Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Al vi, infanoj de la paco

Al vi, infanoj de paco,
Plorante, komencu rezisti

Nakaniŝi Rei

Marde, la 1an de julio 2014
Kolektiva defendrajto estis aprobita de la kabineto.
Tiun ĉi tagon la fierinda japana,
Unusola trezoro,
Nia paca konstitucio estis frakasita.
Unuvorte, ankaŭ vi, gejunuloj,
Estis premmortigitaj.
Tiun ĉi gravan atencadon al la konstitucio
La Plej Supera Tribunalo neniam riproĉis.
Sekve via Japanio
revenos al malluma epoko
pli abomeninda ol iam ajn
en nia longa historio,
kaj denove tiuj
malbelaj kaj stultaj, kruelaj kaj teruraj
militoj komenciĝos.
Aĥ, junaj geamikoj !
Kiam tiu grandega dentorado
Unu fojon komencis grince turniĝi,
Vi estos envolvitaj en ĝin,
Vole nevole vi estos envolvitaj.
Sed ĉu vi havas kaŭzon por batali ?
Por via ŝtato ? Por la plej lojala celo ?
Pro tiaj kaŭzoj
Ĉu vi povos pafi homojn ?
Ĉu vi povos bajonete mortigi homojn ?
Ĉu vi povos faligi bombojn sur homojn ?
Karaj junaj geamikoj !
Ne iru al batalkampo,
Ĉar vi ne estas taŭgaj por militoj.
Senprecedence en la monda historio,
En tiu ĉi ideala lando, kie paco regis 69 jarojn,
Vi naskiĝis.
Vi spertis nur pacon.
Vi estas infanoj de paco.
Paco estas via hejmloko,
Via vivo kaj ekzistkaŭzo.
Tro pacema ? Lasu ilin kritiki vin,
Milito neniam plaĉas al mi,
Mi volas nek mortigi, nek eĉ kvereli.
Eĉ la ŝtato
Ne intervenu en mian vivon.
Mi estas malkuraĝa,
Mi estas timema,
Ĉu mi estas ruza ? Ja, mi povas esi tia,
Sed mi amas pacon.
Ĉu tio estas kritikenda ?
Por esti malforta,
Mi bezonas kuraĝon.
Kiam mi havas memkredon tiamaniere,
Ial ekblovas freŝaj ventoj,
Mi timas nenion.
Miaj karaj infanoj de paco,
Kiam vi naskiĝis,
Vi krietis vivĝoje,
Via vivo estas la plej valora,
Vi devas ĉiel pluvivi,
Vi ne mortu,
Nek mortigu.
Do, nun !
Kiel malfortuloj
Samkiel beboj ĵus naskiĝintaj
Plorante, komencu rezisti,
Plorante, rezistu,
Ne ĉesu plori dum via tuta vivo,
Por paco !

(Vespera eldono de la ĵurnalo Mainiĉi, la 10an de julio 2014)

Nakaniŝi Rei
naskiĝis en la urbo Mudanjiang de nordorienta Ĉinio en 1938. Li estas versisto de multaj popularaj kantoj kiel “Elegio Iŝikari” kaj “Norda drinkejo”. Li estas ankaŭ verkisto de “Frato” en 1998, “Melodio de senlaborulo de Nagasako” en 1999 (Premiita verko de Naoki) kaj “Ruĝa luno” en 2001.

Ankaŭ mi vivas plorante. Mi estas tre malĝoja, ke Japanio fariĝis tiel mizera lando. La registaro anticipe faris ‘Leĝon pri specifaj sekretoj [1] kaj nun aprobigis ‘Kolektivan defendrajton [2]. Baldaŭ venos tempo, kiam oni malpermesos nin libere paroli, pretekstante militon [3].

Post la dua mondmilito li riskis sian vivon multfoje, fuĝante el Ĉinio al Japanio. Lia frato, unu el la kamikazoj, apenaŭ pluvivis. En sia lasta verko “La japana imperiestro kaj la japana konstitucio — Kultura aserto por kontraŭmilita batalado kaj rezistado” li skribis : “La japana konstitucio estas artaĵo fierinda en la mondo”.

Artikolo 9 de la Japana Konstitucio :


 1. La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo de justeco kaj ordo, rezignas por ĉiam, kiel rimedon por solvi internacian konflikton, militon kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per arma forto aŭ uzon de arma forto.
 2. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton kaj ankaŭ aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.

Eljapanigis Hori Jasuo, julio 2014.

Vidu ankaŭ :
 Senrjuo al "Abeĉjo"


[1La registaro povas persekuti publikajn funkciulojn kaj civilulojn, kiuj rivelis “sekretojn” pri la ŝtata sekurigo. Sed kio estas sekretoj estas ne klare, do tiu leĝo povos atenci nian rajton pri informiĝo. (proklamita la 13an de decembro 2013)

[2Ĝis nun la registaro malpermesis, ke la japana defendkorpuso batalu eksterlande, ĉar la artikolo 9 de la japana konstitucio malpermesas militon mem, sed la ĉefministro Abe ruze ŝanĝis tiun interpreton kaj aprobigis kolektivan defendrajton kiel sian kabinetan decidon la 1an de julio 2014 por ke Japanio povu batali eksterlande kune kun Usono.

[3Japanio havas armesimilan organizon. La registaro nomas ĝin kiel defendkorpuson, sed ne armeon, ĉar la japana konstitucio malpermasas posedi armeon. La reganta Liberala Demokratia Partio volas ŝanĝi Japanan defendkorpuson en Japanan armeon. Tio kaŭzos pli grandan malharmonion en orienta Azio, kiu suferis kruelan invadon de Japanio antaŭ kaj dum la dua mondmilito.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio