Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon (2008-01-01)
puce Manifesto de SATeH por Palestino
puce Venonta kunveno de teknika komisiono pri reta komunikado (2023-05-13)
puce SAT-anoj partoprenis en UK (2019-07-20)
puce 140-a datreveno de la naskiĝo de Lanti (2019-07-19)
puce Universala Manifesto de Esperantistoj Kontraŭmilitaj (2017-12-15)
puce Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto (2013-03-07)
puce Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn (2012-07-16)
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla (2012-05-12)
puce Solidareco kun la greka rezistado (petskribo)
puce Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
puce Tutmonda protesto kontraŭ leĝoj limigantaj la retan esprimliberecon
puce Referendumilo 2012
puce Petskribo kontraŭ pafaĵoĵetoj el bomboj

SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon (2008-01-01)

La tradukado, kiun faris Zamenhof dum sia mallonga vivo de kelkaj el la mondaj beletraj ĉefverkoj certigis al Esperanto ĝian lingvan valoron. Ĝi ne plu estas simpla komunika kodo, se oni povas vivigi per ĝi Hamleton, La revizoron, la Biblion aŭ La fabelojn de Andersen’. Ĝi ne plus estas nura rimedo por mendi manĝon en Montevidea restoracio, kiel antaŭ duonjarcento brute asertis Blinkenberg’ (kies nomo ironie signifas : flagranta monto !) sed ĝi ja estas subtila lingvo kapabla ĉion esprimi, malgraŭ la stulta kontraŭdiro de Reynolds en la iama Societo de Nacioj.

SAT ĉiam aktive partoprenis tiun starigon de respektinda lingvonivelo per eldonado de valoraj verkoj en nia sennacieca lingvo. Sekvinte tiun tradicion kamarado SAT-ano post aliaj tradukoj transskribis unu el la ĉefverkoj de la monda literaturo.

Sed en la 21-a jarcento necesas evolui kun la epoko de nunaj komunikiloj, kaj aparte de Interreto, kiu altiras pli kaj pli da samideanoj. Nun libroj vendiĝas malfacile : onidire — ĉu vere aŭ fantazie ? — ĉiu esperantisto meze aĉetas po unu esperantlingvan libron en… unu jarcento !

SAT do intencas novmaniere aliri la problemon, aperigonte senpage tiun verkon felietone ĉiusemajne sur sia retloko, ĉe :
http://satesperanto.org/-Nova-cxiusemajna-felietono-.html
. Faciligas la aperon la konstruo de la teksto tute en korespondaj leteroj. Ĉiun semajnofinon do prezentiĝos la verko po unu-du leteroj. La legonto trovos nur avantaĝojn en tiu faro : konservo de daŭra intereso per tiu felietona sinsekvo, apero de mallonga legotaĵo post la semajno de laboro en la du tagoj de malstreĉiĝo, neneceso de elspezo por librokosto, iom-post-ioma alkutimiĝo al subtila esprimo de sentoj en nia lingvo.

La titolon oni indikos nur ĉe la fino de la publikigo, ke la legonto ne tuj sin ĵetu al nacilingva eldono, kiu eble deturnus de la esperanta legado.

Oni esperas per tiu nova rimedo veki (re-veki ?) la intereson de nia kamaradaro al beletro, kiun la nunaj perbildaj komunikiloj emas iom flankenpeli.

La eldona fako kooperativa de SAT

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio