sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Besta kondiĉo kaj socia justeco


Tiun vintron mi survestas homan pelton


"Tiun ĉi vintron mi survestas homan pelton."


Ofte oni kontraŭstaris zorgon por bestoj al zorgo por socia justeco, forlasante protekton de bestoj en la flankon de politiko. Tamen koncerno pri bestoj ne nur starigas moralajn problemojn, sed ankaŭ rilatas al justeco. Ĝi estas eĉ elprovo de nia justeco, ĉar nia uzado de bestoj malkovrigas misfunkciadojn de labororganizo kaj de ekonomio kies homoj ankaŭ estas viktimoj.

La procedo per kiu oni bredas bestojn, perforte adaptigante ilin al sistemo paŭsita sur seriproduktado de industriaj objektoj, estas maljusta, pro tri kialoj. Unue, ĉar etologiaj (konduto- k moro-sciencaj) bezonoj de bestoj limigas la rajton de homo uzi ilin laŭ sia plaĉo kaj devigas ĝin, kiel per ekstera normo, kiun ĝi povas rekoni, sed kies fonto ĝi ne estas. Tiu deklaro, kiu ne ĝilatas al ampleksigo de homrajtoj al rajtoj de bestoj, sekvigas ke la kondiĉoj de enŝloso kaj de ekspluato kiuj trudas al besto afliktatan vivon estas maljustaj. Besto ne estas persono, ĉar ĝi ne estas priresponda. Ĝi ne estas civitano, ĉar ne voĉdonas, sed estas subjekto kiu aspiras trafi disfloradon laŭ normoj propraj a l sia specio. Kokino bezonas etendi siajn flugilojn kaj grati grundon. Kiam tiu bezono estas malhelpita, ĝi ekmontras morojn, kiuj ne nur aperigas ĝian suferon, sed ankaŭ maljustecon de ni.

Ni favoras al ni absolutan rajton je ili, kvankam tiu rajto limiĝas pro ilia statuso de sentipovaj estoj. Tion mencias la franca Punkodo, en la naŭa leĝa artikolo de la deka de julio 1976. Tio signifas ke besto mem rajtas ricevi respektan traktadon kaj ke la Civilkodo, en kiu besto estas konsiderata nur kiel moveblaĵo, sekvu la Punkodon, tiel ke posedantoj de besto, kiuj kulpiĝus pri malbona traktado, ricevu punon proporcian al la graveco de la delikto, ne nur simbolan. Transe de tiuj gravaj koncernoj, celas montri ke niaj rilatoj al bestoj lumĵetas sur niajn labororganizadon kaj ekonomimodelon.

Tio estas la dua kialo kiu faras de besta koncerno justecan koncernon. Konfuzo inter bredado kaj industrio ne kalkulas pri estoj, kiujn ni ekspluatas, nek pri laboristoj. Decidita laŭ ciferoj de plej alta produktado, ĝi atestas pri neado de realeco. Tio retroviĝas en la maniero per kiu laboron nuntempe oni emas taksi, tiel ke konfuzo inter signifoj de konsumeblaĵo, al kiu rilatas la diversaj agadoj, estas fonto de absurdaĵoj. Tiel rakontas flegistoj kiuj devas submetiĝi al normoj devigante ke lavado de maljunulo daŭru ses minutojn. Tiu konfuzo ankaŭ kaŭzas kontraŭproduktivojn kaj suferojn, kreante dividon kaj instigante enmemiĝon, kiuj siavice malhelpas reziston kontraŭ trudita maljustaĵo.

Efektivigo de produktivecaj ciferoj antaŭdifinitaj klarigas kial en bredejoj de ovindustriaj kokinoj, oni ĵetas virajn kokidojn en pistilon. En buĉejoj, kadencoj estas tiaj, ke antaŭsvenigado ne alkonformiĝas al regularoj. Eŭropaj direktivoj kaj franca leĝaro ne estas aplikitaj. Kaŝeco ofte regas. Kiel ne vidi ke maljusteco en nia rilato al bestoj ankaŭ estas maljusteco kontraŭ homoj kaj eĉ maljusteco kiu elmontras elŝovas principon de ekonomio kiu ne sufiĉe konsideras protekton de finita vivmedio, kiu estas ekstera limo de ĉiuj produktadoj, nek de la valoro de estoj ? Igi la koncernon pri bestoj justeca koncerno sekve konsistas en pridiskutado pri disvolva modelo kiu devigas bredistojn uzi intensan bredadon, pro la subtraho el la uzvaloro de la interŝanĝa merkatvaloro, kaj pro la marĝenoj postulitaj de la distribuistaro, kiu ne lasas alternativon al ili. Ne eblas apartigi zorgadon far politikuloj pri besta kondiĉo disde socia justeco.

Tiuj tri kialoj vokas kvaran. Se tio, kion ni faras al bestoj malkaŝas la fundamentojn de nia juro kaj la realecon de nia organizo, kaj se niaj politikuloj ĉiam estas por-bestaj, do por-besta lukto estas nia lukto. Besta koncerno iĝas rimedo por pensadi pri demokratio. Ĉar maljustas ke tiun solidarecon inter besta kondiĉo kaj socia justeco ne sekvus politika realigo. Kial ne konsideri respekton al bestoj kiel devon de Ŝtato ? Ni atingus novan etapon de besta protektado, kie tiu koncerno estus traktita plurdirekte. Ĉar maleblas malpliigi konsumon de viando sen edukado pri vegetara manĝpretigo, same kiel maleblas malpliigi intensan bredadon se ne ekzistas alternativo por bredistoj.

Kiu diros, sen misprezenti tiun mesaĝon, ke besta kondiĉo estas koncerno de la Respubliko ? Kelkaj kontestos ke perdo de la A-triopa takso de Francio kaj ekonomia krizo plejurĝigas senlaborecon kaj aĉetpovon. Tamen, besta koncerno estas levilo de memdemando pri deveno de la nuna krizo ekonomia, morala, spirita kaj politika. Manko de konsidero pri besta koncerno de ĉiuj kandidatoj por prezidenta voĉdono estas signo de distanco inter civitanoj kaj politikaj reprezentantoj. Ĉar pli kaj pli nombras tiuj, kiuj rekonsideras la fundamentojn de niaj rilatoj al bestoj kaj kiuj ne plu toleras la traktadon, kiujn oni suferigas al ili. Besta koncerno estas plejgrava politika koncerno. Ĝi koncernas ĉiujn ni kaj ĉiujn kampojn de nia vivo, de manĝado kaj edukado al vendado kaj manĝa industrio. Krei ŝtatan sekretariejon pri besta kondiĉo estus minimumo. Ĉar besta koncerno levas civilizan defion kiun neniu plu povas pretervidi.

Corinne Pelluchon (Korin’ Peluĉon’) estas verkistino de “Eléments pour une éthique de la vulnérabilité. Les hommes, les animaux, la nature” (Elementoj por etiko de vundebleco. Homoj, bestoj, naturo) (eldono "Le Cerf", 2011)


Traduko far Ŝtonĉjo 35951 kaj Markovo-Vito 35521 nome de - SAT Vegetara Sekcio - el originala franca teksto : http://www.lemonde.fr/idees/article... sociale_1647765_3232.html

Tiu ĉi artikolo aperis en Sennaciulo (2012 01/02, n-ro 1279-1280).

Vidu ankaŭ la paĝaron de la Sekcio :
- SAT - Vegetara Sekcio

Sama rubriko :


puce Besta kondiĉo kaj socia justeco

puce Modernaj bestfabrikoj

puce La taŭro devas gajni (artikolotraduko)




Supren