Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 118a


De kavaliro Dansnio al markizino de Mertejo


Laŭ mia kalendaro, adorinda amikino, vi forestas nur de du tagoj ; sed laŭ mia koro jam de du jarcentoj ; kaj laŭ via instruo, sian koron oni ĉiam kredu. Do urĝas via reveno ; viaj aferoj devas nun esti finiĝintaj. Kiel mi interesiĝus al via proceso, gajnota aŭ perdota, se ĝi kostos al mi la tedon de longa foresto via ? Ho ! Mi emus kolereti ! Kiel malgaje estas ĉagreni pri tia granda afero, kaj devi kaŝi sian ĉagrenon !


Vi faris vian ĉeeston nepre necesa al mi, poste vi forlasas min, vian amikon ; ĉu tio ne estas vera malfidelaĵo, nigra perfidaĵo ? Konsultu viajn advokatojn : ili tute ne trovos motivon por tia misago ; cetere tiaj homoj nur racie parolas, sed racia respondo ne sufiĉas al kora postulo.


Vi tiel ripetis, ke vi vojaĝos nur pro racimotivo, ke vi tute malamikiĝis kun racio ; al ĝi mi volas tute surdi, precipe kiam ĝi postulas, ke mi forgesu vin. Tiu postulo estus tamen prudenta, kaj fakte ne estus tiel malfacile, kiel vi imagus ; sufiĉus perdi la kutimon ĉiam pensi pri vi : nenio ĉi tie rememorigus vin.


La ĉi tieaj plej belaj virinoj, la onidire plej amindaj staras tiel malsupre de vi, ke ili povus nur doni palan ideon pri via persono. Eĉ malsperta rigardo tuj trovus la diferencon, tiom pli, se oni antaŭe kredis je simileco ; ilia virina ruzo kaj artifiko malsukcesas antaŭ vi, simple ĉar ili ne estas vi, kun via ĉarmego. Kiam tiel malrapide pasas la tagoj, mi en senokupo ĥimere revas, starigas kastelojn en aero, pele vipas mian imagopovon, beligas ties verkojn, atingas perfektaĵon per kunigo de ĉiuj plaĉindaĵoj, kaj tiam mire vidas, ke la modelo de la pentrita portreto estas vi.


En la nuna momento tia fantazio erarigis min. Eble vi povus pensi, ke mi estas skribanta por okupiĝi pri vi : tute male, estis por depreni mian penson de vi. Mi havis cent proprajn memaferojn por rakonti, kiuj multe interesas min, kiel vi scias ; tamen el ili vi deturnis min. Strange, kiel la ĉarmo de amikeco pelas tiun de amo. Ha ! se mi atente konsiderus, mi eble trovus min iom riproĉinda. Ŝŝ ! mi forgesu tiun kulpeton, en kiun mi riskus refali ; ankaŭ mia amikino mem ignoru ĝin !


Nu, kial vi ne ĉeestas, por respondi al mi, por reĝustigi mian mispaŝon, por paroli pri mia Cecilo, por pliigi la feliĉon de mia amo per la milda penso, ke vian amikinon mi amas ? Mi ja konfesas, ke mia amo iĝis pli kara, de kiam vi fariĝis mia konfidatino. Mi tiel ŝatas malfermi al vi mian koron, okupi la vian per miaj sentoj sendetene prezentataj ! Ŝajnas, ke ju pli afable vi akceptas ilin, des pli arde mi ilin amas ; mi poste rigardas vin kaj pensas : en ŝi kuŝas mia tuta feliĉo.


Nenio nova dirindas pri mia situacio. La lasta letero ricevita de ŝi pliigas kaj firmigas mian esperon sed pli malfruigas ĝin. Tamen ŝiaj motivoj estas tiel mildaj kaj honestaj, ke mi rajtas nek plendi nek riproĉi. Eble vi ne tre klare komprenas tiun diron ; sed kial vi ne ĉeestas ? Kvankam mi ĉion diras al vi, amikino, mi ne aŭdacas ĉion skribi. La sekretoj de amo estas tiel delikataj, ke ni ne povas ilin tute libere ellasi. Se foje ili rajtas elaperi, ili devas resti sub nia kontrolo, antaŭ ol eniri novan kaŝejon. Ha ! revenu, do, adorinda amikino ; vi ja vidas, ke via reveno nepre necesas.


Forgesu la mil motivojn, kiuj detenas vin, aŭ instruu kiel vivi en loko, kie vi forestas.


Mi estas kun honoro via…


El Parizo, la 19an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio