Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Eratostena Eksperimento 0a
puce Eratostena Regularo
puce Eratostenaj partoprenantoj

Eratostena Eksperimento 0a


Tiu eksperimento estas nur pensiga ekzemplo, provo senutila por la projekto.

Mezurilo


Mi konsilas tiun simplan mezurilon, kiun oni vidas en la foto. Ĝi estos facile multnombre konstruebla por grupo da mezurantoj. Printu folion A4, sur kiun vi (komputile) desegnis ĉiujn angulojn precize ĝis 0,2 °. Gluu la folion sur dikan kartonon (aŭ pli bone sur lignan tabulon). Trapasigu najleton. Atentu la precizecon pri la loko de la truo (en la dekstra supra angulo) kaj pri la orteco inter la najleto kaj la tabulo. Alkroĉu al la najleto per fadeno pezaĵon. Tiel oni konstante kontrolos la vertikalecon de la tabulo. Tiu simpla mezurilo permesas precizecon ĉirkaŭ 0,2 °.

Rezultoj

Inter 11 h (U.T.) kaj 12 h (U.T.), mi mezuris la angulon ĉiuj 5 minutoj. Mi ricevis : 59,8 ; 59,6 ; 59,5 ; 59,4 ; 59,4 ; 59,3 ; 59,3 ; 59,3 ; 59,4 ; 59,4 ; 59,5 ; 59,6 ; 59,7. Mi konstruis grafikon.

Konkludoj

1e. La angulo serĉita estas a = 59,3 ° pli-malpli 0,2 °.

2e. La horo por tagmezo estas t = 11 h 30 pli-malpli 3 minutoj.

(Ne estas surprizo : mi loĝas proksimume 15 minutojn antaù la grenviĉa meridiano kaj, pro la « tempa ekvacio », la Suno fruas proksimume je 15 minutoj.)

Notu bone

Se vi mezuros dum nur unu horo, elektu bone tiun horon kaj estu despli precizaj : la angulo ŝanĝiĝas tre malmulte ĉirkaŭ tagmezo. Mi konsilas mezuradon dum 2 aŭ 3 horoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio