Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1-a kongresa bulteno
puce Fakkunvenoj kaj frakcikunvenoj
puce Soci-politikaj forumoj ktp.
puce 2-a kongresa bulteno
puce Postkongreso 06.08 – 10.08.2011
puce 3-a kongresa bulteno
puce Kongresa programo
puce Aliĝintoj
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2011
puce Raporto pri la Sat-kongreso el Radio Aktiva
puce Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
puce Fotoj pri la kongreso
puce Pri pasintaj kongresoj
puce Gazetartikolo 2011

3-a kongresa bulteno

elŝuti :


Aliĝilo
PDF - 369.2 kio, 0 x 0 pixels

84-a SAT-KONGRESO
SARAJEVO 30.07 – 06.08.2011

Aliĝilo

Temo : Tutmondiĝo kaj nacia fenomeno

UTILAJ SCIINDAĴOJ

Bosnio kaj Hercegovino estas ŝtato situanta en okcidento de la Balkana duoninsulo en sudorienta parto de Eŭropo. Ĝi ampleksas 51.129 km². En ĝi loĝas laŭ pritaksoj ĉ. 4.500.000 da enloĝantoj.

Sarajevo estas la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, administra, ekonomia, kultura, universitata kaj sporta centro de la lando. En ĝi laŭ pritaksoj loĝas ĉ. 400.000 enloĝantoj.
Sarajevo situas en valo ĉirkaŭita de belaj, olimpikaj montaroj, sur supermarnivelo de 500 m. Klimato estas modere kontinenta, kun meza somera temperaturo de 19,1 ºC, kaj la vintra de -1,3 ºC.
Horzono estas mezeŭropa (GMT +1).
Akvo en Sarajevo estas pura, trinkebla el loĝejaj kaj publikaj kranoj.
Elektra tensio estas 220 V, 50 Hz.

Valuto


En Bosnio kaj Hercegovino estas konvertebla marko (loke KM – internacie BAM).
Kurzo estas 1€=1,95 KM (BAM).
Monŝanĝoj okazas en bankoj, poŝtoficejoj kaj monŝanĝejoj, kiuj ne funkcias dimanĉe.

Kiel veni al Sarajevo ?


View Larger Map

Aviadile
Rektaj aŭ peraj flugoj al Sarajevo eblas el/al jenaj urboj : Vieno, Istanbulo, Amsterdamo, Zuriĥo, Munkeno, Zagrebo, Frankfurto, Ankono, Ljubljano, Beogrado, Kolonjo

Trajne
Rektaj internaciaj trajnoj sur postmilite renovigataj fervojoj trafikas el/al : Zagrebo (vojaĝo daŭras ĉ. 8 horojn), Beogrado (ĉ. 8 horojn), Budapeŝto (ĉ. 11 horojn), Ploče-marbordo (ĉ. 4 horojn)

Aŭtobuse
Rektaj linioj de bosniaj kompanioj trafikas en difinitaj tagoj el/al jenaj eŭropaj urboj : Vieno, Antverpeno, Helsingoro, Clermont Ferrand, Parizo, Renno, Amsterdamo,
Roterdamo, Zagrebo, Berlino, Dortmundo, Frankfurto, Hamburgo, Munkeno, Beogrado, Ljubljano, Dubrovniko kaj konektoj en multaj survojaj urboj.

Aŭtomobile
Al Sarajevo oni povas veturi el pluraj direktaj kaj per diversaj vojoj. La kutimaj estas :

 1) El norda aŭ nordokcidenta Kroatio

  • a) Bosanski Brod - Derventa – Doboj – Zenica – Sarajevo
  • b) Bosanska Gradiška - Banja Luka – Jajce - Donji Vakuf – Travnik – Sarajevo
  • c) Bihać – Bosanski Petrovac – Ključ - Jajce – Donji Vakuf – Travnik – Sarajevo

 2) El suda Kroatio

  • a) Čapljina – Mostar – Jablanica – Konjic – Hadžići – Sarajevo
  • b) Rašeljke – Livno – Kupres – Bugojno – Donji Vakuf – Travnik – Sarajevo

 3) El norda Serbio : Bosanska Rača - Bijeljina – Tuzla – Olovo – Semizovac – Sarajevo

 4) El centra kaj suda Serbio

  • a) Šepak - Zvornik – Vlasenica – Sokolac - Podromanija – Sarajevo
  • b) Mokra Gora – Višegrad - Rogatica – Podromanija – Sarajevo

 5) El norda Montenegro : Šćepan polje – Foča – Trnovo – Sarajevo

 6) El centra kaj suda Montenegro : Vilusi - Trebinje – Ljubinje – Stolac – Čapljina – Mostar – Sarajevo

Publika trafiko en Sarajevo
La urba publika trafiko okazas per bone funkcianta reto de tramoj, trolejbusoj, aŭtobusoj kaj aŭtobusetoj. Ordinara bileto por ĉiu transportilo kostas 1,60 KM ĉe susrstrataj budoj, sed en la trafikilo mem 1,80 KM. Por tramoj aĉeteblas bileto por dek veturoj kontraŭ 11,20 KM.
De la kongresejo rekomendidas uzadi tramon numero 3 kiu veturas tra la tuta urbo ĝis la malnova urbokvartalo.

GRAVAJ INFORMOJ PRI LOĜADO

Aŭtokampadejo
La aŭto-kampadejo “Oazo“ troviĝas je 15 minutoj piede de la kongresejo. Krom la ofertita loĝado en la Dua kongresa bulteno en la kabanoj kaj en la propra aŭto-ĉaro, en la kampadejo eblas tranokti ankaŭ en la propra tendo laŭ jenaj prezoj :
 propra tendo por 1 persono sen manĝo 30.07 ĝis 06.08.2011 : 98 €,
aŭ datoj______ ĝis_________ ___________x14 € = ____________ €
 propra tendo por 2 personoj sen manĝo 30.07 ĝis 06.08.2011 : 133 €,
aŭ datoj______ ĝis_________ ___________x19 € = ____________ €

Studenta domo
En la urbo estas pluraj studentaj domoj. La plej proksima al la kongresejo troviĝas nur je tri tramhaltejoj (20 min. veturado + piedirado), sed ne estas certe ke ĝi funkcios por eksteraj gastoj. La sola kiu certe funkcios estas je 10 km de la kongresejo kun nepra uzo de publika aŭtobuso kaj tramo (60-70 min. veturado + piedirado). Nerekomendinda solvo !

Pagoj al bosnia konto
Okaze de eventuala pago al bosnia konto nepras indiki plenan nomon de la konto :
*Savez za esperanto BiH : IBAN BA39 3389002206352698, Unicredit bank d.d. SWIFT code :UNCRBA22A
Ne indiku la nomojn de OKK aŭ SAT-kongreso, ĉar la konto ne portas tiujn !

Se vi ne jam aliĝis, elŝutu la aliĝilon k resendu ĝin plenigita al la OKK.

Por elŝuti la aliĝilon alklaku ĉi liglion :

 http://satesperanto.org/IMG/pdf/sat...

aŭ rekte la bildon ĉi suban.

ADRESOJ DE LA ORGANIZA KONGRESA KOMITATO (OKK)

Aliĝilo

Poŝtadreso :

84-a SAT-KONGRESO
Pf. 452
Kralja Tvrtka 19
BA-71000 SARAJEVO
Bosnio kaj Hercegovino
Telefono : +387 33 205 487
Telefakso : +387 33 205 487

Retadresoj :

www.esperanto.ba
www.satesperanto.org
info ĉe esperanto.ba
satkongreso ĉe esperanto.ba
programkontribuantoj : satprogramo ĉe esperanto.ba

fetah.zvirac ĉe energoinvest.com
senad.colic ĉe esperanto.ba

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio