Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 115a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Nekredeble, mia bela amikino, kiel facile oni miskomprenas sin reciproke, tuj kiam oni forestas unu de alia. Tiel longe, kiel mi proksimis de vi, ni ĉiam same sentis, same konsideris la vivon ; sed nun, disiĝintaj de tri monatoj, ni samopinias pri nenio. Kiu el ni malpravas ? Certe vi ne hezitos pri la respondo ; sed mi, pli prudenta aŭ pli ĝentila, ne decidas. Mi nur tuj respondos al via letero, plu klarigante mian konduton.


Unue mi dankas pro via sciigo koncerne la onidiron pri mi ; sed tio ne malkvietigas min, ĉar mi certas, ke baldaŭ mi kapablos ĉesigi ĝin. Trankviliĝu, mi nur reaperos en la mondumo pli fama ol iam ajn kaj ankoraŭ pli inda je vi.


Mi eĉ esperas, ke oni kalkulos je mia honoro la aventuron kun knabino Volanĝo ; vi ŝajne misestimas tion ; tamen konsiderinde estas delogi en unu vespero junulinon el ŝia amata amindumanto, poste laŭplaĉe abunde uzi ŝin kiel sian propraĵon, ĝis atingi favoraĵojn, kiujn oni eĉ ne aŭdacus postuli de profesiulinoj, tamen ne devojigante ŝin el ŝia milda amo, konservante ŝin kvazaŭ daŭre fidela al li : ja mi neniel rolas en ŝia kapo ! Tiel, post la fino de mia kaprico, mi redonos ŝin al la brakoj de ŝia amindumanto kvazaŭ ŝi nenion rimarkis. Ĉu tio estas ordinara atingo ? Cetere, kredu min, ekster miaj manoj, mia edukado tamen prosperos, kaj mi antaŭvidas, ke la timema komencantino baldaŭ trafos supernivelon honorigan por sia instruinto.


Al preferantoj de pli heroisma teatra ĝenro, mi prezentos la prezidant-edzinon, tiun modelon de ĉiuj virtoj, respektatan eĉ de la plej senbridaj libertinoj, tiel netuŝeblan, ke neniu iam havis eĉ la ideon ataki ŝin ! Mi prezentos ŝin forgesantan siajn virinan virton kaj edzinan devon, foroferantan siajn bonfamon kaj plurjaran rigorecon por postkuri sian feliĉon en mia konsento, por ebriiĝi en sia amo al mi, por trovi post tiom da oferoj sufiĉan kontentecon en unu vorto, unu rigardo miaj, kiujn ŝi eĉ ne ĉiam sukcesos eltiri. Mi eĉ iros pluen, mi forlasos ŝin, kaj asertas el mia scio pri tiu virino, ke post mi aperos nenia anstataŭonto ; ŝi rezistos al konsol-bezono, al plezur-kutimiĝo, eĉ al venĝ-deziro. Ŝi ekzistos nur por mi, kaj ne gravos ŝia viva daŭro : ĝin komencos kaj finos nur mi. Atinginte tiun triumfon, mi diros al miaj rivaloj : “Vidu mian venkon : vane vi serĉos alian ekzemplon en la tuta jarcento !”


Vi demandos : kial hodiaŭ tiu memfido via ? Ĉar de unu semajno mi konas la sekretojn de mia bela ; ŝi ne konfidis sin al mi, sed mi kaŝlegis du leterojn de ŝi al sinjorino de Rozmondo : ili sufiĉe informis min, tiel ke sekvontajn mi legos simple pro scivolo. Mi nur bezonas, por sukcesi, proksimiĝi al ŝi ; la rimedon mi trovis kaj baldaŭ ekuzos.


Tio faras vin scivola, ĉu ne ? Nu, por puni vin pro via nefido al miaj eltrovoj, mi nenion sciigos al vi. Vi vere meritus, ke mi ĉesigus mian konfidencon, almenaŭ pri tiu afero ; fakte sen la milda premio promesita de vi por mia sukceso, mi de nun silentus. Vi vidas, ke mi koleretas. Tamen esperante, ke vi reboniĝos, mi kontentiĝas per tiu milda puno, kaj por tempeto forgesante mian grandan projekton, indulge rezonos kun vi pri la via.


Jen vi estas en kamparo, loko enuiga kiel sentimento kaj teda kiel fideleco ! Kompatinda Belroko ! Vi ne simple prezentas al li la akvon de Leteo [1], sed lin turmentas per ĝi ! Kiel li eltenas ? Ĉu li toleras la naŭzemon de amo ? Mi tre ŝatus, ke tio male pliigus lian amon al vi, ĉar mi dezirus scii, kian pli efikan rimedon vi tiam prenus kontraŭ li. Mi vere kompatas vin, ke vi devis uzi ĉi tiun. Nur unu fojon en mia vivo mi procele amoris. Mia motivo estis ja granda, juĝu, ĉar ŝi estis la grafino de… ; en ŝiaj brakoj multfoje min premis la penso diri : “sinjorino, mi rezignas pri la petita posteno ; kompense, permesu, ke mi forlasu la nunan.” Pro tio ŝi estas la sola el ĉiuj virinoj poseditaj de mi, kiun mi plezure mallaŭdas.


Nun mi konfesu, ke vian agmotivon mi trovas ege mokinda ; vi prave antaŭvidis, ke la sukcesonton mi ne divenos. Nu ! por Dansnio vi tiel baraktas ! He ! Kara amikino, lasu lin adori sian virtan Cecilon, kaj ne kompromitiĝu en tiaj infanaj ludoj. Lasu la junulojn spertiĝi kun servistinoj aŭ senkulpe amuziĝi kun samaĝaj junulinoj. Kiel vi elturniĝos kun komencanto, kiu scios vin nek ataki, nek forlasi, kun kiu vi devos mem ĉion entrepreni ? Serioze, mi malaprobas vian elekton, kiu, eĉ restante sekreta, humiligus vin ne nur en mia konsidero sed ankaŭ en via propra konscienco.
Vi laŭdire iĝas frandema pri li : certe vi eraras kaj mi sendube trovis la kaŭzon. Tiu naŭzo al Belroko aperis en tempo de malsato ; pro manko de celoj for de Parizo via penso tro vigle sin turnis al la unue trovita. Sed memoru, ke ĉe via reveno, vi povos elekti inter mil. Fine se vi timas la senagadon pro atendado, mi proponas min al vi por okupi vian libertempon.
Antaŭ via alveno mia granda entrepreno estos ĉiel finita ; certe nek knabino Volanĝo nek la prezidant-edzino mem sufiĉe okupos min : mi apartenos al vi, laŭ via deziro. Eble mi estos eĉ antaŭe redoninta la junulinon al ŝia diskreta amanto, malgraŭ ke mi malakceptas vian diron, ke ŝi fine estas seninteresa. Sed por ke ŝi konservu de mi dum la tuta vivo la ideon, ke mi superas ĉiujn aliajn virojn, mi prenis ritmon, kiun mi ne povos longe elteni sen malutili al mia sano. Tio ligas min al ŝi, pli ol familia afero…


Vi ne komprenas tiun lastan vorton mian, ĉu ne ? Nu, mi atendas duan monaton por konfirmi mian esperon, tiel pruvante, ke mi plene sukcesis. Nu, bela amikino, mi jam havas la unuan indikon, ke la estonta edzo de mia edukatino ne riskos morti sen heredonto, kaj ke la estonta ĉefa branĉo de familio Ĵerkuro estos nur grefto de familio Valmono. Do lasu min fini laŭ mia plaĉo tiun aventuron, kiun mi komencis nur pro via peto. Pensu, ke se vi igas Dansnio malfidela, vi forigas la tutan pipron de l’ afero. Fine konsideru, ke ĉe viaj piedoj mi rajtas esti preferata al li.


Mi tiom kalkulas je tiu via prefero, ke mi ne hezitis kontraŭstari vin, pliigante la mildan pasion de tiu diskreta amanto al sia unua inda elektito : hieraŭ mi trovis nian edukatinon skribantan al li ; mi deturnis ŝin de tiu milda okupo por alia ankoraŭ pli milda ; poste mi petis legi la leteron ; mi trovis ĝin malvarma, embarasa ; mi komprenigis, ke tiu ne konsolos ŝian amanton kaj decidigis ŝin skribi alian leteron laŭ mia diktado, imitante kiel eble plej bone ŝian mallertan diradon, provante nutri la amon de la junulo per pli konkreta espero. La knabineto deklaris sin tute kontenta, ke ŝi tiel trafe skribas ; ŝi petis, ke jam nun mi skribu ĉiun ŝian korespondadon. Vere ĉion mi faras por tiu Dansnio : mi samtempe estas por li amiko, konfidenculo, rivalo kaj eĉ amatino ! Plie, mi nun estas savanta lin el danĝera ligiĝo kun vi ; jes, danĝera, ĉar vin posedi kaj poste perdi estas pagi momentan feliĉon per eterno da bedaŭro.


Adiaŭ, bela amikino ; havu la kuraĝon forpeli Belrokon kiel eble plej rapide ; forlasu Dansnion, kaj pretiĝu interŝanĝi kun mi la delicojn de nia unuatempa ligiĝo.


P.S. Mi komplimentas vin pri via tuj okazonta proceso. Mi tre ĝojus, ke ĝi sukcesus dum mia denova regno.


El la kastelo de… la 19an de Oktobro 17**.


[1Leteo : unu el la kvin Inferaj riveroj, kies akvo donis forgeson al trinkantoj (NdT).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio