sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










La taŭro devas gajni (artikolotraduko)


La hispanaj toreadoroj batalas ankaŭ kontraŭ la publika aktuala opinio

JPEG - 40.6 kb
Taŭrobatalo_Pikaso


Barcelono."Vivo sen taŭrobataloj ne estas vivo", diras Jose Tomas. Eĉ se ĝi ne estas maldanĝera. "Oni devas ĉiam kalkuli pri tio, ke oni mortas." Ĉiu eraro en la areno, kiam alrapidegas la bataltaŭro sescent kilogramojn peza kaj ekscitita ĝis kolerego, povas signifi la finon. "Se vi eraras, ĝi surpikas vin."

Kvin jarojn la 31-jara viro provis elteni sen tiu riska ludo kun la morto. Tiam decidis la ŝajne plej dotita toreisto de Hispanio denove starigi sin kun sia ruĝa tuko antaŭ taŭro. Kaj liaj adeptoj pagis por tio ĝis 3 mil eŭrojn. "Elaĉetite" legeblis jam tagojn antaŭ sia reveno en la kasista budo de la fama taŭrobatala placo en la metropolo Barcelono. Pli ol 19 mil homoj kaŭris sur la rangoj - tiom da ili, kiom ne dum la tutaj lastaj dudek jaroj en Barcelono. Ili festis jubile la toreadoron Jose Tomas, kiam li estis mortiginta per la spado du taŭrojn, akompanata de orelsurdigaj "Ole"

Ekstere, sur la alia flanko de la muro de la taŭrobatalstadiono, milope skandis homoj tute aliajn devizojn, ne por sed kontraŭ Jose Tomas. "Murdistoj", tondris al li. Kaj : "Torturoj ne estas kulturo." Aŭ ankaŭ tio : "La taŭro devas gajni." Policistoj formis vicon, kiam inter bestprotektantoj kaj amikoj de la taŭrobatalo svingiĝis la pugnoj.


Barcelono, post Madrido, la plej granda urbo de Hispanio estas la centro de kreskanta rezisto kontraŭ la taŭrobataloj. La regantaj socialaj demokratoj eĉ kuraĝe deklaris la metropolon antaŭ tri jaroj taŭrobatal-libera zono. Jen nur simbola decido, kiu kiel socia signalo ne vere celis la malpermeson de la akre diskutata mortiga rito. La kontraŭuloj de la publika buĉado de taŭroj fariĝas pli memkonsciaj kaj atingas pli da subteno. Pli ol du trionoj el la hispanoj laŭ enketoj koncedas : "Taŭrobataloj ne interesas min." Ĉe virinoj kaj la junularo la rifuzo de tiu "virkulto" estas eĉ pli granda.

La hispana ministro por medio, la socialdemokratino Cristina Narbona, responsa por la bestprotektado, ludis eĉ kun la ideo tute malpermesi la mortpikadon de taŭroj en la areno. Tiel, kiel estas la kazo en Portugalio kaj en kelkaj lokoj de Francio. Oni devu eviti la "sangan finon" de la taŭro", postulis sinjorino Narbona. La bruska ina ministro post la ekkrio de la ankoraŭ nun potenca taŭrobatala lobiistaro, devis retroiri paŝon.

"Sen la taŭrobataloj Hispanio ne estus Hispanio", ĵuras ekz. Victorino Martin, unu el la plej renomaj bredistoj de bataltaŭroj. La "hispana kulturo kaj animo" estas en la ludorisko, konsentas al li la tuta virbova sekcio, kiu movas multajn milionojn de eŭroj pro la prezoj de bataltaŭro, kiu kostas ĝis 30 mil eŭrojn. Sole en Hispanio oni ĉiujare minimume 12 mil taŭrojn pelas en la morton.

Sed eĉ, se tiel aspektas kvazaŭ la rezisto kreskas- al la toreistoj ĝis nun ne mankas la spektistoj. "La taŭrobataloj ekzistos tiom longe, kiom la homoj volas havi ilin", skribas kolumnisto de la branĉo. La "fiesta nacional" apartenas ankoraŭ nun al ĉiu urbo aŭ-vilaĝfesto, tiel kiel la vino kaj la danco en Hispanio.

Laŭ Ralph Schulz kaj la germana gazeto OVZ (Paskolanda Popolgazeto) tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

Sama rubriko :


puce Besta kondiĉo kaj socia justeco

puce Modernaj bestfabrikoj

puce La taŭro devas gajni (artikolotraduko)




Supren