Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 124a


De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Rozmondo


En miregon, Sinjorino, hieraŭ ĵetis min granda novaĵo ; mi haste informas vin, antaŭvidante vian tujan kontentegon. S-ro de Valmono nun zorgas nek pri mi, nek pri sia amo ; li nur deziras kompensi, per vivo pli edifa, la kulpojn, pli ĝuste la erarojn, de sia junaĝo. Tiun grandan eventon sciigis pastro Anselmo, al kiu li sin turnis por estonta spirita gvidado, kaj ankaŭ por peti de mi renkonton, kies ĉefa celo miaopinie estas : redoni miajn leterojn, kiujn li ĝis nun konservis, kontraŭ mia insista peto.


Restas nur al mi aplaŭdi tiun feliĉan ŝanĝon, kaj gratuli min, se, kiel li diras, mi iel rolis en ĝi. Sed kial ĝuste mi mem devas pro tiu partopreno suferi eternan maltrankvilecon ? Kial la feliĉo de s-ro de Valmono estu pagata de malfeliĉo mia ? Ho ! Indulgema amikino, pardonu mian lamenton. Mi scias, ke mi ne rajtas esplori la motivojn de Dia decido ; tamen dum mi senĉese, kaj ĉiam vane, petegas de Li sufiĉan forton por venki mian bedaŭrindan amon, tiun forton donacas Li al tiu nepetinta viro, lasante min senhelpa, en mia mizera malforto.


Sed mi sufoku tiun kulpan plendon mian. Ĉu mi ne scias, ke la perdita filo ĉerevene ricevis de la patro pli da donacoj, ol la restinta frato [1] ? Ĉu ni rajtas postuli ian konton, de Tiu, Kiu nenion ŝuldas al ni ? Eĉ se ni havus ian rajton sur Lin, kia povus esti la mia ? Ĉu mi arogu virton, kiun mi ŝuldas nur al Valmono, mia savanto ? Ĉu mi aŭdacu lamenti, ke mi suferas anstataŭ li ? Ne, mia sufero estos al mi kara, se lia feliĉo postulas tiun koston. Li certe nepre devis mem reveni al ĉies Patro. Dio, kiu modlis lin, certe amegis sian verkon ; Li ne kreis tiun ĉarman estaĵon por fari lin damnito. Pro mia aŭdaca nesingardo devas suferi mi ; ĉu mi ne devas kompreni, ke se mi ne rajtis ami lin, mi ne devis konsenti rigardi lin ?
Mian kulpon kaj malfeliĉon kaŭzis mia tro longa malakcepto de tiu vero. Vi povas atesti, kara kaj inda amikino, ke mi oferis tiun sindonon, tuj kiam mi sentis ĝin necesa ; sed ĝi estas des pli kruela, nun kiam s-ro de Valmono mem same agas. Mi konfesas, ke tiu ideo nun estas mia plej granda turmento. Orgojlo ! netolerebla orgojlo, kiu mildigas nian propran aflikton per la aflikto, kiun ni trudas al aliuloj ! Ha ! Mian ribelan koron mi venkos, mi senĉese humiligos.


Ĉefe por tion atingi mi fine konsentis al la doloriga vizito de s-ro de Valmono venontan ĵaŭdon. Mi tiam aŭdos lin mem diri, ke mi perdis ĉian valoron por li, ke tute forvelkis mia negrava, nedaŭra impreso sur li ! Mi vidos lian rigardon sin turni al mi sen emocio, dum mi mem, por kaŝi la mian, mallevos la okulojn. Tiujn leterojn, kiujn li malgraŭ mia petado tiel longe rifuzis resendi, li indiferente cedos, kiel seninteresajn neutilaĵojn ; kaj ĉe tiu hontiga dono miaj tremantaj manoj sentos la firmon kaj trankvilon de la liaj ! Tiam mi vidos lin foriri, poreterne foriri, kaj miaj okuloj sekvantaj lin ne vidos lin sin turni al mi lastan fojon !


En mia destino do prepariĝis tia humiligo ! Mi almenaŭ uzu ĝin por ĝisfunde koni mian senvalorecon. Jes, miajn leterojn, kiujn li nun tiel facile forĵetas, mi pie konservos. Mi devontigos min honteme relegi ilin ĉiutage, ĝis miaj larmoj tute forviŝos la lastan literon. Liajn leterojn mi bruligos, kvazaŭ infektitajn de la danĝera veneno malsaniginta mian animon. Kio do estas amo, kiu kapablas bedaŭrigi al ni eĉ sian minacantan danĝeron ? Kiu, je nia sufero, kapablas pluvivi en ni, eĉ kiam ni ne plu vekas ĝin ? Ho ! Ni fuĝu for el tiu mortiga pasio, kiu lasas elekton nur inter honto kaj malfeliĉo, ofte eĉ kunigante ambaŭ ! Almenaŭ singardo kompensu mankantan virton !


Kiel malproksima ankoraŭ estas tiu ĵaŭdo ! Ha ! povi tuj fini tiun suferigan oferon kaj samtempe forgesi ties motivon kaj motivanton ! La penso pri tiu vizito persekutas min kaj mi nun bedaŭras mian akcepton. Kial li bezonas revidi min ? Kio ni nun estas, unu por la alia ? Se li ofendis min, mi pardonas tion ; mi eĉ gratulas lin, ke li volas kompensi sian kulpon ; mi eĉ laŭdas lin pri tio ; plie, mi imitos lin. Min, trafitan de la sama eraro, lia ekzemplo reĝustigos. Sed se lia intenco estas fuĝi de mi, kial li komencas per nova renkonto ? Ĉu la plej urĝa afero ne estas, por ni ambaŭ, forgesi unu la alian ? Sendube, kaj tio de nun estos mia sola celo.
Kun via permeso, aminda amikino, apud vi mi iros plenumi tiun malfacilan taskon. Helpadon, eble eĉ konsoladon mi volas ricevi nur de vi. Nur vi scias kompreni min kaj paroli al mia koro. Via valorega amikeco plenigos mian tutan ekzistadon. Nenio ŝajnos al mi malfacila por plifortigi la prizorgadon, kiun vi konsentos al mi. Al vi, mi ŝuldos miajn trankvilecon, feliĉon, virton ; la rezulto de viaj bonfaroj estos, ke mi fine indos je ili.
Mi sendube multe vagadis en tiu letero, certe pro la konfuzo, kiu plenregis min dum mia skribado. Se vi trovos kelkajn dirojn hontindaj por mi, indulge prisilentu. Mi tute fordonas min al via amikemo, ĉar al vi nenion el mia koro mi volas kaŝi.


Adiaŭ, respektinda amikino ; mi esperas, ke post malmultaj tagoj mi sciigos al vi mian alvenon.


El Parizo, la 25an de Oktobro 17**.


[1Aludo al la parabolo de la perdita filo en la evangelio de Luko (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio