sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 13an de aŭgusto 2018 . ĝis nun estas 1346 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Konsiloj al malĝoja amikino (rimpoemo)


JPEG - 152.3 kb
Ĉemizo de feliĉulo


Lernu vin, ho kara, ŝati,
ĉar ne helpas sin kompati.
Se vi estas por vi blinda,
mankas memestimo inda.

Ĉar ja estas sed kaj tamen,
vi neniam diru amen !
Se necesas, eĉ adultu,
sed neniam simple stultu.

Vi ne estu ŝaf’ kaj predo
aŭ citrona in’ aŭ ledo.
Estu freŝa, estu forta,
se necesas, eĉ senvorta.

Estu, kiam ajn, kuraĝa,
kaj ĉe l’ fin’ de l’ vivo saĝa.
Flugu sola al la Luno,
brilu ene kiel suno.

Lernu esti sen modesto,
jen la viv’ fariĝas festo.
Honesteco ne sufiĉas,
se vi tamen sklavo iĝas.

Dependigu vin ne ĉiam
kaj se eblas, eĉ ne iam.
Se vi pri vi mem nur dubas,
via tuta vivo rubas.

Kara, serĉu al vi celon,
serĉu veron, serĉu belon.
Iĝu lerta vivartisto
kaj konsciu pri rezisto.

Se vi lernos mem vin ami,
jen vi scios ankaŭ dami.
Al fiuloj ĵetu ganton,
Ne adoru plu la vanton.

Vivu ne nur do por plaĉi,
tia vivo devas aĉi.
Spitu do al la postulo ;
plaĉi volas ina nulo.

Se vi ĉion el vi kreos
kaj ne plendos kaj ne veos,
jen ŝanĝiĝos via sorto.

Sama rubriko :


puce Hans-Georg Kaiser : Laŭ ginkfoli’ (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Vespero kun junaj rusoj (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Konsiloj al malĝoja amikino (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Al la migranto (rimpoemo por foto)

puce Hans-Georg Kaiser : Boksisto kun floro (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : La fendo de l’ mondo (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ĉaplino en Parizo (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ĉar mi amas vin (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ĉevalosorto (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ĉeriza flortempo (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ni ne lasis koron en Parizo (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Superstiĉo perforto (rimpoemo) + Spiralo de perforto (eseo)

puce Hans-Georg Kaiser : Tri rimpoemoj pri inoj

puce Hans-Georg Kaiser : Kara paco ( rimpoemo ŝerca)

::: Ĉiuj :::



Supren