Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Eratostena Eksperimento 0a
puce Eratostena Regularo
puce Eratostenaj partoprenantoj

Eratostena Regularo

elŝuti :


:

Printu tiun dosieron por konstrui vian mezurilon.


PDF - 7.6 kio, 0 x 0 pixels
:

La sama desegno laŭ formato Autocad.


Zip - 25.3 kio, 0 x 0 pixels


Iloj

La sama desegno laŭ formato Autocad.
La sama desegno laŭ formato Autocad.


Regularo por skipoj kunlaborantaj

1. Elektu la tagon, kiam okazos komuna eksperimento. (Cetere du skipoj povas interkonsenti pri alia propra tago komuna al ambaŭ.)

2. Mezuru dum la vera suna tagmezo, tio estas kiam la Suno estas kiel eble plej alte, en la direkto sudo-nordo.

3. Fotu la skipon kaj la mezurilojn dum la mezurado.

4. Kalkulu la angulon inter la du meridianoj. Por tio : 1e mezuru la ekzaktan horon (laŭ universala tempo) kiam la Suno trapasas la meridianan ebenaĵon ; 2e kalkulu la diferecon inter la du lokoj ; 3e mezuru la ekzaktan daŭron de unu tago-nokto ; 4e kalkulu la angulon per proporcio.

5. Kalkulu la angulon inter la zenito kaj la Suno. Ĉiu elektu sian metodon. Ekzemple, kvazaŭ dum la frua tempo de Eratosteno, iu uzu gnomonon, t.e. stangon precize vertikalan : oni mezuras ties longon, poste la longon de la ombro, kaj la divido donas la tangenton de la angulo. Alimetode, iu uzu angul-mezurilon, aŭ alidadon, aŭ astrolabon, ktp.

6. Vizitu tiujn retpaĝojn, ĉe kiu aperos, krom fotoj, la mezuritaj valoroj.

7. Uzu la valorojn laŭ plaĉo ! laŭ bezonoj ĉu pedagogiaj ĉu ĵurnalistaj ktp. Iu, post mezuro de distanco per mapoj, kalkulu la radiuson de la Tero ! Iu, kiu konas la radiuson, kalkulu la distancojn, laŭ paraleloj kaj laŭ meridianoj, inter la lokoj !

Ekzemplo por science prezenti la rezultojn

Jen la resumo de la provizora malneto de verkota libreto.
Ĉiu ideo ŝteleblas !
Ĉiu propono por kunverkado ege bonvenas !


(Mi enpaĝigos tiel tie kaj papere.)



I. Sfereco de la Tero

1. Modelo.
La Tero estas perfekta sfero, kies radiuso egalas R = 6380 km.
La sunradioj atingas la Teron laŭ paraleloj.

Difinoj : a1 = angulo inter la zenito kaj la sundirekto ĉe loko 1 ; a2 ĉe loko 2.

Difinoj : meridianoj ; latitud-paraleloj, rotaciakso.

2. Eksperimento.
Mi elektas du lokojn 1 kaj 2, kies tempo por tagmezo ne tro malsimilas (kies meridianoj estas proksimaj sed ne devige egalaj).
Mi kalkulas la distancon inter la du paraleloj : d = R (a2 - a1).
Mi mezuras laŭ mapo tiun distancon.
Se ambaŭ distancoj egalas unu la alian, la modelo validas.
Mi rekomencas en alia kontinento, kun du aliaj lokoj.
Se denove la modelo validas, la Tero sferas ĉie !

II. Kliniĝo de la Tero

1. Modelo.
La Tero rotacias ĉirkaŭ la Suno, dum unu jaro, en ebenaĵo. La Tero rotacias ĉirkaŭ si mem laŭ rotaciakso, kiu ne ortas la menciitan ebenaĵon, sed kiu kliniĝas. La angulo de tiu kliniĝo estas k = 22,5 °.

2. Eksperimento.
Mi konstruas grafikon, kiu montras la angulojn a1, a2, ... laŭ la dato dum unu jaro. (Kondiĉe ke ni mezuru en novembro, en decembro, en januaro, ktp.)
Mi tuj vidos la valoron de la angulo k.

III. Lokalizo sur la Tero

1. Modelo.
Ambaŭ latitudo kaj longitudo sufiĉas por lokalizo.

2. Eksperimento.
Mi kalkulas por ĉiu loko la latitudon : L1 = a1 - k.

Kaj la longitudon : l1 = (tagmezohoro1 - 12h) * 360° / 24h. Ĉar ni agordis niajn horloĝojn laŭ U.T. la referenco estas la grenviĉa.

Mi kalkulas distancon inter du tre malproksimaj lokoj, mi rekonstruas la mapon de la tuta mondo !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio