiel signon de kadukiĝo. Homoj el la "neŭtrala" movado povas taksi tian okazaĵon "pruvo" pri la superflueco de ia ajn alternativa, precipe maldekstra poresperanta laboro. Eĉ eksteruloj sen malico kontraŭ SAT neeviteble interpretas tian aferon laŭ neavantaĝa por ni maniero.

La kadukiĝo de LEA-oj devas nutri la supozon, ke SAT-membroj ĝenerale kontentas pri la Esperanto-informado plenumata en la UEA-medio kaj pro tio ne vidas bezonon teni strukturojn vivaj, kiuj kapablus kontraŭstarigi al ĝi SAT-specifan, politike alternativan Esperanto-informadon. Observantoj devos konkludi, ke la lingvopolitika "mesaĝo" de SAT al la ekstera mondo estas samsubstanca kiel la "mesaĝo" de UEA, kaj tio siavice nutros seriozajn dubojn pri la ĝeneralpolitika profilo kaj entute pri la bezonateco de SAT.

5. Neglekti la Esperanto-informadon signifas forcedi gravan agadokampon

Lanti kritikis la varbadon de "t.n. neŭtralaj esperantistoj". Parolante pri la "t.n. neŭtralaj grupoj", li konstatis : "Tie ĉiu esperantisto, ĉu revoluciulo, ĉu ’bona patrioto’, pagas kotizon. Ĉu por propagandi senescepte en ĉiuj medioj ? Tute ne. La propagandiloj estas tiele verkataj, ke ili estas varbpovaj nur en konservativaj rondoj. Sekve la propagando en revoluciaj medioj malsanas dum ĝi sufiĉe bonfartas alie."

Akravida rigardo al la UEA-medio montras, ke tiu aferstato iomete ŝanĝiĝis, sed nur iomete kaj ne principe. La Esperanto-informadon de influaj instancoj kiel la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj la Komunikadcentro en Bruselo nuntempe ne dominas klasike konservativaj motivoj, sed alvokoj al etnofilia diferencismo kaj pli modernaspekta, eŭropa naciemo. Regas tie la linio – preskaŭ neprikontestata de la membroj – laŭ kiu Esperanto devas servi la aferon de savado de malaperantaj etnoj kaj etnaj lingvoj. Esperantistoj de la "neŭtrala" medio ofte analizas la politikajn kontraŭdirojn de la mondo laŭ maniero, kiu etnizas ilin. Eblas vortigi tian pensadon tiel, ke ĝi ŝajnas maldekstra, kaj tion la "neŭtrala" medio faras, kiam tio taŭgas por ĝiaj celoj.

Se neniu plenumos alternativan publikan informadon, kiu distanciĝos de tiaj ideoj aŭ almenaŭ elstarigos aliajn – sociegalismajn – motivojn, tiam regos unu tagon nova, ne plu universalisma, sed etnoplurisma "interna ideo" de Esperanto. Se ne SAT-anoj la unuaj prilaboros Esperanto-informadon bazitan sur alternativaj socipolitikaj motivoj, kiu do faros tion ?

Kiam necesas plenumi informadan laboron en maldekstra medio, la modelaj informiloj (kiom ili entute ekzistas) ne troviĝas je facila dispono. Sekve, oni prenas informilojn el la "neŭtrala" medio kiel modelojn, imitas la bazan argumentadon kaj ŝminkas la enhavon ruĝeta per enplektado de kelkaj "progresivaj" vortumoj.

Jen kial, laŭ mi, la vortoj de Lanti pri informiloj plu validas. Mi tamen ne volas sugesti, ke maldekstra Esperanto-informado emfazu unuavice la kontraŭnaciisman motivon, kaj mi ne malagnoskas la meritojn, kiujn la informa laboro de la "neŭtrala" medio ja ankaŭ havas – ekster la kampo de la socipolitika apologio de Esperanto.

Devas ekzisti forumo por la gekamaradoj, kiuj volas okupiĝi pri nacilingva Esperanto-informado kun SAT-specifa politika enhavo, interŝanĝante kaj opiniojn kaj laborrezultojn.

6. Integrita retbazita medio de informlaborantoj (IRMI)

Mi proponas la kreon de interret-bazita grupo, kiu okupiĝus pri la "poresperanta" laboro en laboristaj, sindikataj, progresivaj, maldekstraj, emancipcelaj ktp. medioj. Tia grupo agadus tutmonde, prioritate tie, kie neniu LEA ekzistas. Ĝi devus esti kiel la LEA-oj malfermita ankaŭ al nemembroj de SAT, kaj kiom eble iĝi rekrutejo de novaj SAT-membroj. Ĝiaj taskoj inkluzivus nacilingvan informadon, kreadon de nacilingvaj enhavoj por la SAT-TTT-ejo, instruadon de Esperanto – kiom bezonata kaj per la interreto ebla – kaj kontaktotenadon kun novaj esperantistoj, kiuj orientiĝas politike en nia direkto kaj pri kiuj neniu el la nunaj LEA oj povas zorgi.

Esence temus pri ia "universala LEA", kiu agadus laŭ siaj fortoj tie, kie nun neniu LEA ekzistas aŭ agadas. Ĝi devus laŭ mi havi la statuson de LEA kaj partopreni en la LEA-Komitato.

Kroma avantaĝo estus, ke SAT montrus al si mem kaj al la cetera esperantista komunumo, ke ĝi kapablas trovi modernan komplementon de la tradiciaj LEA-oj kaj strukturmodelon kapablan postsekvi tiujn LEA-ojn, kiuj malhavas la forton pludaŭri. Estus bonege neŭtraligi la negativan propagandan efikon de la antaŭvideblaj kadukiĝo kaj malapero de kelkaj LEA-oj.

7. Kiaj modeloj jam ekzistas ?

Kelkaj interretbazitaj strukturoj en kaj ekster nia SAT-medio estas konindaj kiel modeloj.

 La EEU-dissendolisto ĉe Yahoogroups, kies arkivo de malnovaj mesaĝoj estas publike alirebla [ĉi tiu informo kaj la ligo ne plu aktualas nun (2003-12-14) : GM], estas interesa ekzemplo de neburokratia interret-bazita internacia kunlaboro de esperantistoj, i.a. sur la kampo de Esperanto-informado. Rutine okazas tie kaj interŝanĝo de opinioj kaj cirkuligo de helpopetoj, ekzemple rilate tradukojn. (Eblas instruiĝi de la labormaniero de la EEU, malgraŭ la necesa politika kritiko de ĝia agado.)
 La EEU-TTT-ejo estas ekzemplo de ampleksa plurlingva informa oferto kun Esperantlingva parto por la kunlaborantoj.
 TEJO iniciatis Retan Informado-Centron (RIC), imitindan modelon de TTT ejo pri fundamentaj demandoj de Esperanto-informado. Nun ankoraŭ konstruata.
 La TTT-ejo de SAT-Amikaro estas la sola ampleksa informa oferto de unu el la LEA-oj.
 Esperantoland estas germanlingva informcela kaj lingvolerniga TTT-ejo. Interesa estas ĝia uzanto-forumo, en kiu okazas publike alirebla interŝanĝo inter Esperanto-interesitoj, Esperanto-lernantoj kaj la prizorganto-teamo de la TTT-ejo.
 Aliaj nacilingvaj informaj ofertoj abundas.
 Ekzistas kelkaj Yahoogroups-dissendolistoj por Esperanto-lernantoj.

Ĉi tiuj estas nur ekzemploj de principe fareblaj agadoj, ne aferoj, kiujn ni devus aŭ povus realigi sammaniere kaj samamplekse.

8. Membreco

Kiel membroj de la IRMI estu kalkulataj :

 membroj de la dissendolisto
 neuzantoj de la interreto, kiuj aliĝas kaj kunlaboras alimaniere

Membrokotizoj en la komenca tempo pro la bagatelaj elspezoj ne necesus. Pro la heterogeneco kaj granda geografia distribuo de la membraro verŝajne neniam eblos alia formo de financado ol donacoj (se la agadprofilo iam necesigos okupiĝon pri financaj demandoj).

9. Celoj kaj rimedoj

Celoj

 a. disvolvi kaj funkciigi la etnolingvan informan oferton de la SAT-TTT-ejo
 b. disponigi pretajn informilojn kaj modifeblajn informilo-modelojn en TTT por elŝuto kaj surloka multobligo
 c. sproni debaton pri taŭgaj politikaj kaj aliaj enhavoj en Esperanto-informado kaj en SAT-specifa informado, kaj porti tiun debaton en SAT kaj en la LEA-ojn ; tiucele la IRMI devas esti malfermita al ĉiuj politikaj tendencoj, kiuj ekzistas en SAT kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj kapabli elteni la neeviteblajn kontraŭdirojn inter la diversaj alirmanieroj, kiuj devos kunekzisti
 ĉ. pretigi Esperanto-informilojn (flugfoliojn, broŝurojn) en naciaj lingvoj
 d. vivteni la kontaktojn kun ekinteresitoj kaj novaj esperantistoj el maldekstraj medioj
 e. asisti lernantojn de Esperanto, kiuj simpatias kun ni ; ellabori SAT-specifajn lernilojn

Rimedoj

 a. dissendolisto kiel interna komunikilo ; papera organo verŝajne ne donus sufiĉe da aldona utilo por pravigi la konsiderindan penon por fari ĝin ; koncizaj novaĵoj devus ĉiuokaze aperi en Sennaciulo
 b. etnolingva informa sekcio en la SAT-TTT-ejo ; ĝin devus eventuale prizorgi aparta komitato de SAT-membroj, se la IRMI allogus multe da ne SAT-anoj.
 c. dissendolisto por kontaktoj kun kaj lingva helpo al novaj esperantistoj
 ĉ. paperaj informiloj
 d. "interna" TTT-ejo pri informado – eventuale kun debatkontribuoj, ligoj al kaj dokumentado de malnovaj kaj aktualaj informiloj de la LEA-oj, SAT kaj aliaj grupoj el medioj laboristaj, maldekstraj, alternativaj.

10. Ĉu sufiĉas la homfortoj ?

Mi ne volas proponi ion laŭ la stilo : "SAT devas fari..." aŭ "Oni devas fari...". Ne estus bone envivigi strukturon kiel la IRMI sen havi jam komence almenaŭ kvin aŭ ses gekamaradojn, kiuj pro la naturo de la informa laboro devas krome esti uzantoj de pluraj naciaj lingvoj.

Seniluziiĝo estas certa, se oni faros tuj tro grandiozajn planojn. Por la komenco sufiĉu dissendolisto por la kunlaborantoj kaj tre simpla TTT-ejo, en kiu estas kolektitaj nacilingvaj informaj tekstoj direktitaj al SAT tipaj celgrupoj.

11. IRMI, SAT, LEAoj, LEA-komitato

Estus bone, se la IRMI havus la statuson de LEA, kiu diference de la aliaj LEA-oj estus tutmonde malfermita kaj bazita en la interreto. Per tio ĝi enordiĝus en la strukturojn de SAT, sen ke tio trudus statutŝanĝon aŭ ion similan. IRMI povus kunlabori en la LEA-komitato.

Ne eblas eviti, ke strukturo kiel la IRMI faros laborojn, kiuj enhave interkovriĝas kun taskoj de la nunaj LEA-oj. Ĝi povus eĉ delogi laboremulojn for de la plej malfortaj LEA oj. Sed ĝi povus ankaŭ asisti kaj vigligi la LEA-agadon. Necesas akcepti, ke la nova strukturo tendencos restrukturigi la tutan sferon de la LEA-oj.

12. Ĉiutendenceco

La IRMI devas esti malfermita – kiel SAT mem – al larĝa spektro de progresivaj esperantistoj. La eventuala reta dissendolisto kaj la TTT-ejo devas aktive klopodi pri politika plureco kaj disponigi lokon por ĉiuj informadaj konceptoj kun iliaj malsamaj politikaj fonoj. Ĝi devus faciligi la interŝanĝon inter informlaborantoj kaj ne alstrebi "unuecan publikan bildon".

Miaj personaj opinioj pri Esperanto-informado, kiuj esprimiĝas precipe en parto 5 de ĉi tiu teksto, ne estu miskomprenitaj do kiel propono de "linio", kiun la tuta agado devus sekvi.

13. Perspektivo

La agado de la IRMI povus helpi realigi la celojn :

 a. varbi novajn progresivajn esperantistojn kaj ligi ilin dekomence al SAT,
 b. korekti la ekvilibron inter "peresperanta" kaj "poresperanta" laboro en la SAT-medio favore al agadenhavoj, kiuj kombinas ambaŭ,
 c. altigi per donado de pozitiva ekzemplo la kvaliton de la ĝenerala Esperanto-informado, ankaŭ ekster SAT ; ĉar tiu informado en la "neŭtrala" medio englitis en etnoplurisman/naciisman radspuron, el kiu ĝi jam ne facile eltiros sin sen ekstera helpo,
 ĉ. altigi en la esperantista medio la prestiĝon de SAT, montrante en loko tre eksponita al la ekstera vido ĝian kapablon adaptiĝi kaj moderniĝi.

Gary Mickle,
gmickle CXE nexgo PUNKTO de

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio