Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 103a


De sinjorino de Rozmondo al prezidant-edzino de Turvelo


Via foriro, kara belulinjo, min pli afliktis, ol ĝia kaŭzo min surprizis. Mia longa sperto kaj mia interesiĝo al vi sufiĉe instruis min pri la stato de via koro ; mi konfesu, ke via letero pluklarigis nenion, aŭ preskaŭ. Se mi konus vian situacion nur per ĝi, mi ne scius, kiun vi amas : parolante senĉese pri li, vi neniam skribas lian nomon. Sed mi ne bezonas skribaĵon, mi ja scias, kiu li estas. Mi nur rimarkas, ke tia estas ankoraŭ nun la skribostilo en amaferoj ; tio ne ŝanĝiĝis kun la tempopaso.


Mi ne imagis, ke mi iam devos revivi tiel forajn rememorojn, tute fremdajn al mia aĝo. Tamen de hieraŭ tio multe okupas min, pro mia deziro trovi ion utilan al vi. Sed kion fari, krom vin admiri kaj kompati ? Mi laŭdas vian saĝan decidon ; sed ĝi timigas min, ĉar vi juĝis ĝin necesa ; kiam tio okazas, estas al ni tre malfacile ĉiam stari for de tiu, al kiu senĉese nia koro nin pelas.


Tamen ne perdu kuraĝon. Via bela animo ĉion kapablas ; se iam vi falos (Dio gardu vin !), vi havos, kara bela, la konsolon, ke vi rezistis per via tuta forto. Krome, la Dia kompato laŭplaĉe venas helpi la homan saĝon. Eble ĝi tre baldaŭ helpos vin, kaj via virto eliros pli brila kaj pli glora el tiu terura batalo. Esperu, ke morgaŭ vi ricevos la forton, kiu hodiaŭ mankas al vi. Ne ripozu sur tiu espero ; sed ĝi tamen kuraĝigu vin al streĉado de ĉiuj viaj kapabloj.


Mi lasas al Providenco la zorgon helpi vin en danĝero, kontraŭ kiu mi nenion povas ; mi vin subtenos kaj konsolos tiel helpeme kiel eble. Viajn suferojn mi ne forviŝos, tamen ilin partoprenos. Tial mi volonte akceptos vian konfidon. Mi sentas, ke via koro certe bezonas elverŝiĝi. Mi malfermas la mian ; ĝin la aĝo ne ankoraŭ frostigis ĝis nehelpemo al bezonanta amikino. Ĝi estos ĉiam preta por vi. Tio estos malgrava rimedo kontraŭ via doloro ; sed almenaŭ vi ne ploros sola ; kaj kiam tiu malfeliĉa amo, tro premanta, devigos vin al konfeso, pli bone vi turnu vin al mi, ol al li. Jen mi parolas kiel vi ; ni ambaŭ ŝajne neniam sukcesos lin nomi, sed ne gravas, ni interkompreniĝas.


Mi dubas, ĉu mi bone agas, konfidante, ke li ŝajnis tre afliktita de via foriro ; eble estus pli saĝe silenti : sed al mi ne plaĉas tiu saĝo, kiu vundas niajn geamikojn. Tamen mi nun devas silenti ; mia vido malforta kaj mano tremanta ne ebligas longajn leterojn, se mi devas mem ilin skribi.
Adiaŭ, do, kara bela ; adiaŭ, aminda infano ; jes mi konsideras vin mia infano : vi posedas ĉion, por kontentigi la fieron kaj ĝojigi la koron de patrino.


El la kastelo de… la 3an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio