Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce "ĈU ILI DIRAS AL NI LA VERON ?"
puce Frateco en la vivpraktiko
puce Komentoj al Komunista manifesto
puce Kristanismo kaj patriotismo
puce La liberecana socio
puce La Nuna stato de l’evoluismo
puce La Revolucio de ĉinio
puce la Universalismo
puce La Vojo al scienco de estonto
puce Natura nutrado
puce Skizo pri ekonomia geografio
puce Skizo pri filozofio de l’homa digno
puce Traktaĵo pri ateologio
puce Veganismo

Traktaĵo pri ateologio

Traktaĵo pri ateologio
de
Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray)
elfancigis Paŭlo Sinjoreto (Paul Signoret)
Eldona fako kooperativa de SAT 2010

Ateismo subjektiva, limigita kaj katolika

Ateismo nuntempe estas afero tre aktuala. Onidire
– kaj estas terure, se tio estas vero, la moderna
epoko, inspirita de la principoj de klerismo,
pozitivismo kaj materiismo, cedis la lokon al la
postmoderna, kiun karakterizas plena foresto de
kiuj ajn mensaj principoj, kaj la homaj sensoj kaj
racio ne plu estas estimataj. Tio kondukas ne al
liberigo de la homa menso, kiel promesas la adeptoj
de la postmodernismo, sed al ĝenerala malestimo de
la racio kaj sekve – al obskurantismo kaj reveno de
la religieca pensmaniero, kiel al la plej simpla speco
de la (mal)pensado. Tial decido de la kooperativa
eldonfako de SAT esperantigi kaj aperigi iun
modernan verkon pri la temo estas nur salutinda.
Elekto por tio de la “Ateologio” far Mikaelo Onfrajo
ankaŭ kompreneblas, ĉar tiu aŭtoro konkeris vastan
popularecon en Francio. Kaj tial mi avide kaptis
la libron por konatiĝi kun nova aŭtoro-ateisto,
aspirante trovi en ĝi ion novan kaj interesan – ja ne
ofte, bedaŭrinde, aperas novaj verkoj pri la temo...

Des pli granda estis mia senreviĝo pri la libro.
Mi, bedaŭrinde, ne nur ne trovis en ĝi iun novan
traktadon de la temo, sed ĝi eĉ tuj okulfrapis per
principaj mankoj. La celo de la aŭtoro estas ŝanĝi
la religian mondkoncepton je la ateisma, liberiga,
bazita sur la bona filozofio – bona en la senco
materiisma, sensisma, vivama. Kun tiu celo apenaŭ
eblas malkonsenti. Sed ĝuste ĉi tie komenciĝas la
strangaĵoj. Unue, li plene rifuzas al ĉiuj filozofoj
antaŭ la 18-a jc. la rajton nomiĝi ateistoj, ĉar ili
en tiu aŭ alia kunteksto uzis la nocion “dio”. Nu,
tiu vidpunkto rajtas je ekzisto – vere, nur la plej
progresema alo de la francaj klerigistoj la unua
tute malkaŝe kaj senrezerve proklamis la plenan
rezignon de ajna formo de agnosko de la dia ekzisto,
kaj tio estas ilia historia merito (ne sola, certe !). Sed
eĉ el ili li ial elektas kaj – prave ! – laŭdas Holbaĥon
(Holbach) kaj Helvecion (Helvétius), sed tute ne
mencias Lametrion, kaj al Dideroto eĉ preskaŭ
atribuas deismon – kvankam ĝuste li estis el ĉiuj
amikoj-filozofoj la plej fajna, sprita kaj kapabla
rimarki kontraŭdirojn en opinioj. Strange !

Eĉ pli strange estas, ke el la ateistoj de la 19-a jc.
li rimarkas nur parton, kaj ne nepre la plej gravajn.
Meritojn de Fojerbaĥo (Feuerbach) li trafe kaj
detale priskribas, sed tute ne mencias ankaŭ gravajn
verkojn de Bauer, Engelso kaj aliaj filozofoj de la
junhegelana kaj marksisma skoloj, kiuj okupiĝis
pri la esploroj de la religio, kaj multegon atingis en
siaj laboroj. Samtempe li multege atentas Niĉeon,
kies meritoj en progresigo de ateismo li, ŝajnas, tro
supertaksas – publica ardo ne anstataŭas profundon
de analizo. Kaj pri ateistoj de la lastaj jardekoj li
preskaŭ ne parolas, kvazaŭ ili ne ekzistus. Eblas
multon ankoraŭ diri tiurilate, sed, finfine, tio povas
esti afero de gusto, kaj ni, do, pri tio ne diskutu.
Pli gravas la centra starpunkto de la ateologio
far Onfrajo, kiun li reduktas al la tri principoj : 1)
malkonstrui la tri monoteismojn, kies ĝenerala
bazo estas la sama ; 2) malmunti la kristanismon
kaj 3) malmunti la teokratiojn. Kaj pri tio li fervore
okupiĝas en la libro.

La starigo de la principoj tuj montras la
limigitecon de la koncepto de Onfrajo pri religio.
Ja ĝi tute ne redukteblas al la monoteisma formo,
ankaŭ nun : grandega parto de la homaro (almenaŭ
en la Orienta kaj Suda Azio) se scias ion pri
kristanismo, judismo kaj islamo, do nur teorie (kaj
se praktike – do per reciprokaj masakroj), sed tio ne
malpliigas tie religiemon kun ĉiuj samaj negativaj
sekvoj, kiuj estas en Eŭropo kaj Ameriko. Aldone,
krom la tradiciaj konfesioj ekzistas aliaj formoj de
religia konscio... Do, malmunto de la monoteismoj
kaj bazitaj sur ili teokratioj ne multon ŝanĝos
en la mondo – ilin volonte anstataŭos teokratioj
budhismaj kaj politeismaj – la vakuo ne restos !
Egaligo de la nocioj “religio” kaj “monoteismo” estas
la unua grava metodologia eraro de la aŭtoro.

Due, malmunto de la monoteismoj (ĉiuj po
aparte, kaj de kristanismo speciale) redukteblas
por Onfrajo nur al demonstro de kontraŭdiroj en
la “sanktaj skriboj” kaj bazitaj sur ili instruoj, kaj
de abomenaĵoj, al kiuj venigis la praktikado de
la instruoj tra jarmiloj. La tasko estas plenumita
bone, talente kaj elokvente – sed en tio estas nenio
nova. Ĉiuj ateistoj ekde Spinozo (kiun, cetere, la
aŭtoro ne agnoskas ateisto) kaj la altege taksata
de li Holbaĥo tion faris, kaj en tiaspeca literaturo
aperadis eĉ elstaraj stile verkoj – ni rememoru nur
Leon Taksilon (Taxil, vera nomo – Jogand-Pagès)...
Utile, necese, sed nepre ne sufiĉe – al la veraj
kredantoj tio apenaŭ povas efiki : ja la baza principo
de la religio estas la maksimo “credo quia absurdum
est”. Por vere malmunti religion (ĉu monoteisman,
ĉu kiun ajn alian) necesas trovi ties gnoseologiajn,
psikologiajn kaj sociologiajn radikojn, montri
la historiajn kondiĉojn, en kiuj ĝi formiĝis kaj
disvastiĝis, pro kiuj sociaj kialoj ĝi evoluis tiel aŭ
ne aliel – nur tiam ni havos la firman bazon por
serioze batali kontraŭ ĝi. Tio estas la dua, kaj eĉ pli
grava metodologia eraro de la aŭtoro – eraro des
pli stranga, ke li alte taksas iujn el la pensuloj, kiuj
tiajn radikojn ja esploris, ekzemple Fojerbaĥo kaj
Frojdo (Freud)...

Trie, parolante pri la kristanismo, li egaligas la
nocion “kristanismo” kun la Roma katolikismo –
kvazaŭ ne ekzistas minimume dudeko da antikvaj
kaj ortodoksaj eklezioj, kaj granda kvanto da
diversaj protestantaj konfesioj. Al ano de ĉiu el ili
absolute tutegalas, kion diris iu papo en Vatikano,
kaj eĉ pli – ĉiu nova kritiko de la katolikismo
laboras ne por ke li rifuzu de la religio, sed eĉ male :
konfirmos, ke lia formo de kristanismo estas la
sole vera, kaj tiuj herezuloj-katolikoj estas esence
pekuloj ! Do, ateismo de Onfrajo havas eksplike
katolikan karakteron. Aldone mi diru, ke ankaŭ pri
diferencoj inter diversaj fluoj en islamo li, ŝajne,
same nenion scias.

Kvare, prave similigante teokratiojn kaj
totalismojn (faŝismojn), li trovas la fontojn de ili
en la tradiciaj monoteismoj. Li eĉ provas demonstri
intimajn ligojn inter naziismo kaj Vatikano (en
alia loko, tamen, montrante similajn ligojn inter
nazioj kaj islamo). La simileco inter tiuj instruoj
certe ekzistas – same kiel simileco inter teokratioj,
naziismo kaj stalinismo (pri kiu Onfrajo tute
silentas – verŝajne pro tio, ke stalinistoj proklamis
sin “ateistoj”, kio ne malhelpis, interalie, al Stalino
mem, post periodo de persekutoj, amikiĝi kun la
rusortodoksa eklezio – kiun fakton ĝi nun preferas
prisilenti), sed ĝi venas ne el deveno de faŝismo aŭ
naziismo el kristanismo, sed el tute alia fonto : el tio,
ke ĉiuj totalismaj ideologioj de la 20-a jarcento estis
novaj religiaj formoj, kaj bazitaj sur ili reĝimoj estis
nenio alia ol novaj (sed ne kristanaj !) teokratioj
sendepende de iliaj rilatoj kun la tradiciaj religioj.
Tio, ke la totalismaj ideologioj (kaj, laŭ mia opinio,
ankaŭ la liberalismo) estas mem formoj de moderna
religio, restis de la aŭtoro tute ne rimarkita. (NB :
Lanti siatempe tute trafe atribuis religiajn trajtojn
al naciismo !) Li batalas kontraŭ kristanismo, kvazaŭ
ĝi restas, kiel antaŭe, la ĉefa malamiko, dum aperis
ĝiaj posteuloj – almenaŭ ne malpli danĝeraj.
Tiu eraro estas sekvo de la antaŭa – li ne serĉas
kaj ne vidas la radikojn de religia konscio, kaj
tial preteratentas religion tie, kie ĝin ne atendas.
Krome, se li konus ne monoteismajn konfesiojn
(budhismon, konfuceismon ks.), li tiun eraron, eble,
ne farus.

Kvine, la aŭtoro opinias, ke la moderna moralo,
kiun li opinias noca, devenas de la kristana moralo,
kaj por venki ĝin, necesas venki la kristanismon.
Naiva ideo, venanta el plena nekompreno de la
fenomeno “moralo”. Ĝi tute ne devenas el la religio,
sed estas nur reguloj, kiuj ordigas la interhomajn
rilatojn en certaj historiaj cirkonstancoj. Tio, ke
ili eniras la religion instruon, kaj tie dogmiĝas, ne
atestas pri tio, ke religio estas ilia bazo. Ekzemple,
tio, ke kristanismo permesas al viro havi nur
unu edzinon, kaj islamo – ĝis kvar, respegulas ne
diversajn gustojn de la fondintoj, sed demografiajn
diferencojn inter Palestino de la 1-a jc. kaj Arabio
de la 7-a jc. Li celas prilabori novan etikon – sed ĝi
ne prilaboreblas, se ne fontas el realaj vivkondiĉoj ;
ĝin ja eblas kodigi – sed nur, se ĝi jam aperis.
Finfine, opiniante, ke religio (aŭ ateismo, ne gravas)
primaras kaj la moralo sekundaras, kio egalas al la
agnosko, ke la idea sfero (religio aŭ ateismo) difinas
la materian sferon (sociajn rilatojn riveliĝantajn
en moralaj normoj), metas Onfrajon en la marĉon
ĝuste de tiu ideismo, kontraŭ kiu li tiom pasie
luktas.

Sese, kaj laste. Ankoraŭ unu principa metodologia
eraro de Onfrajo, kiel ateisto, estas subtakso de
la scienco. Li skribas pri la aspirata formo de
ateismo : “Postmoderna ateismo forigas referencon
ne nur al teologio sed ankaŭ al la scienco por
konstrui moralon. Ĉar por tio necesas nek Dio, nek
scienco, nek komprenebla Ĉielo, nek kunmeto de
matematikaj propozicioj, nek Tomaso la Akvinano,
nek Auguste Comte aŭ Markso. Sed ja Filozofio,
Racio, Utilo, Pragmatismo, Hedonismo individua kaj
socia, kiom samtiom da invitoj evolui sur la kampo
de pura imanenteco kaj zorgi pri la homoj, per ili,
por ili, kaj ne per Dio kaj por Dio” (p. 60). Kun
tiu neo de la scienco, kiu ĉiam estas la sola racia
bazo por kontraŭstari obskurantismon, li perfidas
ĝuste tiujn idealojn de la klerismo, restarigi kiujn
li alvokas. Kia “Filozofio kaj Racio” sen la scienco ?
Mia modesta minuskla racio ne permesas al mi
kompreni...

Post ĉio, kion mi diris, oni, verŝajne, atendos,
ke mi konkludos, ke la libro estas tute senvalora.
Tamen mi komence citos vortojn, kiun diris al mi
unu franca kamarado : “La libro min tre impresis.
Mi ricevis katolikan edukon, kaj mem venis al
ateismo. Kaj en la libro mi trovis tion, kion mi mem
konkludis, sed klare esprimitan. Mi nur bedaŭras,
ke ne mi ĝin verkis !” Do, se la libro povis iun tiom
impresi, ĝi neniel estas senvalora – simple, ĝia
nivelo estas tro populara. Ĝin eblas rekomendi ne
al la homoj, kiuj jam multe legis pri la temo kaj
atendas ion novan, kaj ne al la homoj, kiuj konas
filozofion iom pli ol sur la lerneja nivelo, sed al
tiuj, kiuj je dio ne kredas, sed ne povas formuli,
kial. Ĝin devas legi tiuj, por kiuj tiu ĉi libro estos
la unua serioza legaĵo pri ateismo. Al ili ĝi nepre
utilos, speciale, se ili devenas el landoj kun fortaj
katolikaj tradicioj. Do, se ni konsideros unuavice
tian celgrupon, la Eldona Fako Kooperativa faris ne
vanan laboron, tradukante kaj pretigante la libron
por la eldono.

Nikolao Gudskov

Recenzo aperinta en Sennaciulo n-ro 1263-1264, sep-okt 2010, p28-30.

Vidu la prezenton de la libro sur la retejo de la kooperativo :
 Traktaĵo pri ateologio
k la antaŭparolon por la esperanta eldono de [Traktaĵo pri ateologio :
 ĈE DU LINGVAJ EKSTREMOJ

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio