sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 30an de marto 2020 . ĝis nun estas 1349 tekstoj










Redaktejo de Sennaciulo : Sanga Sinajo (artikolo)



Ĉar nia bulteno estas nur monata, ĝi tre malfacile povas sekvi la aktualecon kaj malofte entenas artikolojn pri freŝdataj eventoj. Tio ne signifas, ke ni sektane zorgas nur pri niaj internaj problemetoj kaj restas indiferentaj al la ŝtormoj, kiuj foje skuas la mondon.


***


Ni ne estas naciistoj. Ni ne ŝatas la patriojn. Ni strebas al mondo, en kiu la dividoj - geografie aŭ teĥnike necesaj - ne estos pli signfiaj ol la francaj departementoj aŭ la svisaj kantonoj.


Tial, kiam okazas internacia milito, ni ĝenerale konsideras kun malestimo tiun « behinaĵon » kaj neniel enmiksiĝas. Tamen, kiam staras unuflanke diktatoro, kiu ĝis en la detaloj, ĝis en la voĉtono imitas Hitler kaj aliflanke demokrata popolo, kiu ŝanĝis la dezerton al oranĝejoj, ni scias, kien iras nia simpatio. Kaj tiun lundon 5an de Junio ni sentis angoron por Israelio pro la aritmetika rilato, kiu tiam sin prezentis : 50/2 ; 50 milionoj kontraŭ 2 ! Ĉar laŭsente ni ĉiam staras ĉe la flanko de la frapato kaj ne de la frapanto ; ĉar dum la alĝeria milito ni sentis nin proksime al la alĝeriaj vilaĝanoj, kiujn « pacigis » la franca armeo ; ĉar dum la vietnama milito ni estas solidaraj de tiuj, kiuj ricevas la bombojn kaj ne de tiuj, kiuj ilin ĵetas.


Kaj kiam marde vespere la timinda araba tenajlo montriĝis el kartono kaj Naser « tigro el papero », ni pli malpeze spiris kaj esperis por Israelio, kiel ĉiuj humanaj homoj.


Poste ni ja komprenis, ke Israelio ne estis tiel senkulpa ŝafo, ke ĝi estis arsenalo tuj preta por esplodi kaj ni komprenis ankaŭ, ke la rilato 50/2 ne estas tute ĝusta, ĉar en nia teĥnika teimpo gravas ankaŭ la kvalito : grave pezis en la batalo la intelekta supereco de la Israeloj. De tio la arabaj ĉefoj devus minianume lerni ke por moderniĝi pli urĝas konstrui lernejojn ol aĉeti tankojn.


Ni ne ŝatas la patriojn kaj la patriajn militojn kaj ni estas pacistoj ; kaj tiun lundon atakis Israelio. Jes. Sed en tiu milito temis pri preciza tago, pri akurata horo. En tia duelo gajnas, kiu unue pafas. Kelkhora batalo inversis la potencojn. Temis pri vivreflekso.


Kaj ĉu la pacismo de Israelio en tiu kazo ne estus la ŝafa akcepto de amasbuĉado ? La Ne-perforto estas bela idealo kaj la dialogo ĉiam preferinda al la bomboj. Jes. Sed jen la dramo : por dialogi same kiel por militi oni devas esti du. Kaj se la alia rifuzas la dialogon ? Kaj se la alia eĉ rifuzas, ke vi ekzistu ? Por ke la Neperforto efiku, la kontraŭulo devas konservi por la homo tiun minimumon de respekto, kiu ebligas la dialogon. Sed estas perfortuloj, kiuj komprenas nur la perforton. La Neperforto antaŭ iu Hitler aŭ iu Naser nur favoras al la konstruado de Aŭŝvic kaj de Treblinka. Kaj ĝuste pro la Judoj oni inventis la vorton « genocido ». Eble nun post la perforto, la dialogo iĝos ebla...


« Israelio estas pontokapo de la usona kapitalismo kontraŭ la araba socialismo ! » Nu, Israelio estas kompreneble ligita al okcidento kaj al la kapitalismo, sed ne pli ol la arabaj petrolŝtataj kaj ne pli ol Naser dependas de la rublo. Tio estas la sorto de ĉiuj malgrandaj ŝtatoj, ke ili gravitas ĉirkaŭ unu aŭ la alia giganto ... aŭ boardas kaj ĉantaĝas inter ambaŭ.


Kaj pri araba socialismo ! Ĉu oni faras socialismon predikante la « Sank­tan Militon » ? Ne sufiĉas meti eŭropan kravaton kaj eŭrapan jakon por perdi la mallarĝmensan mistikon de islamo. Por eliĝi el sia mezepoko, Eŭropo devis unue transgrimpi siajn kristanajn dogmojn. La mirindan progreson de Israelio kreas ne la harplektuloj kun preĝoŝaloj, sed tiuj gejunulaj - ofte ateistoj - kiuj lalboras en la kibucoj. Kaj sian ĵusan elsaviĝon ĝi ŝuldas al sia teĥniko, al sia organizo, al sia inteligento, al sia dinamismo, ne al siaj pre­ĝoŝaloj.


Sed en Eŭropo, inter la krucmilitoj kaj la koncepto « socialismo » pasis 6 jarcentoj. Tial tiu konflikto estis ne tiom ordinana internacia milito, eĉ ne tiom intergenta milito kiel okazas ofte inter novaj ŝtatoj, ol milito inter du niveloj de civilizo inter la teologio kaj la elektroniko.


Kiu kulpas pro la sangelverŝo ? Ĉu tiuj 50 milionaj da Araboj mizeraj, analfabetaj, fanatikigitaj de ambiciaj estroj ? Kiel ĉiam estis facile en tiu kazo kredigi al ili, ke pri ilia mizero kulpas la najbaro - ĉefe la Judo ! - Hitler uzis la samajn argumentojn eĉ en la multe pli klera Germanio.


Kiu kulpas ? Naser ? Jes. Sed iu Naser kiel iu Hitler kreskas nur sur tere­noj, kun aliaj por ili sterkis.


Kiu kulpas ? La malnova koloniismo, kiu lasis la arabajn ŝtatojn ensabliĝi en sia korano kaj ne zorgis pri ekonomia progreso ? Jes, sed ne nur tio.


Kiu kulpas krome ? La du superŝtatoj, kiuj ŝakludas en mezoriento. Jes. Kaj la luda estis pli danĝera ol ili supozis. Sed estas aliaj pli rektaj kaj pli profundaj kaŭzoj.


Kulpas tiuj ŝtatoj (inkluzive Francion), kiuj liveras armilojn. Ĉar neniu el tiuj ŝtatetoj - eĉ ne Israelio - havas sufiĉe fortan ekonomion por fabriki mem tankojn, aŭ jetaviadilojn.


Kulpas tiu situacio, kiun kreis UN-o en 47, sed kiun UN-o neniam kapablis solvi. Kion fari el tiuj rifuĝintoj ?


« La kreado de israela ŝtato estis erara. Cetere ju pli da landlimoj, des pli da militkaŭzoj. » Fakte. Sed nun ĝi ekzistas. Kaj eĉ se la ŝtato ne ekzistus, la Judoj tien enmigrintaj ekzistus kaj la problemo ne estus pli simpla. Aŭ ili ne plu ekzistus, ĉar la Araboj estus elpelintaj ilin kaj la araba Palestinio estus same mizera kiel la aliaj arabaj ŝtatoj.


Sed kial tien migris la Judoj, eĉ antaŭ ol ekzistis Israelio ? Ĉu ne pro la naciaj ekstermejoj, ĉu ne pro la progromoj, ĉu ne pro tuta tradicio tre kristana de persekutado ? Ĉu ne pro tiu rasisma frazo de la Evangelio : « Lia sango refalu sur nin kaj sur niajn infanajn. » La tuta okcidenta civilizo kulpas en la hodiaŭa dramo.


Kaj ĉiam okazas tra la historio, ke unu generacio devas pagi la fakturojn por tio, kion mendis antaŭaj generacioj...


Krome, hodiaŭ, ke la migradon de la Judoj al Palestinio kaŭzis unue religia sento, tio ne plu gravas.


Eĉ, ke la kreadon de juda ŝtato kaŭzis la naziaj persekutoj kaj la krematorioj, tia hodiaŭ estas duaranga afero.


Gravas tiu realeco, ke nun ekzistas en mezoriento popolo moderna, prospera, dinamika, kiu elplugis sian landon el la dezerto, popolo plantita kiel kojno inter la nazisma de Naser kaj la feŭdismo de Ibn Saŭd. Tio estas la problemo.

***


Kaj nun ? Israelio milite venkis, ĝi rompis la premon, kiu de jaroj ĝin minacis.


Sed kiel ĉiu milita venko, tiu estas provizora. La kaŭzoj de la konflikto restas. Neniu demando estas respondita. Restas la rifuĝintoj, pri kiuj neniu scias kion fari. Restas la ŝajne neelĉerpebla malamo de la Araboj kaj plie, pro la ĵusa humiligado, nova tute varma revenĝemo.


Kaj ĉu tiu venko ne kreskigos israelan naciismon fronte al la araba ? Plia plago en mezoriento. Ĉu ĝi ne kreos militarismon danĝeran almenaŭ por la israela demokratio ?


Silentis la kanonoj. Nun ĉirkaŭ la verdaj tablotapiŝoj sekvos tiu alia milito, kiun oni nomas diplomatio, ne malpli naŭza nur malpli sanga.


Ĉu ili kapablos solaj trovi solvon por kunvivi ? Eble. Sed estas la kanalo kaj estas la petrolo. Ĉantaĝo por la Araboj, marĉando por la kvar « grandaj », kies ekonomiaj interesoj kaj influsferoj tie interplektiĝas...


Kiom da vortĵongladoj, en kiuj la homa mizero estas nur oportunaĵo por demagogiaj superproponoj !


Kaj tamen Israelio, okcidenta per sia ekonomio kaj eĉ per sia kulturo, semida per sia lingvo kaj antikva tradicio povus esti ligilo, ponto inter la teĥnika okcidento kaj la ankoraŭ mezepoka islama mondo.


Sed kiel transpaŝi tiajn marojn de malamo ?


Ĉu Israelio scios etendi la manon por forgesigi la vundojn ? eĉ helpeman manon ?


Se ĝi tion faros, ĉu la arabaj estroj ĝin akceptos ? Nu, ni volas tion esperi.


Ĝis tiu tago en kiu la dividoj geografie aŭ teĥnike necesaj ne pli signifos ol la francaj departementoj aŭ la svisaj kantonoj.


Red. [1]


El SAT-Amikaro n°228, julio 1967


[1] T.e., tiutempe, Georgo Lagrange

Sama rubriko :


puce Demokratio, ne dispartigo

puce Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO por starigi internacian puntribunalon por juĝi la israelajn militkrimojn, ĉefe en Gazao.

puce La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika

puce Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj

puce Kanalo de l’ paco

puce Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo

puce Redaktejo de Sennaciulo : Sanga Sinajo (artikolo)

puce La naciismo en Palestino

puce  Muro inter Israelo kaj Palestino

puce La rajto de Israelo esti rasisma

puce 4 000 misiloj sur Nord-Israelon




Supren