Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Pri la pafaĵoĵetoj el bomboj

FINE…

30 ŝtatoj subskribis kaj ratifis la Konvencion de Oslo, kiu malpermesas la uzon, la fabrikadon kaj la stokadon de pafaĵoĵetoj el bomboj.

Dank’ al la ratifoj de Burkino kaj Moldavio, la Konvencio validiĝos la 1-an de aŭgusto 2010. Bedaŭrinde, tiu Konvencio nur aplikiĝos en la landoj, kiuj subskribis kaj ratifis ĝin. Iuj landoj subsbribis la Konvencion, sed ankoraŭ ne ratifis ĝin, ekzemple : Britio, Italio, … aliaj nek subskribis, nek ratifis ĝin, ekzemple : Ĉinio, Hindio, Pakistano, Rusio, Usono, Israelo, … … sed ankaŭ Rumanio, lando en kiu SAT organizos sian venontan kongreson.

1. Norvegio 3 Decembro 2008 16. Kroatio 17 Aŭgusto 2009
2. Irlando 3 Decembro 2008 17. Slovenio 19 Aŭgusto 2009
3. Vatikano 3 Decembro 2008 18. Urugvajo 24 Septembro 2009
4. Sieraleono 3 Decembro 2008 19. Malto 24 Septembro 2009
5. Laoso 18 Marto 2009 20. Francio 25 Septembro 2009
6. Aŭstrio 2 Aprilo 2009 21. Burundo 25 Septembro2009
7. Meksiko 6 Majo 2009 22. Malavio 7 Oktobro 2009
8. Niĝerlando 2 Junio 2009 23. Makedonio 8 Oktobro 2009
9. Albanio 16 Junio 2009 24. Nikaragvo 2 Novembro 2009
10. Hispanio 17 Junio 2009 25. Nov-Zelando 22 Decembro 2009
11. Germanio 8 Julio 2009 26. Belgio 22 Decembro 2009
12. Luksemburgio 10 Julio 2009 27. Montenegro 25 januaro 2010
13. Sanmarino 10 Julio 2009 28. Danlando 12 februaro 2010
14. Japanio 14 Julio 2009 29. Burkino 16 februaro 2010
15. Zambio 12 Aŭgusto 2009 30. Moldavio 16 februaro 2010

Post la 30-a ratifo, jen eltiraĵo de la komunikaĵo de S-ro Ban Ki-moon, Ĝenerala Sekretario de UNo, pri la pafaĵoĵetoj el bomboj.

La pafaĵoĵetoj el bomboj estas nek fideblaj, nek precizaj. Dum la militoj kaj longe post, ili kripligas kaj mortigas centojn da civiluloj inkluzive de multaj infanoj. Post la milito tiuj armiloj malfruigas la revenon al la normala vivo, ĉar ili ne ebligas la cirkuladon sur la vojoj, kaj la kulturon en la kampoj.
UNO engaĝas sin firme malpermesi la uzon, la stokadon, la produktadon kaj la translokadon de pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj malakrigi la suferojn, kiujn tiuj armiloj estigas. La Ĝenerala Sekretario de UNO petas ke rapide ĉiuj ŝtatoj subskribu kaj ratifu la Konvencion.


Colette Weiss_André Weiss
La 17-an de februaro 2010.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio