Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2007
puce Kiel atingi la kongresejon ?
puce Kiu estis Jean Zay (Johano Zajo) ?
puce Loĝeblecoj
puce Provizora programo

Bazaj praktikaj informoj

elŝuti :


Aligxilo
PDF - 100.7 kio, 0 x 0 pixels

Loko kaj dato

La 80-a kongreso de SAT okazos inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2007, je 12 kilometroj sude de Parizo, ambaŭflanke de la limo inter la najbaraj urboj Ĉatenezo-Malabrio (Châtenay-Malabry), kie okazos la manĝoj kaj tranoktado, kaj la studenta restadejo Johano Zajo en Antonio (Antony), kie okazos la laborkunsidoj, sociaj forumoj kaj kulturaj vesperoj.

La ekzakta adreso de la kongresejo estas Résidence Jean Zay, 55, avenue du Général de Gaulle, 92763 ANTONY Cedex.

La kongresejo estas tre facile piede alirebla pere de regiona trajno (RER). El Parizo uzu la linion "RER B" direkte al "St Rémy lès Chevreuse" aŭ "Orsay". Elirejo "Antony" aŭ "La Croix de Berny". La OKK preparas detalan mapon, kiun ĝi havigos al ĉiuj kongresanoj.

Kongrestemo

La elektita kongrestemo estos Internacia solidareco. Al ĝi estos dediĉitaj pluraj prelegoj kaj debatoj, enkondukitaj de kamaradoj el diversaj mondopartoj.

Ĉefa kontakt-adreso :
 paperpoŝte : Ansofi Markov, 61 bd Vauban, FR-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio
 rete : vinkomarkov ĉe yahoo punkto fr

OKK : Bob Cordeau, Michelle Cordeau, Agnès Luc, Ansofi Markov, Vinko Markov, Joël Martin-
Gallausiaux

Kongreskotizoj (en €) ĝis 28.02.07. ĝis 30.04.07. ĝis 30.06.07. pli poste
SAT-membro 55 65 75 85
SAT-geedzoj (se ambaŭ) 80 95 110 125
SAT-junul(in)o ĝis 25 j. 25 30 35 40
Nemembro de SAT 70 80 90 100
Junula nemembro de SAT 35 40 45 50

 Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon.
 La partoprenantoj el CZ, EE, HU, LT, LV, PL kaj SK ĝuas 30% rabaton.
 La partoprenantoj el AL, BG, RO, eksa YU (krom SI), kaj eksa SU (krom EE, LT kaj LV)
kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Israelo, Japanio, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50%
rabaton.
 Kongresaneco ne transdoneblas al alia persono. La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn kaj
aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron.
 La kotizo ne estas repagebla senkonsidere pro kia kaŭzo la aliĝinto ne povas partopreni la
Kongreson.
 Aliĝilon sen pago de kotizo la OKK ne traktos.

Pageblecoj

 En Francio : Poŝtkonto : SAT-Junulfako n°38 319 09 J 033
 El eksterlando :
— Sama konto : IBAN : FR60 2004 1010 1238 3190 9J03 356
BIC : PSSTFRPPSCE
aŭ al SAT-konto ĉe UEA : satx-s

Aliĝilo baldaŭ estos elŝutebla sur tiu-ĉi retejo.

ATENTU : Tiuj, kiuj bezonas enirvizon al Francio tion devas indiki ĝis la 30-a de Aprilo 2007
aldonante la pasportnumeron sur la aliĝilo. Al nealiĝantoj OKK ne sendas invitleteron.

 Matenmanĝo kostos 4€, tagmanĝo kostos 7 € 50 kaj vespermanĝo ankaŭ 7 € 50.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio