Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce "ĈU ILI DIRAS AL NI LA VERON ?"
puce Frateco en la vivpraktiko
puce Komentoj al Komunista manifesto
puce Kristanismo kaj patriotismo
puce La liberecana socio
puce La Nuna stato de l’evoluismo
puce La Revolucio de ĉinio
puce la Universalismo
puce La Vojo al scienco de estonto
puce Natura nutrado
puce Skizo pri ekonomia geografio
puce Skizo pri filozofio de l’homa digno
puce Traktaĵo pri ateologio
puce Veganismo

"ĈU ILI DIRAS AL NI LA VERON ?"

"ĈU ILI DIRAS AL NI LA VERON ?"

El la antaŭparolo de la tradukinto : "La celo de tiu libro ne estas fingromontri iun popolon, iun reĝimon. Kiu homa grupo povas aserti ke ĝi fieras pri ĉiuj siaj agoj ? De la norda ĝis la suda hemisfero ekzemploj de homaj krueleco kaj avideco abundas. La faktoj de la raportoj en "Ĉu ili diras al ni la veron ?" helpu la leganton pripensi la homan konduton por trovi pli da ekvilibro en si mem kaj sekve alporti pli da ekvilibro en la funkciado de homaj socioj. Tio estas mia deziro.

Franciska Toubale

Formato : 184 x 257 mm. 222 paĝoj. Prezo : 12 € + afranko. Mendebla ĉe SAT, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris. Rete : libroservo ĉe satamikaro.org

Recenzo

pri Ĉu ili diras al ni la veron ? - Neimagebla perforto, de Fonduso por Nord-koreaj Rifuĝintoj kaj Centro de Informoj pri Nordkoreaj Homaj Rajtoj, 220paĝa elangligo de Franciska Toubale eldonita de SAT, 2007

UF ! Kian momenton mi travivis legante tiun ĉi libron... Teruran !

Laŭ mia kompreno, estis diskutoj dum 79a SAT-Kongreso pri ĉu eldoni la libron... kun timo aspekti ridinda post kelkaj jaroj, kiam oni eble malkovrus, ke ĉio ĉi estas nur propagando kaj mensogo. Tiun timon, mi principe komprenas, sed mi nun opinias, ke se SAT estintus ne publikiginta ĝin, SAT aspektus multe pli naŭza ol ridinda, kiam oni kapablos konfirmi, ke tio ekzistas (-is, espereble).

La dokumento prezentiĝas, kiel kolekto de jam publikigitaj kaj nove kompletigitaj atestaĵoj liveritaj de eksmalliberul(in)oj kaj eksgardistoj pri siaj travivaĵoj en Nord-Koreiaj retenejoj. Post mallonga antaŭparolo de Franciska Toubale kaj iom pli longa de Kim Sang-Hun, estas enkonduko donanta superrigardon pri diversaj atestaĵoj antaŭe publikigitaj (de Amnestio Internacia interalie), pri ilia nekonateco pro politika situacio en Sud-Koreio, suspekto pri propagando kaj ĝenerala publika neinteresiĝo kaj fine klariganta la celon (plu evidentigi la tragedion disvolviĝantan en tiu lando) kaj la metodologion. La enkondukaj vortoj reliefigas ankaŭ la fakton, ke kelkaj atestoj estas ne tute fidindaj kaj do plu esplorendaj sed ankaŭ, ke ili ebligas diskonigon kaj konsciigon pri okazantaĵoj. Tio ĉi gravegas : ke eksmalliberuloj, sciu, ke ilin ni ne forgesas. Sekve kuŝas rapida prezento de ĉiu atestanto, antaŭ ol aliro al la teruraj atestoj.

La atestaro dividiĝas en ĉapitrojn laŭ diversaj agoj priskribitaj (arbitra reteno ; vivkondiĉoj en retenejoj ; laborkondiĉoj ; nutraĵo- kaj sano-kondiĉoj ; teruraĵoj - kvazaŭ la antaŭaj ĉapitroj priskribus paradizajn scenojn... - kaj punoj ; torturo ; infanoj en malliberejo ; ekzekutoj, murdoj kaj mortoj). Ĉiu ĉapitro estas enkondukita per klarigoj pri kunteksto, fidindeco aŭ dubindeco de atestoj. La rakontoj estas faritaj per simpla lingvaĵo frapa. Kaj frapado estas terure ripetiĝanta en ĉiuj atestoj. Kiel homo povas tion suferigi al alia ? Nur per bestigado de la alia. Kaj kiom povas elteni homoj ! La sinsekvo de atestoj estas kor-ŝira kaj naŭza, tiom ili plifirmigas sin reciproke, en granda rondo horora, el kiu la leganto eliras ŝancelpaŝa, provante reorientiĝi dank’al kelkaj serenigaj finaj vortoj, sed konkludo malestas : ĉiu restu kun propraj imagoj...

Tamen iom strange impresas la kelkaj linioj pri SAT sur folio tuj post lasta atesto pri graveda virino malbone traktita cele indukti aborton... Realoj fojfoje kolizias.

Mi nur povas kuraĝigi vin aĉeti kaj legi tiun ĉi libron, eĉ se ofte mi mem min demandis, ĉu mi havos forton elteni ĝis la fino ? Mi gratulas F. Toubale pri ŝia traduko kaj SAT pri plenumo de sia laboro : klerigado cele al emancipiĝo.

Robin BETO 35717 el Sennaciulo, n°9 (1227), septembro 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio